0 favorites     0 comments    893 visits

See also...

Melodia mondo Melodia mondo


Muziko Muziko



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

893 visits


Kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" - interpretas membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA

Kompaktdisko "Kun kanto ĉirkaŭ la mondo" - interpretas membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA
Kantas kaj ludas:
Ivana Karašová - soprano, tamburo kaj bekfluto
Milena Jelínková - aldo, tamburo kaj piano
Tadeusz Karaš - piano kaj bekfluto
Jiří Jelínek - gitaro

membroj de Sekcio de nevidantoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio


Eldonis Čeĥa Esperanto-Asocio kaj Sekcio de nevidantoj de ĈEA
en julio 2016
kadre de la tema ekspozicio en Esperanto-Muzeo Svitavy "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo"
(septembro 2015 ĝis majo 2017) kaj la projekto "Ekoturismo ĉiusensa".
Produktis FERMATA, a.s., Čelákovice
La eldono estas volontule pretigita kaj senprofita.

Per via aĉeto vi subtenos kulturajn kaj klerigajn aktivecojn
de nevidantaj kaj sane handikapitaj esperantistoj.

Prezo: 12 Eŭroj - aĉeteblas ĉe UEA:

katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9346

Du registraĵoj el la kompaktdisko aŭskulteblas kaj elŝuteblas en nia retejo:

moldava romando "Nur mankas vi"

www.ipernity.com/doc/181031/43197216




„Ni ĉiuj estas muzikinstruistoj kaj ni studis
en la konservatorio por viddifektitoj en Prago.
Ĉi-tiujn kantojn ni plurfoje kantis en diversaj
Esperanto-aranĝoj kaj la aŭskultantoj ofte demandis nin
pri ilia registro. Jen kion ni nun faris
dum unu komune pasigita semajnfino.
Ni esperas, ke la rezulto alportos al vi plezuron.“

Tekstoj elŝuteblas www.esperanto.cz/kd1

Kontakto al la interpretoj: lunalumo@atlas.cz

Registrite en majo 2015 en Jilemnice (Ĉeĥio)
Registris, sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Jiří Jelínek
Iniciatis, redaktis, fotis kaj sone finprilaboris Pavla Dvořáková
Grafike aranĝis Edita Dvořáková
Muzike aranĝite en agordigo a1=432Hz
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.