Novembro / Decembro 2010


Informletero de Vinilkosmo n-ro 28

pri aktualaj esperanto-muzikoj

preparita por vi

Se vi preferas legi lau formato HTML enrete, simple alklaku chi tie tuj :

http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=28&lge=e

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Estimata muzikshatanto

Nia informletero, antaue preskau chiumonata, shajne ighis rezolute sesmonata, unuj kaj aliaj havante tro multan laboron kaj la novaj eldonajhoj malpliighas pro klarigitaj kialoj chi-sekve.
Tamen, ni ne forgesis vin che alproksimigho de la jarfinfestoj kun du novaj KDoj aldonendaj sub la kristnaskan abion, kaj jam disponeblaj che www.vinilkosmo.com

Temas pri la tria de Dolchamar post longa malcheesto; kaj surprizo de inicialoj dc, kiu revenas viglece kun sia unua tutesperanta albumo!
Tiuj chi du albumoj estas disponeblaj ankau lau mp3- kaj ogg-formatoj, kaj po unu video che : www.vinilkosmo-mp3.com kaj krome lau flac-formato che www.cd1d.com/vinilkosmo

Chi tiu jaro estas ankau la dudekjara datreveno de Vinilkosmo, kiu ne malmulton faris dum tiuj du pasintaj jardekoj: la bilanco estas samtempe tiu de richa realigado kies diversaj aktoroj povas fieri, sed ankau maltrankvilo antau nuna evoluo de la muzikmerkato... chu tio koncernas ankau nin?

Inter multaj aliaj projektoj kaj novajhoj, estas unu malghoja pro la forpaso de Manola Martorell, la patrino de Flo.
Li dankas chiujn kiuj lin subtenis en tiu malfacila elprovo.

Tiu chi informletero tutcerte estante la lasta de la jaro, ni deziras iom pli frue felichan kristnaskon, kaj jam ekde nun donas al vi rendevuon por 2011, kiu promesas esti richeventa jaro!

Nia kompleta katalogo en nia diskoservo por la diskoj ĉe : vinilkosmo.com

Aŭ ankaŭ ĉi tiuj paĝoj por elŝutado de la disponeblaj albumoj.

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Vinilkosmo-Novajhoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


VKKD 102 " Trajn' nenien "

DOLCHAMAR



Kun po unu albumo tute en esperanto chiujn kvin jarojn, Dolcharmar trankvile atingas rekonatecon, kaj konfirmas sian personecon tra sufiche diversaj art-situacioj.
Post Lingvo intermonda en 2000 (VKKD27), alveninta trakosme, kaj Rebela Sono en 2005 (VKKD75), multe pli surtera, Dolchamar nun direktas sian atenton al la vasta mondo.

Eksperimentante chi tie pli da akustikaj instrumentoj, pli puran esperanton, kaj etenditan muzikhorizonton, chi tiu albumo kontrastas, kiel che chiu iniciativo, kun la antauaj kreajhoj.
Ili tamen ne perdis sian humursenton, kiu shajnas konstantajho en ilia evoluo, kun la vortludoj pretervivantaj la muzikinfluojn de Jamaiko, Balkanoj, Algherio, kaj Ameriko.

chiam same skuaj, la elektronikaj sonoj estas daure tie, chio spicita de korusoj kaj harmonioj pli kaj pli komplikaj, montrante senvarian progreson.
Jen bonkvalita albumo fare de grupo sendube originala, kiu ne limigas sin nek per reguloj nek per limoj, sed ne foroferante nek teknikan kvaliton, nek sian personan implikighon.
Jen senmanke aldonenda al via kolekto!

Cheestas chi tiun albumon ankau dek unu muzikajhoj sen chefvocho por karaokeo, je formato MP3, kaj videofilmeto de la kanto "Des pli".

Por auskulti fragmenton au rekte mendi en la diskoservo:

por elshuti la muzikojn lau mp3 kaj ogg :

kaj por elshuti lau FLAC-formato :



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 103 " Urbano"

inicialoj dc

Eric Languillat, franca artisto loghanta en Gemanio, pli konata kiel inicialoj dc, plenumas sian elektromuzikvidean projekton sola de jam 2003, aperante chefe cirkau lia loghurbo, Frankfurto che Majno, sed ne nur tie.

Kelkaj rememoros liajn koncertojn pere de nur elektra gitaro kaj kelkaj aliaj elektriloj en Londono, Kopenhago, au en FESTO 2007, la sinkronizado de la muziko kun projekciataj videoj ighante plenparta karakterizo de lia stilo. Jam en la katalogo, lia mini-KD OK (VKKDT1), distribuata de Vinilkosmo de 2007, kiu, inter kelkaj aliaj produktoj pli malpli memfaritaj, donis jam grandan parton en esperanto. Urbano, lia unua KD plene kantita en la internacia lingvo, ighas mejlshtono en lia irvojo jesante al la petoj de lia esperanto-publiko kiu kreskis kun li!
La albumo estas parte kompilo de la esperantoversioj el la antauaj albumoj kaj el la koncertaj versioj de inicialoj dc, kaj parto de neeldonitaj muzikverkoj, la tuto aranghita en vojaghon kie la melankoliaj melodioj kaj la tekstoj dedichitaj al la tuta mondo transpasas tavolojn da sonondoj organikaj kaj elektronikaj.

Chi tiu KD enhavas ankau MP3-versiojn de la esperantokantoj el la albumoj OK kaj Propaganda (2009), tiel prezentante kompletan bildon de la esperantomuzika aktivado de inicialoj dc ghis hodiau.

Krome, char tiu chi projekto havas ankau videan flankon, estis aldonita muzikvideo de la kanto "Berlino sen vi".

Notindas ankau la kunlaborado de Djh Rogher Borghes por la kanto "Tatua papili'", por kiu li komponis la muzikon kaj realigis muzikvideon spekteblan en interreto.

Por auskulti fragmenton au rekte mendi en la diskoservo :

Por elshuti la muzikojn lau mp3 kaj ogg :

kaj por elshuti lau FLAC-formato :



«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

DUDEKJARA

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Ekde sia unua produktado en 1990, vinila 4-titola disketo titolita "Amplifiki & la Rozmariaj Beboj", Vinilkosmo produktis plurajn dekojn da albumoj sur KD, kaj proponas katalogon de pli ol cent referencoj. Prezentante nuntempe unikan kaj relative kompletan panoramon de la esperantomuzika aktivado en la mondo, Vinilkosmo antauvidis ne tiom varbadi specifan muzikon, kiom kontribui al la disvastigo de la universala lingvo kaj ties muziko, kiuj senlime komplicas.

Lau artista kaj varbada vidpunkto, la iniciato ne mankis stimuli la koncernajn talentojn kaj helpis kelkajn el ili al ne-neglektebla famigho, tiel kontribuante al disvastigo de la sonojn preter simplaj transponoj de tradicioj al kreajhoj pli karakterizaj, vekante ankau scivolemon pri esperanto kaj siaj artistoj antau pli vasta auskultantaro.

Sed jen, la agado estas kosta, kaj la nuna konstato maltrankviliga!

Pro insista peto de la plej junaj por adapti la esperantomuzikon al la novaj teknologioj, Vinilkosmo respondis starigante alternativan distribuadon de ciferecaj versioj de siaj produktoj, bone organizita kaj laulegha. Esperante tiel kompensi la disfalon de la diskovendoj konstatita, dum paralele kreskis la intereso por la novaj virtualaj sonportiloj enrete. La iniciato ighis ege tempovora kaj daure formanghas bonan parton de la energio de Vinilkosmo. Sed bedaurinde la rezultoj ne alvenas, kaj la streboj, male, ne sukcesas kompensi la perdojn au instigi al achetado de KDoj, kvankam shajne viglighas la intershanghoj kaj disaudigo de esperantomuziko, au pli bone dirite la plivastigo de ipodoj kaj aliaj mp3-legiloj, kiel oni povas konstati en la diversaj renkontighoj.

Nu bone, estas dudek jaroj de pasia agado, pro kio ni volas danki chiujn kiuj subtenis kaj daure subtenas tion kio, fakte, estas ilia realigado tiom kiom tiu de Vinilkosmo. Sed, sen voli kulpigi iun aparte, la iluzio de "chio senpaga" kiu estas pli ligita al la nova teknologia oferto ol al la individua malbonvolemo, grava demando tamen staras chi tie kun konscienca ghenerala alvoko.

Kiamaniere antaushirmi la kapaciton de Vinilkosmo por produkti kaj eldoni la artistojn, disvastigi kaj disponigi iliajn verkojn? La debato estas malfermita.

Konkrete, ni povos realigi du pliajn lanchitajn projektojn ("Brassens plu" kaj la "HHK2"), kaj poste Vinilkosmo devos chesigi dum la KDoj kaj la elshutado ne enspezigos sufiche por relanchi novajn eldonprojektojn.
Chi tio koncernas chiujn kiuj deziras ke la esperanto-muzikproduktado pluvivu.
Esperantistoj devas konscii pri la problemo, kaj pli aktive subteni achetante la muzikajhojn ol provante trovi rimedojn por havigi al si ilin senpage. Ne eblas produkti kaj eldoni magie per simpla fingroklako. Produktado kaj eldonado kostegas multe en tempo kaj finance; kaj por tio necesas subtena kontribuado por financi la projektojn de la eldonejo kaj ties artistoj. Neniu organizo subvencias (krom la ricevita premio Onisaburo Deguchi en 2009), kaj la nuraj enspezoj venas el la vendoj de la diskoj kaj de la elshutoj en nia elshutejo.

2011 estos decida jaro, kaj influos por longa tempo la estonton de Vinilkosmo!


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Chi-jare, FESTO, la tradicia renkontigho de mojosuloj el la tuta mondo, ne povis okazi en la Universitato de Tuluzo Rangueil, kiel planite, pro administra decido interna, kaj la universitato nuligis tie la aranghon. La renkontigho do lastmomente translokighis che Vinilkosmo/EUROKKA en Donneville.

Feliche, post unu monato de intensa laboro, la festivalo surprize ighis sukcesega. Multa helpo alvenis de la organizantoj, sed ankau de la urboj Donneville kaj Montgiscard, Sicoval, najbaroj, kaj partoprenantoj.

La loko, la arta kultura semajno, muzika kaj turisma tre kvalita subcixele estis alte aprezataj! Kaj chio okazis en festeca kaj varma etoso miksante partoprenantojn el 20 landoj, el Donneville, najbaraj urboj, kaj Tuluzo.

Vi povas reghui FESTOn per fotoj kaj konsulti la artikolojn che:
esperanto-jeunes.org/Memorajhoj-pri-FESTO-2010


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Apero de la disko de inicialoj dc che FAM en Tuluzo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

FAM (Forumo de alternativoj por la muziko) organizita de la FLIM (Federacio de sendependaj eldonejoj de Mez-Pireneoj) okazis en Tuluzo de la 3a ghis la 7a de novembro 2010.

Chiu eldonejo de la federacio programis artiston.

Jen chi tie la kompleta programo:
France > http://www.ipernity.com/blog/39007/282551
Specife pri la koncerto, esperante > http://www.ipernity.com/blog/39007/286751

Vinilkosmo invitis inicialoj dc por la apero de la albumo "Urbano" prezentita chi supre.
La koncertvespero estis ankau la fermo de FAM dimanche la 7an en la jhazklubo Le Mandala kun du aliaj artistoj, Thomas Bel de Annexia kaj BD Harrington de Travelling Music.

La koncerto de inicialoj dc surprizis agrable la publikon pro ghia kvalito kaj pro videoperformo sinkronizita kun la muziko, elektropopo, kaj kolore kaj melankolie kantita en esperanto, sed ankau en la angla kaj en la franca por la plezuro de la tuta cheestanta publiko.
Ankau tri el liaj videoj, "La kontrausenco", "Tatua papili'", kaj "Berlino sen vi" aparte reliefigis la spektaklon.
Richa kaj efika koncerto. Ni volas pli!


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Turneo de Kapriol'

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Kapriol', la folka bando el Frislando (Nederlando) faros turneon organizitan de EUROKKA inter la 15a kaj la 27a de aprilo 2011. La turneo trairos Belgion kun dato en Bruselo, kaj poste iros al la sudo kun haltoj en Le Mans, St.-Brieuc, bordoza, tuluza, kaj ariegha regionoj, en Sète dum IREM, en Crest che Dromo, kaj por fini en Germanio dum PSI.

Chiuj disponeblaj detaloj pri la turneo chi tie : Turneo de Kapriol


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

IREM 2011

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


La interasocia renkontigho IREM okazos dum pasko 2011 de la 22a ghis la 26a de aprilo en Sète che Mediteraneo.

Dua granda renkontigho de tiu chi tipo post tiu okazinta en Bulonjo-che-Maro en 2005, la renkontigho prezentos kulturartan programon aparte richan kun kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, kino, teatro, kaj chiuvespere koncertoj, kun en la programo:
- FAMo (Parizo)
- Jacques Yvart, koncerto omaghe al Georges Brassens por kiu estos la datrevena jaro.
- Kaj Tiel Plu (folko, Barcelono/Katalunio)
- Kapriol'! (balfolko, Frislando/Nederlando)
- Patric (okcitana kanzono, Montpellier)
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solnishka (mondmuziko, slava kaj cigana)
- Dominique Gautier prezentos antaupremiere sian filmon pri la esperantomovado.

Chio pri IREM chi tie:
http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Projektoj en preparo

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

- Tri videoj de Konga Espero: Post la apero de la "Afrika Kompilo", la bando Konga Espero realigis tri muzikvideojn kiujn ni esperas povi prezenti kaj disponigi al vi antau la jarfino en nia elshutejo en la rubriko videoj:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/videos-c-80.html?osCsid=1dfa478c6bdc1fb9a99a04661e9caef7

- HHK2: La projekto pri "Hip Hopa Kompilo Vol. 2" antaueniras malrapide sed firme sub la arta reghisorado de Platano (Cyrille Poullet) kun pluraj artistoj, novaj au por simple kontribui al registrado de unu au pluraj repkantoj. Hiphopo en esperanto ighis realo ne evitebla, kaj la "HHK2" devus povi aperi che Vinilkosmo dum la jaro 2011.

- Brassens plu: La reeldono ampleksigita de la albumo de kantoj de Brassens en esperanto kantitaj de Jacques Yvart bone antaueniras. Jacques jam registris la vochojn en la studio de Vinilkosmo/la Trappe. Baldau eblos finpretigi la miksojn kaj la mastrigadon, dum la talenta fotisto Laurent Smajda preparas la kovrilon kaj Nils Redoulez, la libreton.
Vera skipa laboro kiu devus finpretighi por antauvidita apero de la albumo por IREM en Sète dum pasko 2011.

- Revado : la itala bando Rêverie finpretigas la preparon de proksima apero de sia albumo. La projekto postulis multe pli da tempo ol planite, la formato de la albumo ighos premiero por esperantio!

Rêverie preparas por vi duoblan albumon Revado kun disko tutesperanta kaj disko en la itala. La disko en esperanto estas produktita de Andrea Fontana, kaj la duobla albumo estos oficiale distribuata de Vinilkosmo por Esperantujo.

- Metala Projekto: La projekto de "Metala Kompilo" iom stagnas, sed tio ne malebligas la aperon de novaj artistoj kiuj povus potenciale kontribui al ghi, kiel ekzemple, el Tokio en Japanio, la nova bando Kronlarvo, kies nigra metalo deprimema jam chestas en interreto:
http://www.youtube.com/results?search_query=kronlarvo&aq

- Jonny M: La juna germana rastaulo Jonas Marx eklernas esperanton, kaj jam kantis koncerte sian unuan regeon en esperanto, "En somero". Li lernas rapide kaj tuj estis petata el chie en la mondo. Tute ne estus maleble ke li iam ekpretigu regean albumon en esperanto, sed atendante, li jam proponis sin por kunlaboro en la "HHK2" per hiphopa regeo.
Kaj finfine vi mem prijughu:
http://www.ipernity.com/blog/39007/283053

- Jim Petit: Jim Petit el Kolmaro en Alzaco lanchis finfine sian esperantan projekton "Turna Tero" memstare. Tiu projekto estas mondmuzika koncepton pri kiu li jam laboras de pluraj monatoj per koncertoj kaj registrajhoj.
Eblas jam auskulti tri el liaj registrajhoj kaj videon en lia pagho che Mondomix:
http://mymondomix.com/jimpetit

kaj tiuj ligoj rekte al liaj kantoj:
"De Namgyal Tsemo Gompa" :
http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution804.htm#anccol

"Ksham Ajna" : http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution807.htm#anccol

"Profetoj kaj la ghardeno" :
http://mymondomix.com/mondomix/tremplin/contribution806.htm#anccol


«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»


Vi povas amplekse disvastigi tiun chi informleteron.

Se vi ricevis ghin pere de amiko au konatulo kaj se vi deziras
ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribighi chi tie :

http://www.vinilkosmo.com/?scb=&lng=e

Dankon pro via atento.

Plej muzikajn bondezirajn salutojn al chiuj legantoj !

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton