Ekzemple jen (mi provis konservi la stilon de la epoka teksto!) en libro de Noël Taillepied (elp. Noel' Tajpje) eldonita en 1588 kaj titolita :

"Psikologio, t. e. traktato pri aperoj de l'spiritoj, nome la disigitaj animoj,fantomoj, mirindaĵoj,mirigaj okazintaĵoj":

"Ofte okazemas, ke kiam iu el niaj parencoj loĝantaj en fora lando pereige malsanas, ni aŭdemas fali en la domo aĵojn, kiuj ŝajnemos pezaj kaj faremos mirigan bruon ; kaj poste ni ektrovos tion okazinta en la horo mem kiam ĉitiuj parencoj forpasintos. Estas afero kia ordinara je kelkiuj, ke kiam persono estas mortonta, ili aŭdemas fermiĝi aŭ malfermiĝi la fenestrojn kaj pordojn, surŝtuparajn suprenpaŝojn, kaj aliaj similajn okazaĵojn. Iajfojojn iu spirito montriĝos en la domo, kion ekvidantaj la hundoj sin ĵetemos inter la kruroj de sia mastro, kaj ne konsentos disdeiri, ĉar ili tre forte timas spiritojn."

le site de "Parasciences" : http://www.parasciences.net/