La retiriĝo (La retirada)
Prelego preparita por la Okcitana-kataluna kongreso en Salardu (1a ĝis 3a de Novembro 2013)

Ekzilo de la Hispanrespublika popolo fine de januaro ĝis komence de februaro 1939

Tri ondoj de rifuĝintoj atingis Francion antaŭ la elmigrado de 1939: Kiam Eŭskio estis prenita de la naciistoj. En somero 1936, 15.000 homoj fuĝis al la franca limo.
Kiam Bilbao falis inter junio kaj oktobro 1937, 120.000 rifuĝintoj fuĝis sian landon , inter ili multaj infanoj evakuitaj al Britio, Belgio kaj Sovetio. Kaj en printempo 1938 , kiam alta Aragono estis prenita de la frankistoj, 25.000 homoj transiras la limon. Malgraŭ la iro kaj reveno de kelkaj el ili, fine de 1938, 40.000 hispanaj respublikanoj ankoraŭ estas rifuĝintoj en Francio, inkluzive de multaj infanoj.
Sed ekde aprilo 1938 Édouard Daladier iĝas denove prezidanto de la Konsilio (Registaro) kaj adoptis ksenofobajn kaj limigaj disponojn por la akcepto de eksterlandanoj (2a de majo, 1938 Dekreto pri Polico por eksterlandanoj), Francio ne plu volas malindajn eksterlandanojn (klandestinojn sen permesiloj) sur sia teritorio. Tiuj kiuj ne povas reiri eksterlanden estas malpermesitaj moviĝi en la lando. Kaj la 12an de novembro 1938, alia dekreto kondiĉas ke tiuj fremduloj kiuj ne povas esti forpelitaj en ajna alia lando estos forsenditaj al specialaj centroj kaj estos konstante kontrolataj kiel nedezirindaj kaj potenciale danĝeraj individuoj. Ĉi sento de malakcepto de nedezirataj fremduloj trairas ĉiujn politikajn tendencojn, tiom la dekstran kiom la maldekstran. Kaj estas en tiu rigoriga etoso kaj de malakcepto de eksterlandanoj kiam alvenos pli ol duonmiliono da hispanoj en februaro 1939.

Evakuado de Barcelono lasta semajno de januaro 1939

For de la espero de bonveniga kaj frateca Francio, ili spertos plenan pezon de la kontroligaj disponoj, de malliberigo kaj forpelado al la landlimo.

Ekzilo al Francio

Sub la registaro de Vichy suferos pri ĉi tiuj disponoj ankaŭ la kontraŭ-faŝismaj germanaj judoj, aŭstraj, polaj kaj eĉ la francaj.

La dekreto de 18 novembro, 1939, akcentas la subpremon ĉar ĝi kondiĉas jene: " la danĝeraj Individuoj pro la nacia defendo aŭ publika sekureco povas, laŭ decido de la prefekto esti forigataj de la militaj aŭtoritatoj el la lokoj kie ili loĝas kaj, se necese, ili povas esti devigataj loĝi en centro indikita laŭ decido de la Ministro de Nacia Defendo kaj Milito kaj de la Ministro de la Internaj aferoj ". Dekreto plimalbonigita pro la aplikoj truditaj al la prefektoj fare de Albert Sarrault ( ministro pri internaj aferoj ) la 14an de decembro 1939: "La ekstremisto kiu, pro siaj konsiloj kaj flugfolioj, provas rompi en la fabrikoj la fortan spiritostaton de laboristoj, la alarmisto en la rondoj aŭ salonoj kiu ĵetas al sia aŭdantaro mensogajn vortojn aŭ panikajn profetaĵojn, same iĝos malamiko de la Patrujo, kaj la devo kiun indikas al vi la dekreto dela 18a de novembro estas detekti ilin, senprokraste, kaj forpeli ilin el la lokoj kie ili havas nocan agadojn kaj influon, tiom eĉ pli malutilaj ke ili sukcesas eskapi la leĝon ( ...) Tial, estas necese ne nur esti armitaj kontraŭ la krima agado aŭ krimulo sed ankaŭ kontraŭ la volo tion fari (... ) Tiel, la postulo de preventa zorgo iĝas tiom grava kiom la subpremaj disponoj ( ... ) Ĉi tiu teksto estas serioza. Ĝi metas en viajn manojn [tiujn de la prefektoj] timindan armilon. Ĝi estas superdrasta dispono dum paca periodo. Sed ĝi estas ĝuste tiel ĉar estas leĝo por milita periodo, kaj ĝi malaperos kun ĝi, estas escepta leĝo. "

La 27an de januaro 1939, Francio parte malfermas la landlimon por lasi eniri malgrandan parton de Respublika hispana popolo, virinojn , infanojn kaj vunditojn, dum la lastaj batalantoj daŭrigas la lukton ĝis komenco de februaro, kiam alvenas la horo de la "Retirada" (la retiriĝo).

Longaj vicoj de civiluloj kaj soldatoj provas eskapi la faŝistajn persekutistojn, alvenante ĉe diversaj landlimaj pasejoj ( Port-Bou/Cerbère , Le Perthus, Prats de Mollo, Puigcerdá / Bourg-Madame, sed ankaŭ el Eŭskio kaj tra la maro)

Vico de rifuĝantoj atendante eniron en Francion ĉe Cerbera fine de januaro 1939

Ĉi tio estis neniam okazinta en la historio de ekzila migrado, unu el la plej grandaj en la modernaj tempoj: pli ol duon miliono da homoj, forlasante la ruinojn de sia Respubliko serĉis rifuĝon en Francion.
Transpaso de Pireneoj

Longaj vicoj de venkitaj homoj etendiĝas laŭ la pireneaj vojoj. Bombite de la frankista aviado, ili forlasas la vojojn por iri tra la vintraj montoj. Multaj ne havas bonajn ŝuojn (nur ŝnurŝuojn) nek vintrajn vestaĵojn.
Transpaso de la pireneoj

Hispanaj respublikanoj transpasantaj la Pireneojn

Malgraŭ la oficialaj deklaroj kiuj asertas ke ĉio estas preta por akcepti ilin, ĉio mankas.

Nur efikas, ordo kaj sekureco por kio nenio estis ŝparita.
La akcepto neniel estas frateca.

Civilaj rifuĝintoj atendantaj la malfermon de la franca landlimo en Le Perthus fine de januaro 1939

La rifuĝintoj, kvazaŭ parioj, estas traktitaj kiel malamikoj. La tuta landlima areo, iĝis milita zono sub kontrolo. Por multaj rifuĝintoj, azila tero iĝos ilia tombo.

Por aliaj komenciĝos koncentreja vivo, tiu de koncentrejoj, kun malamo kaj sufero kiu lasos neforviŝeblajn spurojn por eterne.

La franca registaro estas hezitema kaj troŝparema en la helpo de la ekzilitoj, vidante kun teruro elĵetiĝantajn hordojn de malfeliĉaj "ruĝuloj".
Priserĉado ĉe la landlimo fare de francaj soldatoj

Deponitaj armiloj ĉe la landlimo (Le Perthus) -februaro 1939

Hispanaj batalantoj enirante francion en februaro 1939

Sen fina vico de senarmigitaj hispanaj batalantoj post transiro de la franca limo en Bourg-Madam februaro 1939

Hispanaj batalantoj alvenantaj en Le Perthus februaro 1939

Ambigue, kaj por kontroli ĉiujn eblecojn la franca registaro faras interkonsenton kun la naciistoj nomatan "Accords Bérard - Jordana" (la 25an de februaro 1939).

En Burgos, Senatano Bérard intertraktis la starigon de la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj la frankista registaro, kun Generalo Jordana. Antaŭa interkonsento pri la agnosko de la naciista registaro kaj la restituado de la respublikaj ŝipoj rifuĝintaj en la francaj maraj akvoj kaj de la trezoroj artaj kaj la mono kiu troviĝas en Francio en la kofroj de la Franca Banko en Mont-De- Marsan.

La interkonsento ankaŭ kondiĉas ke ambaŭ landoj klopodos certigi pacon kaj sekurecon unu al la alia, kio influos en la revenon (devigitan aŭ libervolan ) de respublikanaj ekzilitoj, kiuj estos uzataj por " rekonstrui " Hispanion.

Tiuj interkonsentoj subskribas la finon de la Hispana Respubliko, kaj tio antaŭ ol la lastaj urboj estis venkitaj. Ili ankaŭ estos ofte uzataj de la faŝisma reĝimo por kapti politikajn respondeculojn kiuj estos eliminataj (Companys, Zugazagoita, Peiró, Mera...). Dum longa tempo, estos la solaj interkonsentoj regantaj la rilatojn inter la du landoj (ĝis la 50aj jaroj).

Philippe Petain estis nomumita ambasadoro de Francio en Burgos la 2an de marto, 1939.
Iĝas klare ke la ĉeesto en la franca teritorio de la hispanaj viroj, virinoj kaj infanoj levas oponojn kaj ondojn da subtenoj kies cefa respondeculo estas la gazetaro.

Polemiko kiu situas tute en rekta linio al kio eksplodis tri jarojn antaŭe, kiam ekde julio 1936 stariĝis la demando pri la franca registara helpo al la respublika hispanio atakita de la perfidaj generaloj.

La gazetaro favora al la maldekstrularo subtenis tiujn batalantojn por la libereco, dum eldonaĵoj proksimaj de la ekstremdekstrularo - kaj ili estis multaj - trahakas ilin per vortoj kiuj nuntempe igus ilin kontraŭleĝaj.

Inter tiuj du movadoj, kelkaj regionaj amaskomunikiloj, ĝenerale konsiderataj kiel pli moderaj, hezitas situiĝi, sed finfine ili iĝas kontraŭ la rifuĝintoj. Ĉi tiu alfrontiĝo, kiu kelkfoje prenas la formon de larvita intelekta civila milito, antaŭmontras la fosaĵon kiu, jaron poste, aperos en la franca politiko. La hispana dramo estis la rivelilo de la veraj politikaj kaj sociaj celoj de la momento.

Tuj je la alveno ĉe la landlimpasejo, familioj estas disigitaj. La francaj aŭtoritatoj malfermis koncentrejojn sur strandoj, en Argelès, Saint Cyprien, Barcares, Agde, sed ankaŭ disciplinajn koncentrejojn en Vernet d' Ariège, Gurs, Bram, la fortikaĵo de Collioure ... sed ankaŭ en Norda Afriko, Tunizio: La Guettat, Gafsa, Gafsa Gare2 kaj Alĝerio: Relizane, Bou - Arfa, koncentrejo Morand Setat, Oued Akrouch, Tandara, Ain -el- Ourak, Meridja, Djelfa, minejoj de Kenadza, aŭ la terura Caffarelli-malliberejo, sed, pli grave, la disciplina koncentrejo Hadjerat M'Guil en Suda Alĝerio, kie malliberuloj estis senditaj kiam ili ribelis.
Fine de la milito, la respondeculoj de tiu lasta koncentrejo estis juĝitaj kaj ekzekutitaj kiel torturistoj kiuj praktikis metodojn kiel en naziaj koncentrejoj.

Alveno de "Internaciaj Brigadistoj" en la plaĝo de Argeles

Alveno de hispanaj batalantoj ĉe la strando de Argeles (Februaro 1939)

Alveno de hispanaj batalantoj ĉe la strando de Argeles (Februaro 1939)

Ĉi tiuj koncentrejoj estas ĉirkaŭitaj de pikdratoj, kaj garditaj de Senegalaj tirajloroj
kaj Moveblaj Policistoj (Gardes Mobiles).

Hispanaj rifiĝintoj en la plaĝo de Argeles

Malantaŭ la pikdratoj en la koncentrejo de Argeles

Elaerfoto de la koncentrejo de Argeles februaro 1939

14.000 rifuĝintoj mortos tie de februaro ĝis marto 1939 pro siaj vundoj, aŭ pro stato de ekstrema malforto kaj pro manko de flegado.

La ekzilitoj reprezentas bonan specimenon de la hispana socio, tamen la batalantoj de la respublika armeo, el popola origino (kamparanoj kaj laboristoj) estas la plej multnombraj.

Virinoj, infanoj kaj maljunuloj estas malplinombraj. La statistikoj de la formigrado kalkulas la ĉeeston en Francio de 68.035 infanoj, 63.543 virinoj, 9.029 maljunuloj, 11.476 izolitaj batalantoj , 180.000 batalantoj en la koncentrejoj kaj fine 10.000 en hospitaloj, sume 201.476 soldatoj.
La 25a divizio (eksa Durruti-Kolono) malliberigita en la kastelo de Mont-Louis

Disciplina koncentrejo de Vernet d'Ariège kie estis forportitaj la eksbatalantoj de la 25a Divizio (Durruti- Kolono) taksitaj kiel danĝeraj anarkiistoj

Enirejo de la Vernet-koncentrejo en 1940

Je la eniro en Francio, rifuĝintoj estas zorge kontrolataj kun detala priserĉado kaj estas devigataj forlasi ĉion kion ili posedas: armilojn, municiojn , meblojn, brutaron (pli ol 1500 ŝafoj, 600 bovinoj...) kaj veturilojn.

Priserĉado ĉe la landlimo fare de la ĝendarmoj

Deponitaj armiloj kaj municioj ĉe la landlimo (Le Perthus) - februaro 1939

Tri eblecoj prezentiĝas al la rifuĝintoj:
- instaliĝo en Francio ,
- reveno al Hispanio (propravole aŭ perforte)
- akceptiĝo en aliaj landoj.

Ekde aprilo 1939 , iuj hispanoj, taksitaj kiel maldezirinda de la francaj aŭtoritatoj, estas forpelitaj rekte al Hispanio.

Tutplenaj karavanoj de virinoj, infanoj kaj vunditoj, por kiuj la franca registaro esperas la indulgon de la faŝisma reĝimo, ankaŭ estas forpelitaj al Hispanio. Por instigi plejmulton de alvenantoj reveni hejmen la registaro dissendas en la koncentrejoj frankistan alvokon kiu promesas al ili indulgemon revene.

La francaj aŭtoritatoj organizas grandaj konvojojn inter la 1a kaj la 19a de Februaro, 50.000 hispanoj revenas en Hispanion.

La vickolonelo Henry Morel, milita ataŝeo en la ambasado de Francio en Hispanio,
ĉeestis la fruajn tagojn de la civila milito en julio 1936. Kontraŭfaŝisto, kiu apogas legitimecon de la Respubliko, en pluraj okazoj li avertis la francan registaron pri la malfacila situacio de la hispanaj respublikanaj trupoj.

"Ilia kuraĝo ne povis kompensi la mankon de materialo. " Komence de marto 1938, li iris al Parizo por renkonti Daladier, tiam ministro pri defendo, kiu kontraŭstaras al ajna interveno pro timo de tutmonda konflikto. Morel poste renkontas Léon Blum, Vincent Auriol kaj Paul Boncour, dum ĉi tiu kunveno, li konfirmis ke nur la armila supereco de la naciistoj ebligis al ili venki en Teruel kaj en Aragono, kaj klare diris, ke la Respubliko bezonas tricent aviadilojn por inversigi la venkan procezon. "Necesas aviadiloj amase kaj tuj, " diris li.

Sekve, en februaro 1939 , li klopodas altiri la atenton de Daladier pri la milita valoro de supervivantaj trupoj de la hispana armeo venkita.

"( ...) Ĉi kelkaj miloj da iberaj tirajloroj meritas ke oni ne malestimu ilin (... ) Kun la necesaj antaŭzorgoj, kial ne uzi ilin kiel ni uzas la muzulmanojn?
Antaŭ la nacia intereso, nenio rajtas atendi, mi petas ke vi konsideru ke en februaro 1939, ni ne povas ignori la infanterian armean korpon (... ) " . Li ankaŭ firme kontraŭas la fitraktadon de la hispanaj oficiroj en la koncentrejoj.

La akceptiĝo en aliaj landoj dependas de la internacia solidareco, sed havas ne vere signifan impakton ..
Ĝi estas realigita de kelkaj eŭropaj demokratioj kiel Danio, Nederlando kaj Britio, sed speciale en Latin-Ameriko, memorante la lingvajn kaj kulturajn interligojn inter tiuj popoloj kaj la hispanoj. 40.000 respublikanoj iris al Sud -Ameriko (Argentino, Venezuelo ...) inter ili 15.000 aŭ 20.000 al Meksikio (Lando kiu engaĝiĝis kun la Hispana Respubliko ekde la unuaj tagoj de la milito).

Sinaia estis la unua ŝipo kiu foriris en majo 1939 el la haveno de Sète , kun hispanaj rifuĝintoj, al Latin- Ameriko. Sovetio, kvankam oficiala aliancano de la Hispana Respubliko, hezitas longe antaŭ akcepti nur 4.000 rifuĝintojn (Precipe estraranojn de la PCE kaj ties familiojn kaj infanojn (5000), plejmulto el ili ne revenos en Hispanion , inter ili González Joachim (li foriris kiam li estis 5 jara kaj retrovis siajn gepatrojn en Francio, en la aĝo de 45 jaroj), al tiuj la aktuala hispana registaro proponas nuntempe la hipanan naciecon kaj pension.

Hispanaj ekzilitoj estas envolvitaj en la tumulto de la Dua Mondmilito, kiu estas la etendiĝo de ilia civila milito. Hispanaj batalantoj estos sur ĉiuj frontoj en ĉiuj lokoj kie ili batalos kontraŭ la faŝismo, en la armeo de Libera Francio, rezistado, deportado.
Hispanaj rifuĝintoj en Laborkompanio en Kantalo dum la dua mondmilito (konstruado de baraĝo por EDF en Saint-Etienne-Cantalès)

Dormejo en barako en la Laborkompanio en Kantalo

Alfons Martorell en laborkompanio en Kantalo

Enirejo de la Mauthausen koncentrejo kie estis deportitaj multaj hispanaj respublikanoj

Ili pagos pezan prezon por nia libereco malgraŭ ke la aliancitaj potencoj uzis ilin sen kalkuli, sed poste ili ne helpos ilin por forfaligi la hispanan diktatoron Franko.

Li mortis en sia lito en novembro 1975 , post punstrangoli kaj murdi siajn kontraŭulojn (Puig Antich....) ĝis sia lasta spiro.

Sed la hispana respublikana popolo lasos en la koron kaj menson de la homoj la legendo de sia fiero kaj digno, lia lukto kaj kuraĝo restos, por ĉiam, la honoro de ĉiuj, la honoro de ĉiuj humiligitaj de la tero.

Prezento verkita de Véronique Salou*
Tradukita kaj adaptita de Floréal Martorell
Reviziita de Tonyo del Barrio


***********
* Notico / Notice :
Véronique Olivares Salou, naskiĝis en 1953 en Parizo XXa. ŝia patro estis hispana batalanto de la "Durruti-Kolono", deportita en la nazian koncentrejon de Mauthausen de la 13a de decembre 1940 ĝis la 5a de majo 1945. Ŝia patrino estis franca de patro (hispana) fusilita de la naziaj germanoj post malsukcesa eskap-provo el la mallibereja koncentrejo de Compiègne.

Ŝi jam publikigis ĉe la eldonejo Tirésias:
"La hispanaj respublikanoj en la nazia koncentrejo de Mauthausen" (kunlabore kun Pierre Salou), "Malnovaj kompanoj kies juneco estis ĉe doganistejo", kaj kunlabore kun Michel Reynaud "La Romano de Glières", (Literatura premio pri la Rezistado 2007). (pri Glières Makiso en Savojo en kiu aktive partoprenis hispanaj respublikanoj)

Tiu tradukita teksto estis la omaĝaj vortoj de Véronique okaze de omaĝa ceremonio en la koncentrejo por hispanaj respublikanoj de Septfonds, en suda Francio norde de Tuluzo proksime de Montauban.

*******************
Sekvas dokumentoj (Mapoj, poemoj, desegnoj de hispanoj en koncentrejoj, filmoj kaj kanzono de Agusti Centelles) /
A la suite (Cartes, poèmes, dessins d'espagnols dans les camps, films et une chanson d'Agusti Centelles)
******************
MAPOJ / CARTES

01-Mapo pri la Retiriĝo en la Katalunaj Pireneoj /
Carte sur la Retirada dans les Pyrénées Catalanes (PO)

************
02-Mapo de suda francio (Okcitanio-Catalunio) kun la koncentrejoj /
Carte du sud de la france (occitanie-catalogne) avec implantation des camps

***************

03-Mapo de la koncentrejoj kie estis hispanaj rifuĝintoj/
Carte des camps d'internement de réfugiés espagnols

*************

04-Koncentrejoj en Francio dum la Mondmilito /
Camps d'internement en France pendant la Guerre Mondiale

*******************

05-Mapo pri la ĉefaj naziaj koncentrejoj /
Carte des principaux camps nazis

********************

06-Plano de la koncentrejo de Argeles /
Plan du camp d'Argelès

*********************
Poemoj / Poèmes
********************
La retiriĝo (La retirada)

Rokoj en Pireneoj , neĝaj montoj,
Kriojn , plendojn kaj larmojn , al ni alportis la vento
Kaj tiam, konsternitaj, ni same faris ;
Ni estis ĉagrenitaj kaj furiozaj estaĵoj.

Mi memoras, marŝante sur la vojo
Mi memoras la longajn kaj sinuajn padojn
Malsato kaj malvarmo, timigitaj kiel bestoj,
Serĉante , senesperaj , rifuĝon , kabanon .

Ekzilo forŝtelis la homan fidon
Detruante la vivon, disŝirante la teron ...
Sentante sur niaj korpoj erojn de ĉeno !

Retrovante infanojn, edzon , patron kaj patrinon,
refortiĝante kaj forfuĝante mizeron,
Post longa vojaĝo, ni revidis la lumon

Poemo verkita kaj donacita de la anarkiista poetino Sara Berenguer.

***************
La retirada

Roches des Pyrénées, montagnes enneigées,
Des cris, plaintes et pleurs, nous apportaient le vent
Et ensuite, atterrés, nous en faisions autant;
Nous étions des êtres déçus et enragés.

Je me souviens de la marche sur la route
Je me rappelle des chemins longs et tortueux
Faim et froid, effrayés comme des animaux,
Cherchant, désespérés, un refuge, une hutte.


L’exil avait volé la confiance humaine
En détruisant la vie, en déchirant la terre...
Sentant sur nos corps les maillons d’une chaîne !

Retrouvant enfants, mari, père et mère,
Reprenant la force et fuyant la misère,
Après un long parcours, on revit la lumière.

Poème écrit et offert par la poétesse anarchiste Sara Berenguer.

***********************
Desegnoj de rifuĝintoj en koncentrejoj/
Dessins
de réfugiés dans les camps

Cisco (Cisko)

****************

Gimé

****************************************
Diversaj filmoj pri la retiriĝo /
Divers films sur la Retirada

***************************************
Intervjuo kun / Interview avec Manola Martorell Moreno


************

Filmo el arkivoj pri la retiriĝo en la Orientaj Pireneoj /
Film d'archives sur la retirada dans les pyrénées Orientales

youtu.be/D-DVuB1nyhE

************
Dokumenta filmeto pri la Retiriĝo en la kataluna / Documentaire sur la Retirada


**************
Dokumenta filmo pri la retiriĝo / Documentaire sur la Retirada


**************
Historia Memoro pri la intercivita hispana milito


*****************
Filmo pri la koncentrejo de Argeles / Film sur le Calmp d'Argelès


****************
Dokumento pri la 9a kompanio (la hispana) kiu liberigis Parizon, en la franca/
Document sur la 9ème compagnie (l'espagnole) qui libéra Paris, en français



***************
Dokumento pri la 9a kompanio (la hispana) kiu liberigis Parizon, en la Hispana/
Document sur la 9ème compagnie (l'espagnole) qui libéra Paris, en espagnol



****************
Memoro pri la retiriĝo, la infanvartejo de Elna / Mémoire de l'exil, la maternité d'Elne


***************
Dokumento pri la infanejo de Elna / Documentaire sur, la maternité d'Elne


*************
Ni ne forgesos Elna / Nous n'oublirons pas Elne


*******************
"Miaj Kamaradoj" Kanto de Agustí Centelles (kataluna fotisto) rifuĝinto en la koncentrejo de BRAM (Karkasuno) /

"Mis Camaradas" Chanson d'Agustí Centelles (photographe catalan) interné au Camp de BRAM (Carcassonne)