KVARA ĈAPITRO



Tamen, unu plian fojon okazis al Tom aventuro, kies profundaj kialoj restis nekompreneblaj al ĝi, sed kiu jam ofte ripetiĝis en la pasinteco kaj fine fariĝis kutima.

Silvano estis foririnta, lasinte Tomon sola en tiu domo kun odoroj malprecize konataj, kaj kien, ĝi memoris, ĝi estis kelkfoje jam veninta.

Tom troviĝis en granda kaĝo el tabuloj fermita per aĵura pordo. La hundo sciis, ke iu liberigos ĝin nur post longa atendo. Sed ĝia sperto jam instruis, ke estas neutile ĝemi, ĉar neniu venos antaŭ nokto.

Kiel kutime, dum momento ĝi gratadis la tabulojn de sia hundejo, priflaris la interspacojn, per sia muzelpinto serĉis la odorajn spurojn, kiujn lasis en la kaĝo aliaj hundoj enŝlositaj antaŭe. Poste, por forgesi la malsaton, kiu iritis ĝian stomakon, ĝi filozofie rezignaciis antaŭ ol ekdormi. Kaj ĝi memoris, ke en tiaj tagoj oni lasas ĝin ĉiam fasti.

Longan tempon poste – jam estis nokto – homoj eniris en la korton. La maniero, laŭ kiu iu alpaŝis al ĝia kaĝo, komprenigis al Tom, ke ĝi estas liberigota. Ĝi subpremis la grunton, kiu jam ekrulis en la gorĝo. Tio estis malpermesita. Kiam oni malfermis la pordon, Tom dankeme eliris, premis sian nazpinton sur la kruron de la viro, kaj longe analizis lian odoron. Nekonata, tiu fremdulo. Sed ŝajne li ne havis malfavorajn intencojn. Li mandorlotis Tomon, amike gratetis sub ĝia mentono. Lia voĉo artikulaciis bruojn. Fingre li frapetis kontraŭ sian femuron, faris alvokajn signojn. Tom sekvis lin, eniris en ĉambron, kie estis virino kun sia infano. La virino ektimis, kio ne plaĉis al Tom. Ĝi malfidis la homojn, kiuj forkuras, kaj instinkte deziris postkuri ilin. Sed la viro ekparolis kaj la virino silentis. Ŝi eĉ alpaŝis al la besto kaj karesis ĝin, tamen ne tro aŭdace. Ŝi volis doni sukeron, kiun Tom volonte krakmanĝus, kvankam ĝi preferus viandon. Sed la viro denove intermetis, malpermesante, ke la virino donu eĉ la sukerpecon. El ŝranko li eltiris grizan tolon, malvolvis ĝin, pugnobate amasigis en ĝin sekan malbonodoran herbon.

- Kiom oni surmetas sur ĝian dorson?
- Dek-ok kilogramojn.
- Dek-ok kilogramojn! Ĉu ĝi povos tiom transporti?
- Eĉ dudek-kvin tia fortikulo transportus, mi opinias. Mi scivolas, kie tiu fripono Cezaro malkovras tiajn hundojn.

Tom atendis, priflaris la suban parton de la pordo, kaj forte enflaris la odorojn de tiu loko, kiun ĝi ne konis. Dume, la viro jam finis plenigi la sakon. Li levis ĝin, alpaŝis al Tom:

"Dolĉe, amiko", li diris.

Jam sciante kion li deziris, Tom firme apogis sin sur siaj piedoj, senflekse surdorsen ricevis la pezan ŝarĝon. Kaj la viro ĝin firme alligis, pasante la laĉegojn sub la ventro kaj antaŭ la brusto. La ŝarĝo ne estis ekvilibrigita; unu rimeno ĝenis Tomon. La hundo kuŝiĝis, rifuzis moviĝi, sciante per sia sperto, ke tiel ĝi ne povus kuri sed tuj skrapvundus sian haŭton.

- Kion ĝi faras? zorgis la virino.
- Ne gravas, diris la viro. Silvano klarigis al mi, kiel mi reagu tiuokaze.

La viro iom malstreĉis la laĉegojn, remetis la ligaĵon pli supre sur la postkolon. Tiufoje Tom ekstaris, iris al la pordo, gratis ĝin per sia ungegofino. La virino malfermis ĝin kaj Tom estis ekstere, en la nokto.

Ĝi ne povis sin orienti en tiu nova lando. Ĉio aspektis malamika. Tom ne plu foriris, levis siajn okulojn al la viro kaj la virino, kiuj sur la sojlo rigardis ĝin. Se ili bonvolus, ĝi ja restus tie, en tiu domo, kie lumas kaj varmas.

- Kia kompatinda besto! diris la virino.
- Pŝ! Pŝ! diris la viro, manlevante kvazaŭ li estus ĝin batonta.

Tom tuj komprenis, per unu eksalto grunte foriris.

Krome, jam io nedifinebla maltrankviligis la hundon. Neniu el ĝiaj kutimaj sensoj, nek la aŭdo, nek la flarsento avertis ĝin, sed obskura instinkto, io simila al la magneta influo, kiu orientas la kompasmontrilon. Tom ekstaris, malproksimiĝis, paŝis dum momento, revenis. Sian itineron ĝi nun retrovis. Ĝi sciis, kiun direkton elekti por hejmen reiri.

- Kion ĝi serĉas? demandis la virino.
- Sian kurson. Sed jen trafite. Ĝi sin orientas nun.

Dum momento la vendistoj rigardis, kiel foriras Tom. Kiam ĝi profundiĝis en la nokton, ili rehejmiĝis.

..............................................................DAŬRIGOTA............................................................