David Gaines esperantisto kaj fama komponisto (klasika muziko) el Usono sciigis al ni ke li vojaĝos al  Slovakio kaj Ĉeĥio por muzika laboro.

Li estos de la 16a ĝis 21a Majo  en  Bratislava, Slovakio   Por registrado de nova koncerto por baritonsaksofono kaj orkestreto kun James DeJoie, Kirk Trevor, kaj la Slovaka Radia Simfonia Orkestro

De la 21a ĝis 25a Majo li estos  Prago, Ĉeĥio.Plejparte libera kaj disponebla por intervjuiĝi, renkontiĝi kun muzikistoj kaj E-istoj

Do se vi interesiĝus renkonti lin dum tre malofta Eŭropa vizito, kontaktu rekte lin por interkonsenti rendevuon ĉu persone, ĉu en kadre de via esperanto-klubo aŭ muzika klubo

http://www.ipernity.com/home/davidgainesmusic

 http://www.myspace.com/davidgainesmusic