Elpafu la sagon (el antologio de T.Sekelj)
Fabelo de Andersen - Plej Bela Rozo de la Mondo"
03 Čapek - Aŭguristino
Čestmír Vidman - Dino(saŭro)
Eli Urbanová - Tosto al Eŭropo
J. Kořínek - Giuseppe Verdi (poemo)
F. Šrámek - Decembro
Komenio - Rebonigo de la homaj aferoj
Ŝtefo Urban - Atlantis
Ŝtefo Urban - Spegulo (poemo)
Malliberulo en Bezděz (poemo de Svatopluk Čech)
Tibor Sekelj - Kolektanto de ĉielarkoj
Interparolo en ĉielo
Jan Řeháček - Orharulino (humura fabelo por plenkr…
Pri hundeto kaj katineto de Josef Čapek (skeĉo)
L.L.Zamenhof - La Vojo (poemo)
A. de Saint-Exupéry - La Eta Princo - Sonlibro
Legendo pri la princo Bruncvik
Božena Němcová - Avineto
Superstiĉoj (radioartikolo)
Legendo pri vinberoj
Preĝo sub la verda standardo
Dvořák - opero "Najado" - rakontanto
Antonín Dvořák - Ario de Nikso el la opero Najado
Antonín Dvořák - Ario de Princo el la opero Najado
Antonín Dvořák - Ario de Najado el la opero Najado
Zamenhof - Parolado en 1905
Komenio - Vojo de lumo
J.R.R.Tolkien - La Hobito
Mácha - Majo (romantisma poemo)
K.Kalocsay - Zamenhofa balado
Neruda - La ĉeĥa balado
Afero Makropulos
Šrámek - Kluzo (ampoemo)
Eli Urbanová - Verso kaj larmo
See also...
Keywords
El leteroj de Božena Němcová
Fragmento el muntaĵo, kiun laŭ realaj leteroj de la ĉeĥa verkistino (1820-1862), kreis kaj esperantigis fama ĉeĥa aktorino Eva Seemannová
(estis prezentite en 1978-1979 en diversaj E-kluboj en Ĉeĥio kaj Slovakio).
Fragmentojn elektis, laŭtlegis kaj registris Pavla Dvořáková.
Fona muziko:
Fanny Hensel (1819-1847)-fratino de la germana komponisto Felix Mendelssohn-Bartholdy
eo.wikipedia.org/wiki/Fanny_Hensel - Ses melodioj por piano
fonto de la muziko:
www.youtube.com/watch?v=MGPnJYovpsI, uzanto m1918m
(standarda Youtube licenco - atribuo)
- muziko estas origine en midi-formo,
teknika adapto P.Dv.
La teksto havas intence konservitan iom nekutiman vortordon, sekvante tiaman kutimon en la ĉeĥa lingvo, influita tiuflanke de la germana lingvo - la celo estas doni etoson de certa arkaikeco,
maniero de esprimado en duono de la 19-a jarcento ......
La legata teksto (por povi pli bone sekvi):
La plej aĝa filo mia malsaniĝis je pulma malsano. Li estis deksesjara, tro rapide kreskanta, kaj tio estis kaŭzo de malsanoj liaj. Longe mi tion ne sciis, ke li malsanas, ĉar ĉiu nia korespondado retenata estis. Kiam mi eksciis tion, mi prunteprenis monon por la vojaĝo kaj alveturis kun infanoj miaj al Prago. Mi venis ĉi tien - kaj la sekvan tagon filo mia mortis. Jen estis la plej dolora vundo, ĉe tiu la koro sangis. Li estis knabo diligenta, brava, mi la plej belajn revojn miajn en li plenumitaj vidis kaj multajn esperojn en lin metis. Domaĝege pro tiu dolĉa vivo! Mi ne plendas kontraŭ Dio, sed per multego li ŝarĝas min. Animo mia suferas tion pacience, sed la korpo sinkas.
Post la morto de Hynek, kiam min ĉiuj malfacilaĵoj - mizero, ĉagreno, malsanoj, trompiĝo en homoj, kiujn mi amikoj opiniis, kiam ĉio ĉi min atakis kaj animon mian ŝarĝis, inter skribaĵoj miaj folieton mi trovis, sur kiu projekto por „La avinjo“ jam antaŭ tri jaroj notita estis. Mi legas kun pli kaj pli granda ĝuo, kaj kvazaŭ fatamorgano ia aperas jen antaŭ mi ĉarma bildo de la valeto, ĝis la plej etaj detaloj kaj tie la kvieta familio de Prošek, en kiu la avinjo ĉefa persono. Eĉ esprimi mi ne kapablas, kiel min tiam rememoro tiu, forportante min el vivĉagrenoj en ĉarmajn tempojn de junaĝo, trankviligis, ĝojigis. Kun ĝuo mi eklaboris.
Mi fuĝis en tiun solecan konstruaĵon en eta valeto, ĉe piedojn de avinjo kara, kaj kiam mi ekaŭdis ŝiajn prudentajn vortojn, ŝiajn kantojn kaj fabelojn, kiam aperis antaŭ mi ŝia kara estaĵo, mi opiniis min knabino, kuris gajanime tra la herbejo, arbaroj kaj boskoj vizitis tiujn sincerajn animojn ĉiujn kaj forgesis ĉe ili la tutan ceteran mondon.
Mi scias, la mondo mallaŭdas, kio en homo plej bela estas. Naturecon ĝi nomas peko. Kiu sole komunan gregaron ne postkuras, nur sian propran profiton ne zorgas, tiun ĝi krucumas. Tamen pli bone martiro esti, ol sentaŭgulo, ne scianta kial kaj pro kio li vivas. Multa lumo sur mia vivovojo ekbriletis, mi ĝin stelbrilo opiniis, sed estis ĝi nura vaglumo, kiu en ŝlimon estus min kondukinta. Dum la vivo mi eksentis multaj dolorojn, amarajn seniluziiĝojn, ĉe rando de malespero mi staris, sed spite tion mi ne perdis fidon kaj amon al homoj! Iam kompreneble mi vidas min malfeliĉa, superflua en la mondo, tiel, ke mi trankvilanime la mondon forlasus, sed ili forpasos denove, tiaj tempoj –
La mondo estas bela, difektas ĝin sole malbona, perfortema kaj egoisma homo.
Kiu ne dezirus juna esti - kvankam mi ne scias, ĉu mi la vivon same ankoraŭ unufoje travivi volus. Ne, se mi devus elekti, tiam mi dezirus naskiĝi denove post du cent jaroj, aŭ ankoraŭ pli malfrue, ĉar mi ne scias, ĉu la mondo ĝis tiam tia estos, en kiu mi kun ĝuo vivi volus .......
Kompleta teksto de la literatura muntaĵo troviĝas en Word-dosiero en la albumo "Ĉeĥa kulturo en Esperanto"
Translate into English

, Gabriella Stier have particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to comments on this doc
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.