Subtena kampanjo al Vinilkosmo

per mendado de savitaj diskoj /

Campagne de soutien à Vinilkosmo en commandant des CD rescapés de l'incendie

Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado el la detruita stokejo de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis kio ne estis konservinda kaj por ne forĵeti la diskojn sendifektaj ni decidis vendi ilin kiel savitaj diskoj subtene al Vinilkosmo je malalta prezo.

Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi ĉiuj!



Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo.

Deŭ catégories de CD rescapés

- 1) La diskojn, kun ujoj (foje fifektitaj) kaj kies libretoj estis malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj

CD dont le livret, jaquettes et boitiés ont été endommagés : - 50% du prix public + frais de port

- 2) La diskojn en ujoj (foje duonropitaj) aŭ en plasta koverto, sen libreto, kiu entute perdiĝis, ni disponigas por 5 euroj + sendokostoj

CD intacts sans imprimés ni boitiers (dans pochette plastique) : 5 € + Frais de port

Por ĉiu kategorio ni provas ĝisdatigi la kvantojn laŭ vendoj....

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):

Liste et quantités des CD sauvés dans la catégorie 1 (livrets et jaquettes abîmés)

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / KD-Kvantoj / Prezoj (- 50%)


-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 55 KD : 6,50€

-VKKD023 Ŝako – La Porkoj - 30 KD : 6,50€

-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 13 KD : 6,50€

-VKKD053 Elektronika Kompilo - 48 KD : 9€

-VKKD070 Civilizacio – Strika Tango - 77 KD : 8,50€

-VKKD073 Mi estas – Ĵak Le Puil - 13 KD : 9€

-VKKD082 jOmO slavumas – JoMo - 62 KD : 9€

-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 116 KD : 9€

-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 42 KD : 7€


Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 2 (sen libretoj) je 5 € :

Liste et quantités de Cd sauvés en catégirie 2 (sans imprimés et boitiers) à 5 €:

Referencoj / Albumtitoloj / Artistoj / Kvantoj

-VKKD020 …sed estas ne. - Persone - 31 KD

-VKKD022 Por la mondo - Merlin - 3 KD

-VKKD026 Kia viv’ – Kore - 10 KD

-VKKD053 Elektronika Kompilo - 33 KD

-VKKD088 Tielas vivo – Kore - 67 KD

-VKKD090 Invito por vojaĝo – Jacques YVART - 48 KD

-VKKD092 Eksplodigos vian domon – La Perdita Generacio - 49 KD

Kalkulu kaj aldonu la sendokostojn :

Calculez et ajoutez les frais de port:

Por Francio/ France : ĝis 2 KDoj = 3,15 €, ĝis 4 KDoj 4,84 €, ĝis 17 KDoj 7,90€

Por Eŭropa Unio / UE : ĝis 2 KDoj = 4,30 ĝis 4 Kdoj 6,50 €, ĝis 5 Kdoj 10,00 €

Por Novzelando, Aŭstralio, Kanado, Usono/Nouvelle Zelande, Australie, Canada, USA: ĝis 2 Kdoj = 5,90 €, ĝis 4 KDoj 7,70 €, ĝis 5 Kdoj 11,50 €

Por aliaj mondpartoj / Autres parties du monde : ĝis 2 KDoj = 12€, ĝis 4 Kdoj 15,80€, ĝis 5 Kdoj 16,80€

Kiel subteni ?/ Comment soutenir?

Por subteni nin dum tiu kampanjo, vi elektu la diskojn el la kategorioj dezirataj kaj sendu retmesaĝon al vinilkosmo@gmail.com kun via poŝta adreso kaj via mendo kun via kalkulo. Post nia konfirmo al vi laŭ la disponebleco de la diskoj menditaj, vi konfirmos vian subtenan pagon kaj ni sendos la diskojn … /

Pour nous soutenir pendant cette campagne, choisissez les disques dans la catégorie souhaitée et envoyez un courriel à vinilkosmo@gmail.com avec votre adresse postale et votre commande avec le calcul des frais de port inclus. Après notre confirmation suivant la disponibilité des références commandées, nous vous enverrons les Cd après confirmation de votre paiement de soutien.

Kiel sendi vian subtenan pago? / Comment envoyer votre règlement de soutien

1) Pago per ĉeko (nur por francoj !) al / Par chèque (seulement pour la France) à :

VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod.", 2 Bis Chemin du canal, FR-31450 Donneville

2) Pago per bankĝiro al / par Virement à VINILKOSMO

Poŝtkonto CCP
IBAN : FR52 2004 1010 1606 7085 7J03 728
BIC /Swift : PSSTFRPPTOU
La banque Postale FR-31900 Toulouse Chèques (konfirmi al ni vian subtenan pagon)

3) Tra la UEA konto de Vinilkosmo. kodo : vini-j (sendu al ni kopie vian transpagpeton senditan al UEA kiel konfirmilo)

4) Per kreditkarto tra Paypal https://www.paypal.fr/fr al Vinilkosmo konto ĉe / Par Paypal à payment@vinilkosmo.com



Specialajn dankojn !/ Remerciements

Ni volas dankegi ĉiujn kiuj sendis al ni kuraĝigajn kaj subtenajn mesaĝojn… tio donis al ni la forton por daŭrigi la laboron en tiom malfacilaj kondiĉoj …

Ni ankaŭ volas aparte danki la homojn kiuj helpis fizike por savi la diskojn :

- la fajrobrigadistoj sen kiuj ĉio estintus forbruligita.

- Dankegon al Marion, Christophe, Françoise, Christian Mony, Sylvie R, Marie Odile, Sylvie B, Nevik kaj Xavier kiuj mane helpis por purigi, selekti, malfermi la disk-ujojn, sekigi libretojn kaj reordigi ĉiujn diskojn.

-Dankon al Cyrille (Platano) kiu pretigis la kovrilon por la savitaj diskoj sen libretoj (supraj bildoj).

Kaj kompreneble grandan dankon al ĉiuj el vi kiuj subtenos nin mendante tiujn savitajn diskojn …

Nun ni laboras en la urĝo kaj krom se la asekurkompanio postulas tion pli frue, nur jarfine okaze de la inventario ni povos fari precizan bilancon kaj tiam ankaŭ scios la precizan kvanton da diskoj fordetruitaj.

Plej muzike salutas

Flo !

(Floréal Martorell)