All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
LA MILITO DE LA ĈAPELOJ de Louis BEAUCAIRE
Karaj geamikoj, ... Ne!... ankoraŭ ne temas pri mia nova traduko! (bedaŭrinde!..) ... sed mi ĵus rete legis tiun ĉi bonegan tekston de Louis BEAUCAIRE kaj ne povas rezisti proponi ĝin al vi! Tiu rakonto pri milito certe amuzos multajn esperantistojn... eĉ konvinkitajn pacistojn! Jen iom da humuro en nia brutala mondo!!! Frandu la legadon! (Teksto el "Esperanto-Literaturo en la Reto"; enkomputiligis Don Harlow)
-
VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)
Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 20 (2/2) - Fino
Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la lasta parto de la romano... Kun la espero, ke plaĉis al vi la legado, mi elkore dankas vin pro viaj oftaj vizitoj kaj fidela ĉeesto. Mi ŝuldas multegajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule kaj pacience poluris mian tradukon, precipe : DOROTA, FILIP, GINETTE, IVAR, MICHAEL, NOĈJO, PASKAL... Fakte, tiu traduko estas kolektiva laboro!!! ... VIVU ESPERANTO !
-
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 12 (2/2)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Ĉar vi senpacience atendas la sekvon de tiu rakonto, mi senprokraste aldonas ĝin jam hodiaŭ. Ĉu la doganistoj arestos Cezaron? ... aŭ ĉu li sukcesos fuĝi el la tramo?... BONAN LEGADON ! ... kaj agrablan semajnfinon!!! Koran dankon mi ŝuldas al IVAR, GINETTE, DOROTA kaj FILIP pro iliaj taŭgaj rimarkoj.
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 6 (1/3)
Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj... Pro freŝdata vojaĝo al Germanio, ne eblis al mi daŭrigi kiel kutime vian felietonon. Bonvolu pardoni la malfruan aldonon de tiu ĉi sekva epizodo. Bonan legadon! NB : Mi ŝuldas korajn dankojn al Dorota, Ivar, Noĉjo kaj Filip!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ"- Ĉapitro 4 (3/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Eble vi jam senpacience atendas por scii, ĉu la brava hundo Tom sukcesos sian danĝeran komision... Do ... Bonan legadon! ... ... kaj mi antaŭdankegas vin pro viaj rimarkoj! Ĝis! NB : Koran dankon al Ivar, Dorota, Ginette, Filip... kaj precipe al Noĉjo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (2/3)
Karaj geamikoj, jen la sekvo de via felietono. Refoje mi dankas al ĉiuj fidelaj legantoj, kiuj bonvole kaj tre amike helpas poluri mian tradukon! Bonan legadon! (NB : Jen la freŝbakita versio polurita dank'al la tre amika helpo de Ginette, Filip kaj Noĉjo.)
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 4 (1/3)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Post unu semajno (kiam mi ne havis retkonekton), jen finfine la sekvo de via felietono. Bonan legadon!!! ... kaj antaŭdankon pro viaj rimarkoj kaj / aŭ proponoj por plibonigi mian tradukon... NB : Mi kore dankas al Ivar, Filip kaj Dorota pro iliaj proponoj kaj al Noĉjo pro lia grandega helpo!!!
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 3A ĈAPITRO (2/3)
Karaj fidelaj geamikoj kaj legantoj, jen la sekvo de la 3a ĉapitro de via felietono, "La Domo inter la Dunoj" - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" (1932), kiun skribis la norda verkisto Maxence Van der Meersch. Mi kore antaŭdankas vin pro viaj eventualaj rimarkoj. Bonan legadon... kaj ĝis baldaŭ! NB : Mi ĵus korektis plurajn erarojn dank'al la granda helpo de Noĉjo kaj Filip.
-
Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - 3A ĈAPITRO (1/3))
Karaj geamikoj kaj legantoj... Bonvolu pardoni ĉar iom malfrue alvenas la sekvo de via felietono. Temas pri mia prov-traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Kompreneble, mi bonvenos ĉiujn viajn rimarkojn kaj eventualajn proponojn por plibonigi tiun ĉi tekston. Bonan legadon... kaj ĝis tre baldaŭ! NB : Mi kore dankas al Ginette, Tjeri, Dorota, Filip kaj Noĉjo pro iliaj taŭgaj rimarkoj kaj proponoj.
-
FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen
Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
-
unu el la plejaj malbenoj de blogado
Oni ial ajn legas la plej lastan blogeron kaj ne plu legas la antaŭajn. Se mi iam ajn aperigis unu blogeron tuj post la alia, la antaŭlasta restas nelegota.
-
Nun estas murdita episkopo...
www.asianews.it/news-en/Mgr-Luigi-Padovese-assassinated-in-southern-Turkey-18583.html Mgr Luigi Padovese estas en suda Turkio de Geries Othman (lama maŝintraduko korektota kaj korektenda) Adjutanto mortpikis la prelaton ĝismorte. pastoro profunde engaĝiĝinta en ekumena laboro kaj en la dialogo kun Islamo, li estis preparanta al vojaĝado al Kipro renkonte al la Papo. Post P. Andrea Santoro estis mortigita, lin parolis pri la mortigita pastro. La direktoro de La Vatikano Gazetara of…
-
profeto mi ne estas, tamen io jam antaŭvideblas...
Sub la tutan Mezorienton kuŝas bombo kiu atendas sian eksplodhoron. Tiu bombo nomiĝas kurdoj . 18 milionoj da ili en Turkujo. Kelkaj pluaj milionoj en Irano. Kaj en Irako. upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/ec/Kurdish_86.jpg La demando tamen staras: kies mismovo ekfunkciigos la bombon? Aŭ ĝuste kontraŭe: kies fingro plenkonscie premos la butonon?
-
nur kelkaj ligiloj
En kelkaj landoj oni respondecas pri la enhavo de la retligiloj. Mi ne volas ke oni misinterpretu mian intencon. Mi celas nur diskonigi la faktojn. bit.ly/c7EI8E bit.ly/9CL4Rf bit.ly/auaO7l Oni almenaŭ konu tiujn, kiujn oni subtenas...
-
KOMPARE KUN ARKOPAFADO...
Najbaro mia ekde nelonge okupiĝas pri arkopafado. Mi vidas lin forveturi kaj rehejmiĝi kun la arko kaj aliaj sufiĉe spacorabaj iloj. Foje li mendas ion per Interreto kaj foje, kiam li ne hejmas, la poŝtisto lasas ĉe ni liajn menditaĵojn. Laŭ la aspekto de la pakaĵoj klare videblas, ke la ilaro estas sufiĉe altkosta. Tia estas lia hobio. Mi ne scias en kiu klubo li membras, tamen konjektas ke ĝi enspezas per la membroj kiel mia najbaro, kiuj kotizas kaj eble pagas por aliaj kromservoj.…