terura mondo en kiu ni vivas !Per subvencioj de plurmilionaj eŭroj el publikaj kasoj antaŭ kelkaj jaroj oni konstruis en Wietze en Malsupra Saksujo (nordokcidenta Germanujo) kokbuĉejon, en kiu en ĉiu horo oni mortigas 24.000 kokojn kaj ĝisfine prilaboras ilin. Tie laboras 380 homoj kaj eble kromaj 20 kiel gardistoj (ĉar kontraŭ tiu buĉfabriko okazis kelkfoje konsiderinda rezistado) ‒ do entute 400 homoj. Sur la eŭropaj merkatoj, el la bestoj, kiuj estas altproduktive mortigataj (altproduktiva mortigado, hm tio memorigas ion ...) kaj prilaborataj, oni vendas precipe brust-fileojn kaj femuroj. Same kiel ĉe aliaj kampkulturaj fabrikoj, la ĉi tie ne valorigeblaj partoj iras tien, kie ankaŭ la kokvisceraĵoj ‒ do la resto, kion la kapitalismaj prosperaj socioj rifuzas ‒ estas ankoraŭ vendeblaj. La gazeto Die Zeit la 20-an de januaro 2015 atentigis pri tio, ke la eksportoj de kokidaĵo el la Eŭropa Unio (EU) en afrikajn landojn ekde 2009 preskaŭ triobliĝis ‒ al ĝis nun 592.000 tunoj.
Kontraŭ tiaj amasimportoj de industrie produktitaj nutraĵoj etkampuloj en Afriko kaj Azio havas nenian ŝancon. La kampkulturistoj en Afriko, raportas la gazeto, havas produktadkostojn de 1,80 eŭroj por ĉiu kilogramo ‒ sed eŭropa kokidaĵo kostas nur la duonon. Rezulte, la precipe junaj homoj, kiuj antaŭe laboris en la kamparo, svarme fariĝas senlaboraj kaj senperspektivaj. Simila situacio fariĝis por produktantoj de vestaĵoj aŭ de meblaroj.
La lastan instigon por la milionopa migrado, kiu nun komenciĝas, donas la militaj konfliktoj. Sed tiuj disvolviĝas sur la bazo de ekonomia disfaligo de tutaj mondregionoj. La ŝtatoj de Okcidenteŭropo bombis Afrikon per malmultekosta viando kaj armiloj kaj ricevas kiel respondon la senlaborigitajn homojn, kies vivo estas minacata. Oni povus nun diri, ke la afrikanoj, kiujn la kokbuĉejo en Wietze senlaborigis, survojas por tie akiri unu el la tie ekzistantaj 400 laborlokoj.
Nous devons nous battre pour préserver le modèle que nous ont légué 50 générations - le modèle de la morale tout simplement !
-
=== LE COMBAT DE L'UPR EST AUSSI D'ORDRE CIVILISATIONNEL ===
NOUS REJETONS L'ANTI-MODÈLE ULTRA…
-
10 Jul 2016
Graveco de l'Karesado
-
Graveco de l’Karesado
«Per l’haŭto ĉefe iĝis ni amantpovajn estaĵoj.» ( Pr. HA…
-
28 Apr 2016
See all articles...
Keywords
la mondo en kiu vi vivas
En la malriĉaj landoj de Afriko, kiel Madagaskaro, estas vendataj al homoj "kokidaĵon" farita de partoj ne vendeblaj en niaj riĉaj landoj ! Do jen, trovita en teksto de tiu retejo http://mas-eo.org/ plia konfirmo :
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X
Sign-in to write a comment.