Group: Lingva helpejo


Vagabondo-Vagabondino


Raŝi - Audino
11 Aug 2009 - 4 comments - 2 853 visits- Permalink   |   Translate title into English

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis, en Ipernito, la uzadon de tiun vorton en ŝerca etoso kiam unu persono ludis pri la plilongigo de la feritagoj (plimalpli).
PIV(1): Homo, kiu havas nek konstantan loĝejon, nek konstantajn vivrimedojn kaj vagadas, almozante.
En mia lando (Brazilo) tiu vorto samsignifas kiam ĝi estas uzata por viroj sed kiam vi uzas la vorton "vagabunda" (vagabondino) ĝi iĝas fivorto. Vagabondino estas senvalora virino, putino, ĉiesulino.
Ĉu en via lando ankaŭ ekzistas vortoj kiuj ŝanĝas la signifon nur pro la ina transformiĝo?
Ĉu tiu okazas ankaŭ en nia normala uzado en Esperantio?

The topic of this discussion has been edited by Raŝi - Audino 3 months ago.

Comments
 Paŭl
Paŭl
Tre interesa demando. Tiun ĉi fenomenon mi ne konas en la nederlanda lingvo.
14 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Kelkaj personoj diras ke tio okazas tie ĉi en Brazilo ĉar "ni vivas en maĉoan (mi prenis tiun vorton de Petro Desmet') socion". Ĉar tiu sento estas homa, mi pensis ke tiu gramatika agreso ankaŭ okazadis en aliaj landoj...
14 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Blazio, Michael, KaGu k Kambiz. Dankon por la klarigoj!
14 years ago.
 David Dougherty
David Dougherty
La ekzemplo kiun menciis Tjeri, laŭ mia memoro, ankaŭ taŭgas por la angla "virinoj vendas siajn ĉarmojn", aŭ almenaŭ se mi aŭdus ĝin angle, mi komprenus ĝin tiel ankaŭ. Sed tio angle estus tre antikva esprimo, kiel vagabondo, almenaŭ centjaraĝa, mi pensas.
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)