Mia Prago
En la ĉeĥa ĉefurbo Prago mi travivis ekde mia frua infanaĝo entute 34 jarojn. Kvankam mi ĝojas, ke mi nun loĝas en pli trankvila urbeto pli proksime al la naturo, kie ĉie eblas piediri aŭ bicikli, Prago daŭre restas mia granda amo kaj mi ofte kaj volonte revenadas al ĝi.
Al tiu ĉi albumo mi iom post iom aldonados miajn fotaĵojn, kiuj reflektas mian personan vidadon de la urbo kaj kiuj prezentas lo…
(read more)
18 Apr 2016
2 favorites
Printempa Prago - rigardo al la Katedralo de Sankta Vito el la parko Vojan
Prago 1 - Malá Strana
- el mia ŝatata medita parko
en la strato U lužického semináře
09 Apr 2016
3 favorites
1 comment
Printempa Prago - malnova ligna abelujo en la parko Vojan
Prago 1 - Malá Strana
- el mia ŝatata medita parko
09 Apr 2016
2 favorites
Prago - printempo en Čertovka
Čertovka (laŭvorte proks. Diabla rojo) estas mallonga, eĉ. ne 1 km longa kanalo de la rivero Vltava, kiu apartigas la insulon Kampa (apud la Karola ponto) de la cetero de la kvartalo Malá Strana. Unu el ĉarmaj romantikaj lokoj de la urbocentro, kiu ĉiusezone havas sian allogon. Unu el miaj preferataj enurbe.
15 Mar 2017
3 favorites
2 comments
Prago - ĝardeno de Kinský
Survoje al ortodoksa ligna preĝejeto de Arkanĝelo Mikaelo situanta sur deklivo de la mont(et)o Petřín (Petro-monto), etendiĝanta super la urbo.
Mia ega ŝatata medita loko kun nemultaj promenantoj. Oni perceptas malproksimiĝantan mondecan bruon desube kaj samtempe havas, precipe vintre kaj dum antaŭprintempo, antaŭ ol arboj kovriĝos per foliaro, belegajn panoramojn de la urbo.
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter