All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • logikakonsekventaregulapliespimipovaol

    Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ միասին, вместе с, יחד עם Tamen en Esperanto™ (kaj nur en ĝi) ambaŭ vortoj samradikas. Vivu la bona gusto kaj ioma lingvosento...

  • La bedaŭrinda ĉeso de SPEGULO

    La dumonata revuo Spegulo fondita antaŭ tri jaroj en Pollando ne plu estos eldonata. Ve, la epoko de paperaj revuoj, estas jam pretere. Kaj la krizo plirapidigis la ĉeson. Tamen... Spegulo estis unu el la tre malmultaj esperantlingvaĵoj kiuj vere pensigis. La triono de Eŭropo travivis gravegajn ŝanĝojn, kaj la antaŭŝanĝa epoko bezonas analizadon. La longe sopiratan liberon venenigis la ekonomiaj zorgegoj. Spegulo iĝis la paroltubo de la liberecalstreba orienteŭropa intelektularo, p…

  • INSUL-TAGMEZO de Hilde Domin

    Ni estas fremduloj de insul' al insulo. Tamen tagmeze, kiam la mar' ĝislite altiĝas kaj la pasinto kiel akvo subŝipa miajn kalkanojn alkuras kaj la mortaj markreskaĵoj iĝas oraj arboj surborde tiam ne plu nin eltenas la retoj de rememoroj ni elglitas eksteren kaj la fiksindikitaj fiŝistaj marpadoj kaj la mapoj de l'profundaĵoj ne plu validas por ni. Elge…

  • la "epokofara verko"

    Oni eĉ proponis Nobelpremii la verkinton... Temas pri "La infana raso" de William Auld. Mi iomete relegis ĝin hodiaŭ. Estas nenio alia ol longspira socikritika artikolego : tute mezbrova, ial ajn rimita kaj ĝuste tial taksata "poemo". Bonintencaj sentencoj, remaĉitaj humanismaĵoj, malprofundaj filozofiaĵoj fluas riverege. Oni esperas kapti ion novan, ne jam diritan, sed vane. Neniu fiŝo pluvivas en la supo. Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus.

  • Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006

    Apud la klasika vortaro de Bokarev intertempe ekzistas multe pli detala kaj ampleksa, moderna Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de ing. Boris Kondratjev el Peterburgo kun laŭdire ĉ. 57.000 enskriboj.

  • Esperanto-lernolibro verkita de Saĥarov

    Saĥarov estis centprocenta esperantisto. Li verkis libron de rememoroj, en kiu menciis nenion krom Esperanto. Eĉ la gravaj ŝanĝoj okazintaj en la lando estas menciitaj preterece. Tamen la lernolibro estas mallonga, netediga, bela kaj eble utila. Elŝuteblas de la paĝo : slil.ru/28640379