Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Karaj legantoj,
Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj,
tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube !

Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tiel
konfirmas sian famecon inter la unuaj esperanto-bandoj kaj plej varmkora muziknovaĵo el Kubo, trafe kun la nuna mojosa
etoso, malkovrindas ... Atendita KD de afrika regeo ankau preparata zorgeme de Zhou-Mack ...

Esperante ke neniu plendos pro tiu mallonga informletero, ni dankas ĉiujn kiuj jam nin subtenis en tiuj ĉi malfacilaj
momentoj kaj antaŭdankas tiujn kiuj subtenos.

Ni deziras al vi bonan legadon, aŭskultadon kaj esploradon, kaj problable ni reaperos antau Kristnasko se ĝis tiam ĉio
pli klaros.

Nia kompleta katalogo ĉe: http://www.vinilkosmo.com



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


VKKD 108 " Duope "

KAJTO

Jen la sesa albumo de Kajto en esperanto, unue prezentita en la UK en Kopenhago en julio 2011.

Nun, Kajto ekzistas tra la duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon, denove montrante
kvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.

Tiu ĉi albumo proponas 14 novajn titolojn en esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas
ilia. De la poezia `Surbordigitaj' al la ribela `Ne permesas Panjo', aŭ de la amkanto `Mi estas Rozo' ĝis la abundeca
`Rave kun vi', jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.

Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso,
akordiono, banĝo, kaj zimbalono.

Jen nova perlo en la kolĉeno de la Kajto-albumoj, nepre aldonenda al via kolekto!
Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KoDiskon :



Por mendi la albumon en la elŝutejo laŭ mp3 aŭ ogg formatoj :


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 109 " Amindaj "

AMINDAJ


Ĉi tiu unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba
Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua veninta de Kubo!

La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj engaĝitaj en la esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur
diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj de la 66a IJK en julio 2010 en Havano.

La ok titoloj de ĉi tiu albumo, ĉiuj en esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de
Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj
guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso ..

Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj `Chan
Chan' de Francisco Repilado (Compay Segundo), la `Son de la Loma' de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio - laŭ kuba
maniero - de `La Bambo'.

Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura
projekto vere malkovrinda, se vi ne jam konas.


Por aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi la KoDiskon :



Por mendi la albumon en la elŝutejo laŭ mp3 aŭ ogg formatoj :

Por mendi la albumon laŭ senperda flac formato :

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Subtenkampanjo por Vinilkosmo sekve de la incendio

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Subtenkampanjo por Vinilkosmo sekve de la incendio



En la nokto de la 18a al 19a de septembro 2011, incendio detruis la ekzercejon n-ro 7 de Vinilkosmo kaj ankaŭ la
stokejon por la sonmaterialo (por sonsistemo kaj registrejo) instrumentoj kaj materialo diversa. Ankaŭ estis detruita
parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo kiuj estis stokitaj tie, sed feliĉe la plej lasteldonitaj albumoj estis
stokitaj aliloke pro manko da spaco en la stokejo.

La stoko kiu suferis fajregon enhavis proksimume 6 000 kodiskojn el 26 diversaj albumoj de la jaro 2000 ghis 2009.

Ni sukcesis savi 2 000 KDoj el kiuj pli ol la duono havis la libretojn kaj banderolojn difektitajn pro la fajro kaj la
akvo lanĉita de la fajrobrigadistoj. La aliaj 4 000 forbrulis.

Post tiu incendio ni esperas ke la asekuristoj pagos korekte por la rekonstruado de la ejo kaj ankaŭ por reakiri la
sonsistemon, la sonmaterialo por la studio, kaj la instrumentoj. Pri la detruitaj diskoj, male la asekuro ne kovros ilin
ĉar ni ne havis specifan asekuron por tiu stoko.

Ni daŭre atendas la rezulton kaj konkludon de la asekuristoj post unua ekspertizo kaj lasta kontraŭekspertizo okazinta
la 17a de oktobro 2011.

Pro tio ni lanĉis subtenkampanjon pere de vendo de la savitaj KDoj kun libretoj, banderoloj kaj ujoj difektitaj,
venditaj je duonprezo (unua kategorio); aŭ eĉ sendifektaj KDoj sed sen libretoj, venditaj je 5 EUR (dua kategorio).


Via subteno ebligos daŭrigi la aktivaĵojn de la eldonejo tra novaj projektoj kaj eventuale represado de kelkaj diskoj
malaperintaj.

Vi povas konsulti la liston de la savitaj diskoj kaj fari vian elekton klakante chi tiun ligon:

https://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/349653

Por fari vian subtenan mendon kontaktu nin ĉe:

vinilkosmo.com (ĉe) gmail.com Por vidi kaj aŭskulti muzikfragmentojn de la savitaj diskoj iru ĉe:

www.vinilkosmo.com aŭ ĉe www.vinilkosmo-mp3.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Zhou-Mack enstudiighis -- Afrika regeo en esperanto

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


La konga artisto Zhou-Mack venis en la Studion de La Trappe/Vinilkosmo en Donneville de la 10a ĝis la 15a de oktobro
por registri sian afrikan regean albumon en esperanto. Dua registrosesio estos programita en la semajno ekde la 20a de novembro por finpretigi la korusojn kaj la miksadon.

Fotoj de la registrado videblas ĉe:

https://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo

Por vidi kion faras Zhou-Mack:

http://www.myspace.com/zhoumackofficiel

www.facebook.com/profile.php?id=785540437

http://www.myspace.com/zhoumacklafeve

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


T-ĉemizo de Vinilkosmo kun art-dezajna VK-logotipo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Inter la diversaj modeloj de T-ĉemizoj disponeblaj en la retejo de la "Arta Kolekto" (legu pri ĝi ĉe
https://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/313226
, ni rememorigas al vi ke ankaŭ estas novaj T-ĉemizoj de Vinilkosmo kun arta dezajna VK-logotipo :
http://esperanto-arta-kolekto. spreadshirt.fr/vinilkosmo-A16211126/customize/color/1

Pliaj koloraj inaj modeloj aperas en la amerika retejo :
http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.com/

Por eŭropanoj sendokostoj estas malpli altaj en la eŭropa retejo :

http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.fr/

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vi povas amplekse disvastigi tiun ĉi informleteron.

Se vi ricevis ĝin pere de amiko au konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribiĝi ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e Dankon pro via atento.

Plej muzikajn salutojn al ĉiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton