All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • MAJSTRA HIPOKRITECO TRA LA RINGOJ

    La Olimpiaj ludoj (kialaĉe oni nomas ilin -ikaj?) montris la hipokritecon de la nuna okcidenta mondo. Oni aŭdis kelkajn skandalojn. Iu grekino malestime nomis siajn malhelhaŭtajn konkurantojn, iu alia, pli precize ties koramiko aperigis ion similan en la reto, kaj la novaĵoj ĉirkaŭiris tra la komunikiloj ktp. Tamen kiam la teamo de Libano rifuzis trejniĝi en la sama ejo kaj samtempe kun la israela teamo, neniu rimarkis, nek rimarkigis tion. Alikaze punebla kaj punenda, la fremdulmalamo ĉi-ka…

  • ĜI VIVAS

    Oni prirakontis al mi abomenindan okazaĵon. Familio, anoj de enmigrinta gentogrupo en Kalifornio havis maljunan avon, kiu pro la aĝo ricevadis ŝtatan monsubtenon. Nescipovante legi kaj eĉ subskribi angle, li devis ĉiumonate konfirmi la ricevon de la mono per fingrosigelado. Unu tagon li mortas. La familio tamen ne volas ke la monfonto elsekiĝu. Oni detranĉas la fingron de la morta avo kaj konservas ĝin en la fridujo por plua sigelado. Tio kompareblas kun t.n. esperant…

  • -us modo

    Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.

  • KUN DISETENDITAJ BRAKOJ

    Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu! Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapabl…

  • logikakonsekventaregulapliespimipovaol

    Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ միասին, вместе с, יחד עם Tamen en Esperanto™ (kaj nur en ĝi) ambaŭ vortoj samradikas. Vivu la bona gusto kaj ioma lingvosento...

  • LA NEDERLANDA LINGVO : kiel elparoli la sonojn?

    Mi ĵus malkovris ke sch estas sĥ kaj tute ne ŝ , kiel mi pensis.. Kiel oni skribas la sonon ŝ ? Ĉu ekzistas la sono ĉ kaj kiel oni skribas ĝin? Kiel oni elparolas la literduopojn ij , oe , oo ktp? Ĉu v=f kaj w=v ?