Group: Ĉinesko en Esperanto


Somer-fino


Helena Tylipska
31 Aug 2009 - 1 comment - 1 048 visits- Permalink   |   Translate title into English

Plenas korbo de l' somer'.
Kurtiĝas
la vesper'.
Merita ripoz' al la ter'
alvenas.
Jam vinber'
odoras
en aer'

Disŝiras vent' kun koler'
la nubojn.
La anser'
sin kaŝis ien,ĉe river'.
Jam ĉelojn
de miel'
plenigis
la abel'.

( Ku - xiangsi - profunda Sopiro )
Skemo - 7a - 3x - 3a - 8a - 3x - 3a - 3x - 3a - ( dufoje)
Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Dankon por kuraĝigaj vortoj al Vi, Cindy kaj Vejdo. Mi devas konfesi, ke ne estis facile por mi trovi ĝustajn rimojn kaj samtempe vortojn tre kurtaj por esprimi ,kion mi deziris. Tiu eta ellaboraĵo estas la frukto de mia nokta dormomanko.Sed, mi sinceras, plaĉas ankaŭ al mi la rezulto!
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)