Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO

anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.



Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.

En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto
"Kiu lingvo ?" de la bando el kinshaso KONGA ESPERO

aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.



La kompleta video jam elŝuteblas en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-lingvo-homaro-konga-espero-p-1019.html

La KoDisko estas aĉetebla en la Vinilkosmo-diskoservo ĉe :
http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd100&lng=e

La albumo kaj muzikoj elŝuteblas laŭ mp3 kaj ogg formatoj en la Vinilkosmo-elŝutejo :
http://www.vinilkosmo-mp3.com/lingvo-c-74_154_156.html

kaj elŝuteblas laŭ flac senperda formato ĉe cd1d:
http://cd1d.com/fr/artist/konga-espero

Bona novaĵo por la jarfinfestoj ĉar per tia muziko vi afrikumigos kaj varmigos vian hejmon!

Plej ĝojan Kristnaskon kaj muzikajn bondezirojn por la nova jaro alproksimiĝanta.

Flo !
(Floreal Martorell - Vinilkosmo)