Group:  Mac kaj Esperanto


Word Race: nova ludo en Esperanto


Paŭl
By Paŭl
11 Feb 2012 - 2 comments - 546 visits- Permalink   |   Translate title into English

Ĵus aperis la unua ludo en Esperanto por la Apple-produktoj iPhone, iPod Touch kaj iPad, tamen kun angla nomo: Word Race. Ĝi estas nekutima ludo pro tio, ke oni ludas grupe kun amikoj anstataŭ sole.
Oni devas klarigi vorton al sia teamo sen uzi la malpermesitajn vortojn. Ekzemple, se la vorto estus "barbo", oni ne rajtus diri "haroj" aŭ "Zamenhof". La teamo, kiu plej rapide klarigas siajn vortojn, venkas!

La provludo senpagas, sed per lanĉ-oferto oni povas aĉeti la ĝeneralan vortpakaĵon kontraŭ 2,39 eŭroj (kutime ĝi kostas 2,99 eŭrojn). Poste la programistoj planas eldoni ankaŭ vortpakaĵon nur pri la Esperanto-kulturo.

La ludo aĉeteblas en la reta vendejo de Apple, “App Store”. Estas ligilo de la retejo www.wordraceapp.com.

(Surbaze de komuniko de Chuck Smith)
Comments
 Jakvo
Jakvo
Mi tuj elŝutis.Esperantistoj devas montri ke ili havas intereson por propra lingvo ĉu? Tamen mi neniam ludas sur komputilo nek sur iPad
12 years ago.
 Paŭl
Paŭl
Mi plene samopinias. Verŝajne mi neniam ludos ĝin, sed estas interesa novaĵo.
12 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)