Keyword: lernejo

Especially used by:  
Photos | Docs | Articles The most recent | The most popular
    
  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

  • Deviga preĝado por lernantaro tra iranaj lernejoj

    En ĉiuj mezlernejoj kaj gimnazioj tra Irano preĝado jam fariĝis deviga * kaj la lernantaro devas partopreni preĝadon malkaze ili estos punotaj. La ĉefa intenco estas "prosperigi preĝad-kulturo"n en irana socio (?!) rilata noto: +

  • La barakto lerni: nova edukraporto barata

    Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro . Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj esti…

  • Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj

    Peruo: 18,5% Barato: 19,1% Paragvajo: 63,5% Filipinoj: 79,7% Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de 11-landa (anglalingva) raporto de Unesko, Rigardo ene de elementaj lernejoj (2008), legebla en la retejo de Unesko kun resumoj en la angla (En) , franca (Fr) kaj hispana (Es) . Tiuj ĉi elcentoj havas gravajn…

  • Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo

    Esperiga novaĵo: Laŭ lastatempa raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo The Times of India , la nombro de la barataj infanoj en la aĝo-grupo de 6-14 kiuj ne iras al la lernejo, malpliiĝis de 7,6 milionoj en marto 2007 ĝis 4,5 milionoj en marto 2008. Eĉ pli esperige laŭ la raporto estas la informo, ke la plej parto de tiuj kiuj nun ekiras al la lernejo apartenas al tri tradicie marĝenaj grupoj -- islamanoj, indiĝenaj popoloj kaj dalitoj (t.e. anoj de la t.n. 'malaltaj kastoj'…