Roland Platteau Published on June 13, 2008
by Roland Platteau

Roland Platteau's blog

Browse posts
Noël Taillepied - provo de traduko
Posted on August 14, 2008
1 comment (latest 6 weeks ago)
fokusiĝo
Posted on August 13, 2008
1 comment (latest 8 weeks ago)
Keny Arkana (+ nova kaj grava retejo !)
Posted on August 1st, 2008
4 comments (latest 2 months ago)
le tout début des distributeurs de billets
Posted on July 23, 2008
Hurrey ! Irlandanoj voĉdonis por la aliaj popoloj kies buŝon oni volis mutigi!
6 comments (latest 3 months ago)
Tupic
Posted on February 29, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Vous souvenez-vous d'Elian Finbert ? ĉu iu memoras ?
Posted on February 20, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
S’il te plait Ours, sois gentil ! laisses-nous te tuer !
Posted on January 31, 2008
la plejlasta ejaklingvano mortis "Es como si se hubiera muerto el último habitante de la tierra… toda una cultura ya no existe"
Posted on January 29, 2008
1 comment (latest 8 months ago)

More information

This post is public
Attribution + no Derivs
  1. 227 visits

Hurrey ! Irlandanoj voĉdonis por la aliaj popoloj kies buŝon oni volis mutigi!

Friday June 13, 2008 at 02:46PM

La mastroj de la Eŭropaj landoj volis trudi sian konstitucion al Eŭropo, trafe sciante, ke la popoloj ne volas de tiu aĉa modelo de eŭropa unio, ili malhelpis ilin sin eldiri pri la temo (parenteze, kion pri demokratio? ), kaj aranĝis la voĉdonon inter si en la parlamentoj, tretante la fakton ke la fakte sama teksto jam estis repuŝita en 2005 de la malmultaj popoloj, kiuj tiam rajtis sin esprimi: la francoj kaj la nederlandanoj, sed bof! popoloj, kiu zorgas pri la popoloj? estas nur homoj, estas "popolista", fi!

Do ĉifoje nur al la irlandanoj oni ne sukcesis forpreni la eblon sin prononci pri sia estonto!

Sed irlandanoj voĉdonis por ĉiuj al kiuj oni estis surgluita la buŝon, kaj voĉdonis NE!

Kiel rimarkis politikisto, "ĉiufoje kiam oni demandas al la civitanoj pri tio, ili diras "NE".

Aspektas, ke civitanoj malfidas siajn regantulojn, kaj tiujn en Dublino kaj tiujn en Bruselo. Kiel Joe Higgins diris: "tio estas survango al la politika potencularo, aspektas, ke estas amasa malfido fare de la ordinaruloj, kiuj laboras"

Interesa fakto: en bonhava balotsektoro sude de Dublino la "jes" ricevis 63%. Dum en pli popola balotsektoro la "ne" ricevis 65%
ŝajnas, ke la civitanoj komprenis por kio estis farita la tielnomita "Eŭropa Unio" kaj ties instancoj. ...

6 Comments / add your comment?

Stanislao says:
Kara ROLAND! Vi pravas!!! Stanislao el Pollando
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Ankau al mi ŝajnis cinika kaj fia la proceduro por trudi la konstitucion. Fek al la truduloj! Gratulojn al irlandanoj!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Trafaj rimarkoj, Rolland. Brukselaj burokratoj - kiel vi nomis ilin - deziras konstrui "union" aŭ "unuiĝon" laŭ siaj propraj ideoj kaj laŭ sia intereso. La opinio de popolo , opinio de simplaj homoj- tute ne estas grava por ili, kvankam ili devus agi je la intereso de popol-amasoj. Ili devus servi por la bono de popolo. Dume, ili celas aranĝi la socian, kulturan kaj politikan vivon kontraŭ la deziro de plimulto. La irlanda voĉo estas la laŭta krio kontraŭ ĉi-tia traktado de popoloj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
~ Lukaso ~ says:
Gratulojn por Irlandanoj! Domaĝe, ke en ĉiuj aliaj landoj de EU oni decidas en perlamentoj voĉe kaj mane de fiuloj, kiuj nervoziĝas: "KIAL la popolo povus fari ĉi tion!!! skandalo!"...
Sed la skandalo estas, ke grandega burokrata korpaĉo de EU, tiu ĉi regolando de burokratismo kaj maldemokratiaj rezolucioj decidas PRI NIA PROPRA VIVO...
Hodiaŭa NE! de Irlandanoj ĝojas min!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Mi nenio komprenas.
Politikistoj el mia lando promesas mielo kaj lakto en EU. Ĉu miaj politikistoj mensogas? Popolo, (ĉu nur en Irlando) opinias malsame. Ne! de Irlandanoj zorgas min!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
la aroganteco de la "jesemaj" regantuloj estas efekta! multfoje. Ekzemple mi rimarkis sur frontpaĝon de la franca Yahoo-navaĵoj tiun titolon
"Irlando diras ne, sed la Eŭropanoj restas decidemaj"
rid'! ĉu rimarkis vi? la "Eŭropanoj" fakte tio estas "la Eŭropaj registaroj" la "nun-en-potenco-politika-kaj-ekonomia-klaso", ili propigas al si la plenan eŭropecon!
Por tiuj, kiuj ne scias kial tia malŝato al la nuna Eŭropunio ekestas ĉe la civitanoj de Eŭropo, ekzistas artikoloj en Esperanto, sed mi ne rezistas la logon indiki tiun trafan artikolon flanclingvan : www.yetiblog.org/index.php?2008/06/15/313-cinq-raisons-d-execrer-l-union-europeenne-actuelle#co
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roland Platteau edited this comment 3 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.