Group: Lingva helpejo


casting show kaj cat walk


Bernardo
02 Aug 2009 - 1 comment - 2 064 visits- Permalink   |   Translate title into English

Kiel vi dirus en Esperanto por casting show kaj cat walk? Antaŭdankon.
Comments
 Bernardo
Bernardo
Dankon al ĉiuj. Mi sekvis Tjeri kaj Michael kaj uzis "rolul-elekto". Pri "cat walk" mi preferas la proponon de Karulo "(modo-)defila podio".
La principa demando de Michael iam meritus pli profundan pritrakton, kiun mi jam delonge volis verki. John Wells iom tuŝis ĝin je la ekzemplo de "urskato". Kion beston li celas? Neniu problemo, se vi parolas la ĉinan (estas kalkeo de la ĉina). Por ĉiuj aliaj: pando aŭ panda urso. Prave Wells nun volas ŝanĝi al "panda pando" kaj forstreki la "urskaton". Kun Bertil Wennergren ni iam diskutis pri "muŝ-birdo". Denove: kiun beston li celas? Neniu problemo, se vi parolas la francan (aŭ la turkan, kiu kopiis ĝin de la franca), ĉar estas kalkeo de tiu lingvo. Por multaj aliaj (krom parolantoj de la ekz. angla aŭ portugala) - nu? --- kolibro. Tiu-ekzemple ni konsentis: "dependas de la specifa vorto, pli precize de la relativa ofteco de specifa vorto".
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)