La 6 unuaj elektitaj muzikoj ĉi semajne en nia myspace paĝo estas metalaj, eksperimenta, gotika kaj folkprogresiva muzikoj de japana,pola, franca kaj, Italaj bandoj :
- La japana eksperimenta akustikelektronika artisto Zemankova el la urbo Kumamoto kun la esperanto-kanto "Pluvo"
- La milana progresiva folk-bando Rêverie el Italio kun la esperanto-kanto "Kiam alvenos la fino" kun la kunlaboro de Anĉjo Fontana.
- La poznana metalkora bando Krio de Morto el Pollando kun la esperanto-kanto " Mi staras" ankaŭ en videofilmeto aperonta en la nova KD projekto en esperanto.
- La normandia gotika bando Azaŭak el Francio kun la esperanto-kanto "Gotŝajna" ankaŭ en videofilmeto.
- La mondovia metala bando ANIMAE VECTOR el Italio kun la esperanto-kanto " Nigraj kandeloj dancas " aperinta en la demo-KD "Akerono" okaze de IJK.
- La mondovia metala bando ATREIDES el Italio kun la esperanto-kanto "Ŝanĝo Alvenos"aperinta ven la demo-Kd "Venĝo" okaze de IJK.
Vizitu ilin ĉiujn en nia ĉefamikaro (in Top friends) ĉe www.myspace.com/vinilkosmola 6 unuaj (alklaku la bildojn)
La fama argentina muzikisto/kantisto Alejandro Cossavella (La Porkojkaj Strika Tango) venos en Eŭropo dank’al la invito de ARKONES en Pollando (19 – 22 sept), li partoprenos la Malferman tago en UEA-Centra Oficejo, la Kataluna Kongreso en Sabadell (6-7-8 decembr.) kaj IS en Germanio.
Ni profitas lian restadon en Eŭropo por organizi preleg/koncert-turneon en Benelukso en novembro kaj en Francio en decembro 2008.
Ĉu vi pretus akcepti Alejandro-nen via urbo por prelego/koncerto (en Benelukso kaj Francio) ?.
Pri la artisto : Alejandro Cossavella venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche. Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn..
En1998 lia kanto Ĉe Montpellier estis premiita de UEA kaj samjare li kantis ĝin premiere en la Internacia vespero en Montpellier okaze de UK antaŭ 3000 kongresanoj.
Alejandro ludas en la bariloĉa rokbando la Porkoj kaj eldonas la diskon ŝako en 1999 kadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo.
En 2001 li vojaĝas tra Brazilo kaj renkontas la muzikiston Flavio Fonseca kaj ili kune laboras pri Bosanova projekto eldonita de BEL “ Tom Jobim en esperanto”.
En 2004 Alejandro lanĉis kune kun Vinilkosmo la novan projekton “Strika Tango” kun aliaj muzikistoj laŭ tute alia stilo pli ekzotika kun ritmoj regeaj, kaj sudamerikaj kun bosanova kaj salsa influoj... en tiu disko ankau aperas la premiita titolo Ĉe Montpellier.
Por tiu Eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis de nove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo.
La preleg/spektaklo : Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...
La Celoj de la turneo organizita de EUROKKA ! :
-Krei eblecojn por disvastigi esperanton pere de la kulturo.
-Krei vivon kiu ligas la grupojn, esperanto-klubojn eksterla kongresoj.
-Prezenti esperanton al publiko pere de kvalita spektaklo.
-Disvastigi la ideon pri paco en la mondo kaj fratecon pere de etoso de varmeca spektaklo
-Montri al ne esperanta publiko ke la esperanto-mondo mem generas kulturan vivon
-Doni la eblecon al la esperanto-organizantoj akcepti kvalitajn artistojn internaciajnen sia urbo.
La datoj :proponitaj datoj kaj urboj(kontaktu nin )
Teknikaj bezonoj :Alejandro Cossavella bezonas sonsistemonkun 2 mikrofonoj por voĉo kaj gitaro kaj ankaŭ KD aparaton. Antaŭvidi scenejan lumon por reliefigi la spektaklon …
Por etaj kluboj kun malmulte da publiko (20 personoj maksimume) li povos elturniĝi sen sonsistemo.
Preparoj de la turneo :
Ni deziras scii kiuj estas (principe) interesitaj, antaŭ la 30-a de julio.
La 12 an de julio ekde la 12a horo tage ĝis 12a horo nokte okazos: KEFeto stafeto
en Kopenhago.
la adreso estas:
Børnekulturstedet
Lyrskovsgade 4, kld.
engang i porten på Enghavevej ved siden af VEGA
(enirejo en la pordego en Englandsvej apud VEGA (VEGA estas granda koncertejo)
La programo :
12-13:30a horo: 2 metiejoj - muzika metiejo / skriba metiejo
14-15a horo: 2 metiojoj - muzik kaj korba metiejo / skriba metiejo
15 - 17a horo: ludoj sur la herbejo interalie hejmfutbalo ktp.
17-19a horo manĝopaŭzo
19-24a horo koncertoj de La Perdita Generacio, Inicialoj D.C., Espo Despo kaj Esperanto de Luxe (membroj de Hotel Desperado + gastoj)
La ideo de KEFeto stafeto estas ke ĝi portu KEF 9 al 2009 (nun kiam ni devis malanonci ĝin por 2008)
KEF 9 okazos en Helsingør / Elsinoro ekde la 6a julio ĝis 12a julio.
Pri tranoktado:
eblas tranokti en la ejo inter la 11an kaj la 12an + 12an kaj la 13 an de julio. kunportu dormsakojn.
Ĉar ni tranoktas en la sama ejo kie la aranĝo okazas ne esperu dormi frue la 12an ;-)
eblas tranokti ĉe esperantoparolantoj
eblas tranokti en migrulhejmo
Saluton!
Ĉu vi jam vidis la novan filmon de la regea bando Samadhi ?? Tiu estas esperantigita versio!!
pli da informoj tie: www.samadhi.de.tt
amike kaj muzike,
Samadhi
Ankaŭ vi povas trovi muzikojn de Alejandro Cossavella en lia Ipernity paĝaro www.ipernity.com/home/alejandrocossavella ... dume ĝuu lian videon "Pro nur unu kapo" (tango) atendante lian turneon kiun starigas EUROKKA en Eŭropo !
Nun pli kaj pli da Esperanto-artistoj malfermas paĝon ĉe Ipernity
Jam eblas trovi kompilite ĉi sekve jenajn artistojn aŭ muzikistojn de pluraj bandoj ..
La listo estos ĝisdatigita kiam alvenos novaj esperanto-artistoj ...
Vizitu iliajn paĝojn, invitu kaj aldonu ilin al via reto... fariĝu amikoj de la esperanto-artistoj por pli bone malkovri la esperanto-muzikkulturon kaj subteni ĝin !
Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj :
Albert-Felix Nagy el la Rumana Hiphopa bando CTM (baldaŭ ankaŭ repos en esperanto)
Nun en kelkaj universitatoj en Ĉinio por artistoj bezonas art-instruantojn el fremdlandoj.
Temas pri muziko / muzikiloj, dancado, pentrado ,ktp.
Tio estas veraj postenoj: oni pagas laŭ interkonsentita kontrakto,kiel ili faras por lingvo-instruistoj el alilandoj.
Unu universitato situas en Kunming.Yunnan,sudokcidenta Ĉinio, kie vivas pli ol 20 minoritatoj ,ĉiu kun sia unika muziko.Do, riĉtrezorejo por art-esploristoj.
Interesatoj povas kontakti por pliaj detaloj ĉi tiun adreson (Trigo Peng) trigo@126.com
La 1ª de junio okazis la forumo de la lingvoj kadre de la “Prima de las lengas” (Printempo de la lingvoj).
La evento estis tre sukcesa kaj vizitis ĝin multaj tuluzanoj...
EUROKKA / Vinilkosmo kaj la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo partpoprenis la forumon per komuna informbudo kaj per esperanto-kursetoj..
Pliajn detalojn vi povos aŭskulti en la venonta programo de “Parolu mondo”
EUROKKA / Vinilkosmo disaŭdigis esperanto-muzikon dum la tuta tago en la esperanto-budo kaj tio mirigis multajn homojn kiuj por unuafoje aŭdis esperanto-muzikon (kaj eĉ ne sciis ke tio ekzistis!).
Krome okazis intervjuo pri esperanto ĉe la budo de Radio FMR kie parolis Przemek kaj Flo.
Fotoj videblas en ĉi tiu paĝo...
Le 1er juin a eu lieu le forum des langues dans le cadre de « Prima de las lengas » (Printemps des langues).
L’évènement à été une réussite et beaucoup de toulousains sont venus pour visiter le forum…
EUROKKA / Vinilkosmo et le Centre Culturel d’Espéranto de Toulouse ont participé au Forum par un stand commun et par des cours d’initiation à l’espéranto…
EUROKKA / Vinilkosmo a diffusé pendant toute la journée de la musique en espéranto sur le stand ce qui a surpris beaucoup de gens qui pour la première fois écoutaient des chansons en espéranto (beaucoup ne savaient même pas que ça existait !).
Radio FMR à fait une interviewe sur l’espéranto sur son stand où Przemek et Flo ont pris la parole…
La 4 unuaj elektitaj muzikoj ĉi semajne en nia myspace paĝo estas regeaj kaj afrikecaj muzikoj de Germana,Franca , Itala kaj Dana bandoj :
- La Banden-Vurtemberga regea bando Samadhi el Germanio kun la esperanto-kanto "Verda" en la video registrita dum IS vidu ankaŭ la indikitan retejon de la bando (http://www.samadhi.de.tt/ estas pliaj klarigoj en esperanto)
- La Bolonja afrik-regea bando Mama Afrika el Italio kun la esperanto-kanto " La vivo " en la video de Marko " Mama Afrika en Koncerto 3 dum IJF trovebla en la persona paĝo de Marko ĉe http://www.ipernity.com/home/markespero
- La pariza afrik-regea bando Zhou-Mack & la Fabo el Francio kun la esperanto-kanto " internacia amo " trovebla en la persona paĝo de la bando (http://lafeve.com)
- La Kopenhaga afrobita/skaa bando Hotel Desperado el danio kun la esperanto-kanto "oooh oh oh " .
Vizitu ilin ĉiujn en nia ĉefamikaro (in Top friends) ĉe www.myspace.com/vinilkosmola 4 unuaj (alklaku la bildojn)
Karaj geamikoj, vizitantoj kaj muzikŝatantoj ni invitas vin legi la raporton (en tri partoj) pri la lanĉofesto de la disko "Invito por Vojaĝo" de Jacques Yvart okazinta la 19an de Aprilo 2008 en Dunkerque.
Nia amiko Mike verkis ĝin, li por unuafoje partoprenis esperantan renkontiĝon ĉi okaze kaj li raportas per novaj okuloj kaj oreloj... lia tri epizoda artikolo troveblas en lia blogo ĉe :
La raporto donas bonan ideon pri kia disvolviĝis tiu tre agrabla kaj sukcesa lanĉofesto... kaj ĝi ebligos al tiuj kiuj ne povis partopreni, tamen profiti kaj ĝui pri ĝi..
Saluton karaj!
Mi petas al Junuloj malpli ol 29 jaraĝaj kaj membroj de TEJO aliĝi senkoste al EUROKKA kaj helpi ĝin daŭre esti Faka-asocio de TEJO. ;-)
Aliaj malpli junaj estas ankaŭ bonvenegaj !
EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Se vi ne konas ĝin aŭ volas scii pli, b.v. vizitu: http://artista.ikso.net/eurokka/index.php
Inter pluraj avantaĝoj, kiel EUROKKA-membro vi estos informita pri la plej freŝaj muzikaj novaĵoj, alproksimiĝos al la Esperanto-kulturo kaj ĝiaj artistoj, komunikiĝos kun aliaj muzikŝatantoj kaj havos eblon aktivi kaj helpi al disvolvigo kaj disvastigo de E-muziko en kaj ekster Esperantio.
Aliĝantoj de EUROKKA tiel havus
la informleteron de Vinilkosmo
la retan version de Rok-gazet' kiam gxi funkcios
antaŭrigardon de muzikklipoj
eventualajn surprizajn rabatoj ofertitaj de Vinilkosmo (sed sur la paĝo de EUROKKA kaj ne tiu de Vinilkosmo)
David Gaines esperantisto kaj fama komponisto (klasika muziko) el Usono sciigis al ni ke li vojaĝos al Slovakio kaj Ĉeĥio por muzika laboro.
Li estos de la 16a ĝis 21a Majo en Bratislava, Slovakio Por registrado de nova koncerto por baritonsaksofono kaj orkestreto kun James DeJoie, Kirk Trevor, kaj la Slovaka Radia Simfonia Orkestro
De la 21a ĝis 25a Majo li estos Prago, Ĉeĥio.Plejparte libera kaj disponebla por intervjuiĝi, renkontiĝi kun muzikistoj kaj E-istoj
Do se vi interesiĝus renkonti lin dum tre malofta Eŭropa vizito, kontaktu rekte lin por interkonsenti rendevuon ĉu persone, ĉu en kadre de via esperanto-klubo aŭ muzika klubo
Hiphopa kompilo: resumption of the hip-hop compilation project
Esperanto at myspace, Ipernity ... : Ale, Stefo, Rafael, VVPCx, Doktor Oakroot, Tupelopone, Esperanto (Italy, Lithuania, Japan, United Kingdom, USA, Austria....)
La Ondo en podcast : new podcast of la Ondo De Esperanto"s news, in Russia
· - - - Jacques Yvart : Nova albumo "Invito por vojaĝo"
· D - Duoble oble unu : reeldono de disko "Sen lim' ĝis..."
· - Carlos Devizia : preparoj por "Bizara lando"
· - baRok' : baroka metalo el Brazilo
· - - - Hiphopa kompilo: relanĉo de la projekto
· - - - Aliaj diversaj projektoj : Krio de morto, La Perdita Generacio, Alejandro Cossavella, Kaj Tiel Plu....
· - - - Esperanto en myspace, Ipernity ... : Ale, Stefo, Rafael, VVPĈ, Doktoro Oakroot, Tupelopone, Esperanto (Italio, Litovio, Japanio, britio, Usono, Aŭstrio....)
· - - - La Ondo podkaste : la nova podkasto de la Ondo de esperanto
· - - - Esperantomuzikblogo : ĉio pri espomuziko kompilita en ĉi tiu blogo
Kiel promesite, sed kun iom da prokrasto, Vinilkosmo inaŭguras la jaron per nova albumo de Jacques Yvart, kiu nun resaniĝas post grava koroperacio. Pro la malsaniĝo de Jacques kaj pro teknikaj kaj administradaj problemoj tiu albumo fariĝis mem longa vojaĝo; kaj tiel ankaŭ unu el la plej simbolaj albumoj kiam ajn produktitaj de Vinilkosmo.
Estas surprizo, ke necesis represi la kodiskon de Duoble Unu jam du monatojn post ties apero, la hiphopa kompil-projekto renaskiĝas post endormiĝo, Carlos Devizia maturigas bizaran albumon, krome aliaj kurantaj projektoj, kiuj plenumiĝos en 2008, kun novaj malkovrindaj artistoj kaj verkoj, ili anoncas riĉan esperantomuzikan jaron kun inspirigaj suprizoj.
Ni do invitas al vi veni por bona legado kaj plezuriga promenado tra la multnombraj novaj ligoj, kiuj konfirmas pli kaj pli la ĉeeston de Esperanto kaj de sia muzika scenejo en la interreto, ni dankas vin, ke vi dediĉas al ni tiom de via tempo, ĝis baldaŭ!