Group:  Mac kaj Esperanto


Kie trovi esperanto-klavaron


Jakvo
By A Jakvo
27 Jan 2010 - 9 comments - 2 569 visits- Permalink   |   Translate title into English

Regule mi ricevas demandon kie trovi klavaron kiu ebligas esperanto-literojn.
Nu ekzistas programo por uzantoj de azerty, sed mi esperas ke Henriko Masson aŭ Kreŝo Barkoviĉ povas indiki kie trovi ĝin.
Por uzantoj de qwerty klavaro. Nu la plej bona kaj kiun mi uzas jam plurajn jarojn tre kontentige estas lokita ĉi tie.

http://sites.google.com/site/esperantokeyboard/home/macintosh

La rezulto estas bonege kaj supersignojn oni aldonis puŝante -alt kaj necesa lklavo ekzemple
alt s donas ŝ por krei majusklan simple kiel kutime premio la alt kaj kutima klavo por havi supersignojn.

ŭ Ŭ ŝ Ŝ ĝ Ĝ ĥ Ĥ ĵ Ĵ ĉ Ĉ
9 comments - The latest ones
 Henri Masson
Henri Masson club
Jes, por AZERTY-klavaro, ekzistas almenaŭ du programetoj

Momente mi uzis "Esperanto-bundle", kiun havigis al mi Donald Broadribb (Aŭstralio), en la tempo de la listo e__mac. Kun ĝi mi havis problemeton pri la signoj @ kaj # (mi devis reveni al la franca klavaro por tajpi #)

Nun mi uzas klavaron, kiun faris Philippe Berizzi. Eblas trovi ĝin ĉe http://www.linguaforce.com/klavaro.htm
http://www.linguaforce.com/ClavierFrancaisEsperantoMacOSX1.0.zip

Tamen ĝi estas ne pli perfekta, eĉ ofte pli ĝena, ĉar mi devas reveni al la franca klavaro por tajpi majusklojn kun akcento, ekz. É, À, kiuj estas al mi multe pli necesaj ol #. Tamen ĝia agrabla flanko estas ke oni tajpas la francan same kiel oni antaŭe tajpis per mekanikaj maŝinoj, t.e. ke oni tajpas unue la cirkumflekson kaj poste la koncernan literon. Nur por "ŭ" oni devas premi "alt" kaj samtempe tajpi "n" kaj poste "u". Philippe diris al mi ke verŝajne temas pri mia klavaro, sed mi uzas la originalan modelon, kiun mi havis kun mia "iMac"...
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Ĉi tiu problemo mi ne spertas kun sistemo kiun mi uzas. Laŭ konsilo de Gerd Jacques, sekretariino en E domo de Antverpeno mi saĝe elektis qwerty klavaron, kiu por esperanto estas pli facile ol unua klavaro kiun mi uzis kaj kiu estis azerty.
Ĉu mi tajpas la nederlandan aŭ esperanton, egalas mi ne devas tuŝi ion ajn, mi simple tajpas laŭ prefero en lingvo kiun mi bezonas (kaj spertas)
14 years ago.
Paŭl has replied to Jakvo
Ankaŭ mi uzas querty-klavaron. Do mi faros kelkajn novajn provojn en la semajnfino. Dankon!
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara Viktoro, ankaŭ mi uzis en komenca periodo klavaro kiu ne taŭgis. Mi ĉiam devis klaki sur la flageto por ŝanĝi pri lingvo. Nun mi havas la esperanto klavaro kaj mi uzas ĝin por malsamaj lingvoj.
Nur por la sistemo oni bezonas internacian klavaron kiu estas en qwerty. (Usona kaj angla klavaro iom malsimilas do ne estas usona klavaro)
Antaŭ vespero vi alkutimiĝas al nova klavararanĝo :-)
14 years ago.
 Henri Masson
Henri Masson club
En mia unua mesaĝo, responde al Jakvo, mi aludis pri Donald Broadribb. Mi miris pro lia longa silento, ĉar li estis ano de la listo e_Mac. Mi kredas ke mi trovis la kialon de lia malapero post ĵusa malkovo de lia blogo : http://web.me.com/donbroadribb1/donbroadribb1_Mirmekobo/Pri_Mi_Mem.html

Unue, en 2004, mortis lia filo Peter Charles, ankoraŭ juna (1973-2004), lerta komputilisto kaj Mac-uzanto, kiu multe helpis lin pri Mac-aferoj. Vidu ankaŭ pri li en Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Donald_Broadribb

Poste, en 2005, mortis Franko Luin, http://eo.wikipedia.org/wiki/Franko_Luin la kreinto kaj administranto de la listo e_Mac...

Bedaŭrinde, ŝajnas ke la filo de Franko Luin, Janko, ankaŭ tre kompetenta, ne havas tempon por zorgi pri Mac-aferoj. Mi esperas ke iom post iom venos kompetentuloj, spertuloj. Pro tio, estas utile diskonigi la grupon ekstere.
14 years ago.
 lariko
lariko
Mi tajpas preskaŭ ĉiujn tekstojn per la emaksa tekstredaktilo. Emakso havas enigimetodoj por multaj lingvoj, almenaŭ 4 por Esperanto, kaj ili ĉiuj funkcias per usona (qwerty) klavaro. (Ili verŝajne funkcias ankaŭ per aliaj klavaroj, sed mi ne havas tian sperton.) La metodo "latin-3-prefix" taŭgas por Esperanto kaj ankaŭ por diversaj okcidentaj eŭropaj lingvoj.

Sed emakso estas malsimila al iu alia tekstredaktilo. Oni aŭ amas aŭ malamas ĝin.
14 years ago.
 Henri Masson
Henri Masson club
Mi ne atentis pri tio. Antaŭ kelkaj jaroj mi uzis la h-sistemon kaj ŝajnas al mi ke ne estis problemo. Intertempe aperis alia(j ?) versio(j ?). La principo estas la sama por "x" kaj "h". Eble utilus averti la kreinton — Klivo : indriko(ĉe)yahoo.com (mi ne estas certa pri ĝia valideco).
14 years ago. Edited 14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Evidente ne ĉiuj volas instali programon sur komputilo. Por ili - Mac uzantoj ekzistas sekvan ssitemon : Oni klavas ⌥+6 kaj tiam la c aŭ g .h. ktp. Tamen por havi ŭ vi devas klavi ⌥+b.

La avantaĝo estas ke oni neniam plu devas ŝanĝi klavararaĝon. La klavararanĝo devas estu la Usona
11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)