Pavla Dvořáková's photos

Bjelorusa popolkanto "Dolinuška" - ensemblo Streča…

17 Aug 2017 592
prezentiĝis kadre de la 23-a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) la 17-an de aŭgusto 2017 la ensemblo devenas el la urbo Mazyr en suda Bjelorusio

Kastelo Koloděje nad Lužnicí

01 Aug 2017 1 368
La kastelo situas en Suda Bohemio, 4km norde de la urbo Týn nad Vltavou. Ĝi estis forte damaĝita de la inundo en 2002 kaj estis komplete kaj postulhave rekonstruita kaj alirebligita al la publiko nur en 2015. Tial ĝi ankoraŭ ne estas ĝenerale tro konata. Krom la kastela interno disponeblas agrabla ĝardeno kun refreŝiĝejo kaj lageto kun kuŝlokoj por sunumado. Proksima urbeto Týn n.Vl.t estas ankaŭ interesa ekskursocelo. En la turisma sezono okazas ŝipeveturadoj sur la rivero Vltava (Moldavo). Situo surmape: mapy.cz/zakladni?x=14.4189689&y=49.2519839&z=14&source=base&id=1701843&q=z%C3%A1mek%20kolod%C4%9Bje%20nad%20lu%C5%BEnic%C3%AD

Al mezepoka Ŝtonponto en Písek flosas paperlantern…

20 May 2017 2 2 465
Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.2017

En Ĉeĥio fama fabela familio de la "rabisto" Rumca…

20 May 2017 1 452
Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.20

Sendado de lampionoj kun deziroj sur la rivero Ota…

20 May 2017 2 1 349
fotite de la insulo ĉe la historia Urba elektrejo vid-al-vide al la mezepoka Ŝtonponto Kadre de la porfamilia publika aranĝo Cipískoviště 13.5.2017

Paskodeziro 2017 al ĉiuj Ipernitianoj

Prago - ĝardeno de Kinský

15 Mar 2017 3 2 488
Survoje al ortodoksa ligna preĝejeto de Arkanĝelo Mikaelo situanta sur deklivo de la mont(et)o Petřín (Petro-monto), etendiĝanta super la urbo. Mia ega ŝatata medita loko kun nemultaj promenantoj. Oni perceptas malproksimiĝantan mondecan bruon desube kaj samtempe havas, precipe vintre kaj dum antaŭprintempo, antaŭ ol arboj kovriĝos per foliaro, belegajn panoramojn de la urbo.

Kristnaska bondeziro al ĉiuj Ipernitianoj

Historiaj kristnaskaj bildkartoj 1

11 Dec 2016 1 355
Specimenoj el mia privata kolekto, kiun mi ekspoziciis dum la Adventa matineo, kiun mi jam la 8-.an fojon organizas por la urba publiko en la Urba Biblioteko en Písek (kadre de la programo de tradicia esperanta Antaŭkristnaska Renkontiĝo). Mi elektis aparte tiujn, kiuj prezentas Kristnaskon en bohemi akaj moravia kamparo, Ĉiuj estis eldonitaj inter 1904 kaj 1939.

Historiaj kristnaskaj bildkartoj 2

11 Dec 2016 1 364
Specimenoj el mia privata kolekto, kiun mi ekspoziciis dum la Adventa matineo, kiun mi jam la 8-.an fojon organizas por la urba publiko en la Urba Biblioteko en Písek (kadre de la programo de tradicia esperanta Antaŭkristnaska Renkontiĝo). Mi elektis aparte tiujn, kiuj prezentas Kristnaskon en bohemi akaj moravia kamparo, Ĉiuj estis eldonitaj inter 1904 kaj 1939.

Kartvelia popolensemblo KOLKHA II el Tbilisi

20 Aug 2016 5 943
dum prezentiĝo ne la kastelo Blatná kadre de la 22-a Internacia Festivalo en Písek. 19.8.2016

Sikha ensemblo el Norda Barato okupiĝanta pri spec…

18 Aug 2016 4 562
dum prezentiĝo en la 22-a Internacia Folklora Festivalo en Písek 18.8.2016

Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

20 Aug 2016 4 571
el prezentiĝo en la kastelo Blatná (Ĉeĥio, Suda Bohemio), okazinta 19.8.2016 kadre de la 22-a Internacia Foklora Festivalo okazanta en Písek - videospecimenon vi povas spekti en www.ipernity.com/doc/41057/42811456

Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

20 Aug 2016 874
5minuta specimeno el prezentiĝo en korto de la sudbohemia kastelo Blatná 19.8.2016, kadre de la 22a Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) La urbo Krupina situas oriente de la kongresurbo Nitra. Filmis kaj tondis Pavla Dvořáková.

Prago - printempo en Čertovka

09 Apr 2016 2 395
Čertovka (laŭvorte proks. Diabla rojo) estas mallonga, eĉ. ne 1 km longa kanalo de la rivero Vltava, kiu apartigas la insulon Kampa (apud la Karola ponto) de la cetero de la kvartalo Malá Strana. Unu el ĉarmaj romantikaj lokoj de la urbocentro, kiu ĉiusezone havas sian allogon. Unu el miaj preferataj enurbe.

Prago - rigardo el la insulo Kampa al la Nacia Tea…

Pordo en la muro de John Lennon en Prago-Malá Stra…

Prago - eta boatankrejo apud sidejo de la ĉeĥa reg…


97 items in total