Reto's articles with the keyword: balotado

  • tago kiel hodiaŭ antaŭ 14 jaroj

    - 23 May 2011
    La unuan fojon mi partoprenis en la elektado antaŭ 14 jaroj. Tio signifas ke 13 jarojn malgraŭ mia rajto, mi ne partoprenis ajnan balotadon kaj mian civitanan rajton mi uzis ĝuste antaŭ 14 jaroj. Poste montriĝis ke almenaŭ 16 miliono da irananoj kiel mi samon faris kaj voĉdonis intence unuan fojon .... La 23-a de majo 1997 * irana popolo montris sian profundan emon al ŝanĝado civilizacie kaj tre paceme: La plejmulto voĉdonis al s-ro Ĥatami kaj neis la kandidaton de la regantoj. Estis…

  • La rajto ne voĉdoni

    - 07 Jun 2009
    Miaj geamikoj kontaktas min kaj deziras ekscii mian opinion pri la baldaŭa prezidentelekta balotado. Oni ofte miras kial mi ne intencas partopreni. Mi vicigas miajn kialojn sed verŝajne ili ne sufiĉas ... Voĉdoni kaj ne voĉdoni estas rajto. Respektante la opinion de tiuj kiuj volas voĉdoni, nun mi deziras uzi mian rajton ne voĉdoni ĉar: Mi ne trovas mian deziratan kandidaton inter la jam aprobitaj .

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj

    - 28 Jun 2009
    - Daŭre ne eblas fari SMS-on. - la poŝtelefonoj malbone funkcias - Interreto preskaŭ estas tute filtrita - Ne eblas mesaĝumi pere de interretaj mesaĝiloj - La televido 24 hore sendas tute inversajn raportojn pri la okazintaĵoj - jam ĉiuj ne registardependaj ĵurnaloj estas silentaj kaj ne plu aperas krom unu tagĵurnalo kiu malgraŭ sia apero ne kuraĝas raporti aktualaĵojn sencenzure. - 8 iranaj oficistoj de la Brita ambasadejo estas arestitaj - Nun pli ol 30 ĵurnalistoj estas arestitaj - P…

  • Ŝia nomo estis NEDA ...

    - 22 Jun 2009
    http://en.wikipedia.org/wiki/Neda_(Iranian_protester) Ŝia nomo estis Neda Plene da vivo Havis revojn Estis Irananino Voĉdonis Sed ŝia voĉo estis rabita Sur la stratoj priserĉis la perditan balotilon Kaj hazarde kuglo estis ŝia respondo ... Multaj aliaj simile al Neda nun tra Irano serĉas siajn kvotoj da vivo en teritorio kies nomo estas Irano Ĉu la lasta rigardo de Neda al Irana ĉielo pli bonan tempon anoncas?…

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko

    - 21 Jun 2009
    1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotadon minacante la protestantojn. Do,la lastaj esperoj por ajna ŝanĝo je la rezultoj malaperis. Li diris ke oni devas obei la leĝaron kaj se iu kandidato protestas sin turnu al "Dieto de la konstitucio"(DdK)kiu juste(!?)la balotadon observis. menciindas ke "DdK" konsistas el 5 juristoj kiujn prezentas la estro de jurpotenco al la parlamento kaj post la aprobo de la parlamento ili aniĝas al "DdK" kaj 5…

  • 32 mortigitaj ĝis nun

    - 17 Jun 2009
    Laŭ la raporto de la organizaĵo Homrajta aktivaro de Irano ĝis hodiaŭ 32 homoj tra la lando estas mortigitaj dum la protestado.

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: 1

    - 17 Jun 2009
    1- Ekde la 10an de junio ne eblas sendi kaj ricevi SMSon tra la lando. 2- Tre malbone funkcias poŝtelefono tra la lando 3- Interreto paneas kaj tre malrapide eblas retumi. 4- Ne funkcias Yahoo-mesaĝilo (pli ol 90% de iranaj retuzantoj uzas tiun retmesaĝilon) 5- Nur eblas retmesaĝi sed ne ĉiam glate tiu servo funkcias. 6- Je la nokto de la 14a Irana polico "invadis" la studentaran loĝejon de Tehran Universitato kaj laŭ la fidindaj novaĵfontoj pli ol 7 studentoj estas…

  • Fino de balotado en Irano

    - 13 Jun 2009
    De Mana Nejestani (Neyestani)

  • Renverso en Irano

    - 12 Jun 2009
    Hieraŭ okazis balotado en Irano. Granda plimulto partoprenis en la balotado sed preskaŭ la plej multo de la partoprenintoj estis trompitaj. Oni anoncas ke Ahmadineĵad gajnis la plimulton (ĝis nun pli ol 67 procenton) laŭ mi tio estas vera renverso kaj fraŭdo. Kiel mi antaŭe menciis la balotado estis teatraĵo. La sekreta polico kaj "la revolucia Armeo" forte intervenis la balotadon kaj kreis la rezulton laŭ la kordeziroj de Ajatollaho Ĥamenei - la gvidanto de la islama revolucio de irano…

  • Balotada rakonto

    - 27 May 2009
    La rabistoj okupas vian hejmon. Kaptas vin kaj ĉiujn viajn familianojn. Blokas ĉiujn viajn posedaĵojn. Sklavigas vin kaj tiel kredigas al vi ke tiu estas via dia destino kaj ke ili je la dia flanko mision havas rilate vi. La rabistoj por montri sian sincerecon diras al vi ke vi havas "rajto"n elekti kiu regu vin. Ili inter si mem selektas kandidatojn kaj poste diras al vi: inter tiuj 4 kandidatoj vi mem "elektu" kiu estu la estro! Jes vi rajtas nun elekti vian es…