Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on September 10, 2008
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Jen la nova albumo por decembro 2008 !
Posted on October 23, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Forpasis nia kara amiko TAON de La Mevo el Japanio !
Posted on October 14, 2008
14 comments (latest 9 months ago)
La Pafklik registras la rep-albumon "Fek al Esperanto!"
Posted on October 4, 2008
10 comments (latest 10 months ago)
Informletero n-ro 23 / Lettre d'info n°23 / Newsletter # 23
Posted on September 15, 2008
Pri la turneo de Alejandro Cossavella
7 comments (latest 12 months ago)
Le nouvel album de La Perdita Generacio, déjà disponible !
Posted on September 2nd, 2008
La nova disko de La Perdita Generacio jam disponeblas !
Posted on September 1st, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
Hej ! Alejandro Cossavella en "Parolu mondo" !!!
Posted on August 31, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Muzikvideo "Maĥnovŝĉino" de JoMo kaj Liberecanoj / Video "MAKHNOVCHTCHINA " de JoMo & Libertarios
Posted on August 18, 2008
13 comments (latest 14 months ago)

Member tags

Lars Sözüer
Farri
Daniel Biro-Walker
Pako
Mari-elen
Kim J: Henriksen
Hèctor Alòs i Font
Heliko (Alain)*
amiro - amoDel'Iro
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."
Alejandro Cossavella
Onagrino (Dominique)--- (*)
Herzberg Centro
Arno Lagrange
Francoise Pellegrin
ARKONES
Martin & la talpoj
katja
Frederiko

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 1 905 times

Pri la turneo de Alejandro Cossavella

Wednesday September 10, 2008 at 10:27AM

Alejandro Cossavella
Alejandro Cossavella

Alejandro Cossavella [Aleĥandro Kosabela, mallonge Ale] venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche.

Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn. Entute li jam eldonis kvin kompaktdiskojn.

Lia kanto Ĉe Montpellier gajnis la Belartan Konkurson de la Universala Kongreso 1998.

Alejandro ludas en la bariloĉa rokbando La Porkoj kun kiu li eldonis en 1999 la unuan diskon Ŝako. Dum vojaĝo tra Brazilo en 2001 li renkontis la muzikiston Flavio Fonseca, kun kiu li kreis la diskon Tom Jobim en Esperanto.

En 2004 Ale lanĉis la novan projekton Strika Tango kun aliaj muzikistoj laŭ tute alia stilo, pli ekzotika kun ritmoj regeaj kaj sudamerikaj, kun influoj de bosanovo kaj salso. Rezultis disko Civilizacio - alklaku ĉi tie por auskulti la pecon La Druido

. Plurajn aliajn pecojn eblas aŭskulti en la ludlisto de la paĝo de Ale.

Videofilmeton de la tanga kanto Pro nur unu kapo vi trovos en alia artikolo en ĉi tiu blogo.

Por tiu ĉi eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis denove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo. Dum la koncerto Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...

Kovrilo de nova disko de Ale     Kosabela
Kovrilo de nova disko de Ale…
...Sed li preparis eĉ pli por prezenti al vi, kaj vi povas elekti kion vi deziras havi, laŭ la karaktero de via aranĝo:

- Koncerto kun mem verkitaj kantoj, sed ankaŭ versioj de konataj kantoj de aliaj artistoj, en Esperanto, la hispana kaj la angla

- Prelego pri la Argentina Esperanto-movado

- Prelego pri verkado de muziko en Esperanto, tradukado al Esperanto, kaj aliro al publiko ne-esperantista per muziko.

- Ekzercado de la bazaj paŝoj de Tango-dancado

- Lumbildoj profesiaj kun interesaj klarigoj el la tre bela regiono de Bariloche (eble la plej bela de Argentino). Vi povas kombini tiujn elementojn laŭplaĉe. La kostoj estus la samaj. La koncerto kaj la lumbildoj bone konvenas por publika aranĝo kun ne-esperantista publiko.

Ĝisdatigoj de la informoj pri la turneo (ĉefe pri la Germana parto) ankaŭ vi baldaŭ trovos en la retejo : http://turneoj.wikispaces.com

EŬROPA TURNEO de ALEJANDRO COSSAVELLA

Kunordigata de

(ĝisdatigota)

DATOJ URBOJAKTIVAĴOJLOKAJ ORGANIZANTOJ
Septembro
19venPoznań (PL)Kultura Festivalo ARKONESARKONES Tobiasz Kaźmierski www.ipernity.com/home/arkones
20sab""
21dim""
15:00 ekveturo per aŭto de Flo vojpriskribo
22lunBerlin (DE)libera tago en Berlino
ĉe Chuck kaj Judith
23marKøbenhavn (DK)veturado per trajno: ek 11:18, al 18:11
24mer"provludado kun Amir Hadziahmetovicwww.ipernity.com/home/35728
25ĵaŭ"
26ven"provludado kun Amir Hadziahmetovic
27sab"Koncerto en Verdensklubben

Kim Hendriksen

www.ipernity.com/home/34264

28dim
29lun
30mar
Oktobro
??Las Palmas de Gran Canaria (ES)koncerto(j?)

Esperanto-Grupo de Tenerife Francisco Orta (Paco)

http://www.ipernity.com/home/fortas

??? (DE)
Novembro
1sabZutendaal (BE)koncerto dum PSKK
2dim"
3lun
4mar
5mer
6ĵaŭ
7ven
8sab
9dim
10lun
11marMünchen (DE)19:30 koncerto, prelego en EineWeltHaus, Schwanthalerstr. 80Esperanto Klubo de Munkeno
12mer
13ĵaŭ
14ven
15sabHerzberg (DE)Koncertoesperanto-zentrum
16dim
17lun
18mar
19merNilvange (FR)koncerto 20:15
Centre Social Albert Camus,
18 rue Joffre, FR-57240 Nilvange
Esperanto Thionville & Forum des Citoyens
Bruno HENRY
20ĵaŭ
21ven
22sabBremen (DE)posttagmeze dum EMAS-kulturtago

Esperanto-klubo de Bremo

Klaus Schlüter

23dimEssen (DE)koncerto en Unperfekthaus
Petra Dückershoff
24lunNamur (BE)

Koncerto je la 19a en Maison des Seniors,
rue Loiseau,39
BE-5000 Namur (Belgio)

Esperanto-Grupo de Namur Denis FLOCHON

25mar
26me

Bru xelles

Brussel (BE)

Koncerto je la 19a en 'La Chapelle de la Résurrection' rue van Maerlant, 2 BE- 1000 Bru xelles (Belgio)

Brusela Esperanto-Grupo Françoise Pellegrin
www.ipernity.com/home/57726
27ĵaŭOostende (BE)

Koncerto je la 19ª en Vercamersschool 1a etaĝo, kunvenejo de La Konko, Northlaan 14, Oostende

Marc Cuffez http://www.ipernity.com/home/44000

28venAntwerpen (BE)

Koncerto je la 20ª30 en Esperantodomo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

Antverpena Esperanto-Grupo Eddy Van den Bosch
29sabRotterdam (NL)

Malferma tago en CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam

UEA Centra Oficejo sekretario
30dimLille (FR)

Koncerto je la 17ª en MRES (Maison Régionale
de l'Environnement et des Solidarités),
23, rue Gosselet, FR- 59000 Lille

Lila esperanto-Grupo
Katja Boen, www.ipernity.com/home/67632
Decembro
1lunArras (FR)Koncerto . je la 18a
en Office Culturel d'Arras
61 Grand Place
FR-62000 ARRAS
Arasa Esperanto-grupo
Jacky Ramon,
2marPARIS (FR)

koncerto je la 20a en kafejo "L'Orient Express Café" 12 rue Claude Tillier FR-75012 PARIS

kun FAMo kiel unua parto

www.myspace.com/famofamo

Parizaj esperantistoj

FAMO, Armelle Piolat de Esperanto-France, La Pafklik

pariza Afiŝo http://francilio.org/IMG/pdf/Affiche_Cossavella_A4.pdf

3merAngoulême (FR)

Koncerto je la 20a en Maison des Peuples et de la Paix (MPP), 50 rue Hergé FR-16000 Angoulême

Esperanto-Charentes Dominique Vasconi-Couturier www.ipernity.com/home/42554
4ĵaŭAngoulême

Libera tago

5venTrajnveturadoal Toulouse (FR)EUROKKA, Flo Martorell http://vinilkosmo.ipernity.com
6sabSabadell (CAT)

22a horo teatraĵo

"La Grandioza Kongreso" de Rikardo Cash kaj prezentita de Teatra Trupo de Tuluzo

23a horo

Koncerto de Ale Kosabela

Koncerto, (Kataluna Esperanto-kongreso) Calle La Rambla 69, ES-08802 Sabadell, Katalunio

Kataluna Esperanto-Asocio Hèctor Alòs i Font, www.ipernity.com/home/34602
7dimSabadell (CAT)

12a horo

Prelego de Ajejandro Cossavella :

Esperanto en Argentino

******

22a horo teatraĵo

"Duonhora pluvego" de Rikardo Cash kaj prezentita de Teatra Trupo de Tuluzo

*****

23a horo

Koncerto de Martin Wiese

www.ipernity.com/home/66372

Koncerto, (Kataluna Esperanto-kongreso) Calle La Rambla 69, ES-08802 Sabadell, Katalunio

Ferriol Macip I Bonet (Farri), www.ipernity.com/home/farri
8lun
9marBordeau x / Libourne (FR)Koncerto je la 20a en la Festsalono de GalgonEsperanto-Gironde
Joël Lajus
10merSainte-Foy-la-Grande (FR)

Koncerto je la 21a en la ejo Le Chais 65 rue Denfert Rochereau
FR-33220 Ste Foy la Grande

Esperanto en Pays Foyen Marie-Hélène Desert
www.ipernity.com/home/33490
11ĵaŭPau (FR)

Koncerto je la 20a en Salle Jean BRUNO
Quartier Lartigue FR- 64000 PAU

Esperanto-grupo de Pau
12venVilleneuve d’Aveyron (FR)

koncerto je la 20 h 30 en "Salle du Patrimoine" Office de Tourisme Boulevard Cardaillac 12260 Villeneuve d'Aveyron

Turisma oficejo /André ANDRIEU
13sab"
14dimToulouse (FR)

Zamenhofa Festo Fervojista ejo de Saint- Agne (stade Henri Greard) 65 Rue saint Roch FR-31400 Toulouse

Esperanto-Kultur-Centro
15lunDonneville (FR)ripoztagoFlo Martorell, EUROKKA / Vinilkosmo
16marBéziers

Koncerto je la 17ª en Maison de la Vie Associative, 15 rue du Général Margueritte, FR-34500 Béziers

Esperanto-Grupo de Béziers www.ipernity.com/home/66228
17merLa Ciotat (FR)

je la 20a 30 En koncertejo "Jazz Convergence", Place Evariste Gras FR-13600 La Ciotat

Esperanto-Grupo de La Ciotat Renée Triolle
18ĵaŭ

Ripoztago


19venLyon (FR)koncerto en KoToPoAssociation Mille et une langues
Guillaume Lanier
20sab"ripoztago
21dimQuetigny (FR)Koncerto je la 15a 00
centre social Léo LAGRANGE
3 rue des prairies
FR- 21800 QUETIGNY
Diĵona Esperanto-Grupo
Alain Droyer, www.ipernity.com/home/35178
22lunPoncey lès AthéePreleg-koncerteto je la 15a en Salle Municipale FR-21130 Poncey lès AthéeAlain Droyer, www.ipernity.com/home/35178
23mar
24mer
25ĵaŭ
26ven
27sab
28dimBiedenkopf (DE)

koncerto dum IS
Die Jugendherberge Biedenkopf
Herbergsleitung
Anke und Heinz Hönig
Am Freibad 15
35216 Biedenkopf

Resp. Programo de IS Mélaine Desnos,

29lun"
30marDüsseldorf (DE)koncerto dum IFHDP
31merDüsseldorf (DE)prelego dum IFHDP
Januaro
1ĵaŭFrankfurt am Main (DE)koncerto dum NoRoLu
2venFrankfurt am Main (DE)prelego dum NoRoLU
3sab
4dim
5lun
6marDresden (DE)koncerto
7mer
8ĵaŭFrankfurt am Main (DE)forflugo al Argentino


7 Comments / add your comment?

Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Bonege.
Por la 4a de decembro en Angulemo, mi jam trovis ejon, nun mi devas klopodi por venigi plej eble da homoj.
Tamen, mi demandas min, ĉu la salono estas sufiĉe granda, se ni sukcesos venigi multe da homoj. Ĝis nun, ni ne organizis multajn similajn eventojn.. Do mankas sperto!

Dankon pro tiuj informoj, Flo!!!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Nu Dominik plej bone havi ne tro grandan salonon plen plena ol granda salono malplena..
ju pli plena des pli etosiga ...
Ne forgesu sendi la petatajn informojn por prepari la kontraktojn ..
Mi antaŭdankas..
kaj jes efektive plej grava laboro en venontaj monatoj estas bone varbi pri la evento...
plej amike
Flo !
Posted 13 months ago. ( permalink )
flandrio says:
Saluton,
cxu eblas havi pli da informojn pri la koncerto?
Prezo? Kiom da homoj devas esti?
Eble ni povas organizi ion la 27an de novembro en Oostende
Dankon
Marc Cuffez
Esperantogrupo La Konko
Oostende (Flandrio)
Posted 13 months ago. ( permalink )
katja says:
Saluton,
Ĉu iu jam preparis afiŝon, aŭ iun alian reklamilon kiu povus esti uzata de aliaj organizantoj ? Estus tre utila. Mi absolute ne kompetentas pri tio... kaj estus stulte ke ĉiu organizanta klubo preparu propran varbilon !
Mi antaŭdankas, kaj salutas ĉiujn,
Katja
Lille-Villeneuve-Esperanto
Posted 13 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Afiŝo disponeblas nun ĉe Lars www.ipernity.com/home/sencay
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Russ Williams says:
Domaĝe ke AC ne revenos al Polujo! :)
Dankon pro bonega vigla ĝuinda koncerto dum ArKonEs. Bonŝancon dum la turneo... ĉiu, kiu povas iri, devas iri, ĉar certe indas!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Dankon kara Russ pro viaj entuziasmaj vortoj..
kaj vi pravas ;-)
Amike
Flo !
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...