"Soldatino" (esperantigita renesanca kanto "Tourdion")

"Soldatino" (esperantigita renesanca kanto "Tourdion")

Konata francdevena renesanca kanto "Tourdion" (sub la nomo "Soldatino" tradukita esperanten el la ĉeĥa versio de Vladimír Türk), kiun prezentis kelkaj partoprenantoj de la 30-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj en Greziljono 1.1.2008 dum la oficiala akcepto ĉe la urbestro en Baugé.Kantas kaj ludas kune homoj el 8 landoj (laŭalfabete Belgio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Norvegio, Rusio-Siberio, Svislando).
Boogie-woogie dum UKo 2008

Boogie-woogie dum UKo 2008

Registraĵo el pianokoncerto en stilo boogie-woogie, prezentita de Frank Muschalle 24.7.2008 dum la Universala Kongreso en Roterdamo
Zimbalona muziko kaj popoldanco el Suda Moravio

Zimbalona muziko kaj popoldanco el Suda Moravio

Popolensemblo "Botík" el Uherské Hradiště en Suda Moravio (sudorienta parto de Ĉeĥio), dum sia prezentiĝo dum la Internacia folklora festivalo en mia loĝurbo Písek en Suda Bohemio (15.8.2008) Folk Ensemble "Botík" from Uherské Hradiště in Southern Moravia (Czech Republic) during the International Folkore Festival in Písek (Southern Bohemia, Czech Republic) 2008-08-15
Georgo Handzlik - Trinku akvon

Georgo Handzlik - Trinku akvon

Fama E-bardo Georgo Handzlik kantas dum EEK en Herzberg (1.6.2009) kanton de la ĉeĥa kanzonisto Jarek Nohavica "Pijte vodu" en sia traduko por internacia E-publiko (la teksto - kaj aliaj tradukoj - troveblas en http://www.nohavica.cz/cz/tvorba/preklady/esp/texty_index_esp.htm)

Georgo Handzlik

koncerto de Georgo Handzlik dum EEK en Herzberg (2009)

Georgo Handzlik kantas dum EEU-Kongreso 2009

koncerto de Georgo Handzlik dum EEK en Herzberg (2009)
Perua muziko el Prago

Perua muziko el Prago

Perua popolmuziko en prezento de la muzikgrupo Sol del Perú el Prago (du ĉeĥoj kaj unu latinamerikano) - por mi (preskaŭ) ĉiam funkcianta kontraŭdepresia medikamento!
PSI-orkestro (St Andreasberg 2009)

PSI-orkestro (St Andreasberg 2009)

Prezentiĝo dum la Adiaŭa vespero de la Paska Semajno Internacia 2009 (nomon de la komponaĵo mi ne plu rememoras)
IJK 2009 - Belas aer'

IJK 2009 - Belas aer'

Kanto, kiu nome de la gastiganta lando Ĉeĥio malfermis la ĉeftemon "LIBERECO" de IJKo 2009 en Liberec (dum la inaŭgura vespero 18.7.2009). Gitarludas kaj kantas Pavla Dvořáková . Registraĵo de la unuaj tri strofoj el kvin. La kanto "Belas aer'" estis verkita de la populara ĉeĥa kanzonisto Jaroslav Hutka, en 1974 igita de la komunisma reĝimo elmigri al Nederlando. En tiama Ĉeĥoslovakio ĝi fariĝis unu el neformalaj naciaj simboloj de sopiro pri libereco. En Esperanto-traduko de Zdeněk Rusín ĝi estis…