Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo.
En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono+: la persa, La azera, la kurda, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan.
En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro.
La azera estas "granda problemo" en irano. Oni forte klopodas pravigi ke "la azera estas prapersa lingvo kaj nenian rilaton havas kun la turka"!? + (aro da artikoloj en la persa) kaj ke ĉiuj azerbajĝananoj estas "puraj arianoj" kaj ke post la invado de azerbajĝan-teritorio de mongoloj, la loĝantoj transformiĝis al turka lingvo (?!) kaj ...
Por pravigi tiujn teoriojn ekde antaŭ 80 jaroj (post la apero de Reza ŝaho) jam multaj lingvistoj, sciencistoj kaj politikistoj klopodadis. La ĉefa celo estis kaj ankoraŭ daŭre estas pereigi la azeran lingvon kaj kredigi la azerojn ke "vi estas perditaj ariaidoj kaj ke vian lingvon oni venenigis" ... tamen dum pasintaj 80 jaroj oni ne sukcesis "persigi" la azerojn entute.
Strangas ke okazo de la revolucio en irano ne kaŭzis ajnan ŝanĝon en tiu politiko pereigi la azerojn kaj la nova registaro sekvis saman manieron de la antaŭa reĝimo pri minoritatoj kaj precipe pri la azerbajĝananoj.
La sistema neado de la azera lingvo far de la registaro kaŭzis naskiĝon de radikalaj kontraŭaj movadoj + en azerbajĝana regiono de irano. Laŭ la konstitucio kiu rekonas la rajton de la lernado de loka (patrina) lingvo paralele kun la oficiala lingvo (la persa) ĝis nun ne realiĝis tiu skribita leĝo sed strangas ke armenoj (400 mil personoj) rajtas studi en sia propra lingvo sed azeroj (pli ol 20 milionoj) ne rajtas eĉ studi pri sia lingvo en irano (tiu afero validas pri kurdoj,baluĉoj kaj ...).
Nun mi volas levi simplan demandon:
Milionoj da homoj en irano parolas lingon kies nomo estas AZARI, kiu nenian rilaton havas kun la persa.
Kial la azeroj ne rajtas studi en sia propra lingvo malgraŭ tio ke tiu rajto estas aprobita en la konstitucio?
Ĉu okdekjara sistema malrespekto de la azeroj en irano havis ajnan sukceson?