1- Ekde la 10an de junio ne eblas sendi kaj ricevi SMSon tra la lando.

2- Tre malbone funkcias poŝtelefono tra la lando

3- Interreto paneas kaj tre malrapide eblas retumi.

4- Ne funkcias Yahoo-mesaĝilo (pli ol 90% de iranaj retuzantoj uzas tiun retmesaĝilon)

5- Nur eblas retmesaĝi sed ne ĉiam glate tiu servo funkcias.

6- Je la nokto de la 14a Irana polico "invadis" la studentaran loĝejon de Tehran Universitato kaj laŭ la fidindaj novaĵfontoj pli ol 7 studentoj estas jam mortigitaj, pli ol 180 kaptitaj kaj multaj jam vunditaj.