0 favorites     0 comments    1 130 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 130 visits


KRISTNASKO (Video-Evangelio)

Triminuta filmeto kun esperantlingva legado el la Evangelio laŭ Luko

fonto:Youtube, uzanto laparoladidio
www.youtube.com/watch?v=T2t9_1sawAk
(en esperantigo de ties filmetoj partoprenas itala sekcio de IKUE)


Ni esperas, ke vi ĝuos vi, ĉu vi estas kredantaj kristanoj, aŭ ĉu vi perceptas la historieton kiel simbolan rakonton pri reveno de la lumo kaj de la espero por la homaro ......


1: Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Augusto,
ke la tuta mondo estu registrita.
Ĉi tiu estis la unua registrado, farita,
kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
Kaj ĉiuj iris, por estis registritaj, ĉiu al sia urbo.

2: Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret,
en Judujon, al la urbo de David,
kiu estis nomata Bet-Lehem,
ĉar li estis el la domo kaj familio de David,
por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis
graveda.

3: Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.
Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin
kaj kuŝigis lin en staltrogon,
ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.

4: Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis
kaj nokte gardis sian gregon.
Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili,
kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili,
kaj ili timis per granda timo.
Kaj la anĝelo diris al ili:

5: Ne timu, ĉar jen mi venigas al vi
bonan sciigon de granda ĝojo,
kiu estos por tuta popolo;
ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David,
Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton,
ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.

6: Kaj subite estis kun anĝelo amaso de la ĉiela armeo,
laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto,
kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.