Keyword: Donkiĥoto
-
Nâzım Hikmet: Donkiĥoto (rimpoemtraduko)
Nâzım Hikmet Donkiĥoto Kavaliro, vir' kun juna kor', restis kvindek jarojn prudentulo, ĝis la tago venis de l' postulo, ke por vero agu li de l' hor', por justec' kaj bel'. Kontraŭ stult' gigantan, rekte do trotante, rajdis li sur l' dorso de l' skeleto de l' tragikkuraĝa Rocinante. Se la koro pezas pro sopiro, se ĝi brulas, nek vent' nek neĝ' nek veoj povas helpi vin, ho, Donkiĥoto, nur atakoj kontraŭ ventomuelejoj. Prave, Dulcinea ja plej belas! Kriu do al komercistoj ĝin…