Saluton karaj!
Mi petas al Junuloj malpli ol 29 jaraĝaj kaj membroj de TEJO aliĝi senkoste al EUROKKA kaj helpi ĝin daŭre esti Faka-asocio de TEJO. ;-)
Aliaj malpli junaj estas ankaŭ bonvenegaj !
EUROKKA (Esperanto-Universala-Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) estas Esperanto-rokmuzika asocio bazita en Donneville, ĉirkaŭurbo de Tuluzo, sude de Francio (Okcitanio). Se vi ne konas ĝin aŭ volas scii pli, b.v. vizitu: http://artista.ikso.net/eurokka/index.php
Inter pluraj avantaĝoj, kiel EUROKKA-membro vi estos informita pri la plej freŝaj muzikaj novaĵoj, alproksimiĝos al la Esperanto-kulturo kaj ĝiaj artistoj, komunikiĝos kun aliaj muzikŝatantoj kaj havos eblon aktivi kaj helpi al disvolvigo kaj disvastigo de E-muziko en kaj ekster Esperantio.
Aliĝantoj de EUROKKA tiel havus
- la informleteron de Vinilkosmo
- la retan version de Rok-gazet' kiam gxi funkcios
- antaŭrigardon de muzikklipoj
- eventualajn surprizajn rabatoj ofertitaj de Vinilkosmo (sed sur la paĝo de EUROKKA kaj ne tiu de Vinilkosmo)
Se vi ankoraŭ ne estas membro, tiam vi povas ĉi-tie aliĝi : artista.ikso.net/eurokka/membro/login.php
Aŭ Vi simple sendu retpoŝton kun la teksto "Jes, mi volas membriĝi al EUROKKA !" kaj la sekvaj informoj (ĉiuj bezonatas) al eurokka@ikso.net:
- Nomo:
- Adreso:
- Poŝtkodo:
- Urbo:
- Lando:
- Retadreso:
- Naskiĝdato:
- Ĉu membro de TEJO:
Plej amike
Rogener Pavinski
(ĝis nuna komitatano A por EUROKKA en TEJO)
Muzikistoj estas ege bonvenaj en la asocio !
ĝis
Flo !
Sign-in to write a comment.