All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
Kial ankoraŭ Akademio de Esperanto?
-
Pisi kaj feki: La Naŭa Oficiala Aldono de 2007
Supraĵe rigardita, OA 9 estas terminareto de iom pli ol 200 radikoj pri ĉio, kio eniras kaj forlasas la homan korpon sub la umbiliko, kun speciala atento pri vulgara lingvaĵo. Kaj krome? ...
-
Resti kun leono estas danĝere
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
Kiom da vortoj estas en la Vortaro Oficiala?
Iom malpli ol 5.000 puraj radikoj. - Bone, sed kiom precize? - Tiun demandon ne eblas respondi per simpla cifero. Necesas kompleksa difino de la kriterioj pri nombrado. Sen tia elmontro ĉiu indiko de cifero estas tute arbitra kaj pro tio senvalora ...
-
De AV al BK - endas!
Post ia-tia kompletiĝo de mia Akademia Vortaro (AV) mi nun ekkomentarias ĝin en la "Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala" (BK). Jen kiel ekzemplo la artikolo pri -end/ ...
-
Slipo kaj bremso
En 1934 kaj 1935 respektive aperis la Kvina kaj Sesa Oficialaj Aldonoj (OA 5-6). Slipo kaj bremso estas el OA 5. Pri unu ne estas dubo pri ĝia oficialeco, pri la alia tamen ja ...
-
DUOBLA MEZURILO
Kiel ĉiam oni aplikas ĝin eĉ ne zorgante ke la simileco inter la kazoj vekos tute trafan demandon: — Karuletoj, kial vi hipokritas? Do kiam Saddam Hussain buĉis sian popolon restarigante la ordon, liaj agoj restadis "interna afero" en kiun neniu enmiksiĝu. Ankaŭ kiam li invadis alian landon kaj atakis du aliajn landojn, tio restis "interna afero" eble kondamninda, sed neniukaze punebla deekstere. Kiel tamen Usono (mi prefere diru : Usonaĉo, por ke vi komprenu) enmiksiĝis, la ĝis…
-
Ĉu "specio" estas oficiala vorto?
Ni jam ofte parolis pri la "kaŝitaj vortoj" de la Fundamento, t.e. tiuj vortoj, kiuj ne troveblas en la alfabeta vic-ordo de la Universala Vortaro, sed en aliaj partoj, precipe en la Ekzercaro. Io simila ankaŭ ekzistas en tiuj Oficialaj Aldonoj (OA), kiuj ne nur tradukas vortojn, sed difinas ilin en Esperanto ...
-
ePIV fine konsultebla en la reto
Post iom longa prokrasto, reta versio de PIV fine estas senkoste legebla en interneto. La nuna provizora beta-versio estas tre laŭdinda, tamen lasas ankoraŭ multajn eblojn por estontaj plibonigoj teknikaj kaj enhavaj ...
-
POZITIVA PENSADO
Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamen libera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon. De kie oni entute lernas pensi negative? Eble legante klasikaĵojn, kiuj influis nian pensmanieron sufiĉe fie. Ekzemple: studento venas hejmen por retrovi sian patron murdita kaj la patrinon forlogita de la onklo. Aŭ batalinta edzo venas hejmen post longa vagado kaj vidas sian propran domon plena je viroj volantaj edziĝi al sia ankoraŭnevidvino. Do ambaŭ revenintoj devas verŝi sangon. Iru ins…
-
Legita kaj legota
Frida ventaĉo fajfas tra la mallumaj stratoj nord-hemisferaj. Varma kandela flamo apud komforta sofo invitas al legado. Jen kelkaj sugestoj por last-momentaj kristnaskaj donacoj ...
-
Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto
Ĉu estas ĝuste uzi "pli poste" aŭ ĉu devas esti simpla "poste" aŭ ĉu dependas de la situacio kaj de tio, kion oni volas esprimi? ...
-
Kio estas vorto fremda?
Ni scias, ke pro § 15 de la Fundamentaj Gramatikoj "vortoj fremdaj" estas aŭtomate Esperanto-vortoj. Genia regulo, ĉar "tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado ". Por apliki tiun regulon ni nur devas scii: Kio do estas vorto fremda? ...
-
... tiamaniere grandega nombro da vortoj fariĝas superfluaj por la lernado ...
La postan 15-an regulon de la Fundamentaj Gramatikoj, Zamenhof jam enkondukis kaj motivigis en la Unua Libro de 1887: "ĉiuj vortoj, kiuj jam fariĝis internaciaj (la tiel nomataj "fremdaj vortoj"), restas en la lingvo internacia neŝanĝataj, akceptante nur la internacian ortografion" ...
-
Ĉu oficiala vorto estas fundamenta vorto?
Tradicie ni distingas inter „fundamentaj“ kaj „oficialaj“ vortoj. La unuaj troveblas en la Fundamento de 1905, la aliaj en la Oficialaj Aldonoj (OA) de 1909 ĝis 2007. Kion signifas tiu distingo precize?
-
Telegrafe kaj teleregile
Telegraf' estas fundamenta vorto, teleregilo vorto por tiu moderna kesteto kun butonoj, per kiuj vi ŝaltas / malŝaltas televidilon, adaptas la laŭtecon ktp., eĉ ne ekstarante de la sofo, do de distanco. Tamen: Ĉu bona esperanta vorto?
-
Romantika, bizaranta Akademio