oui, il serait souhaitable que les humains prennent
modèle sur les chats et s'imprègnent de leur esprit
insoumis ce serait le seul espoir pour la civilisation
ŝajnas, ke mia kato eble iĝos korinklinema; iom post iom, oni paciencu, kiel pri ĉiuj „homaj“, liberaj, personaj transformoj, aferoj respektendecaj. Ĝis nun li estis tiel, kiel oni ĝenerale prezentas katojn : egoista, memstarema, voluptema korpe, sed tute ne „pneŭmatika“ (kiel dirus Vladimir Jankeleviĉ). Li havis la egoismon de juneco. Sed estas kiel ĉe ĉiuj : kun maljuniĝo emocia maturiĝo okaziĝas; jes, kondiĉe ke oni konservintu sian infankoron, nepre - se ne, neniam oni estos alio ol pli kaj pli etecan pupon ! - aĝinĝanta oni iĝas pli profunde sentema, kaj aliaj aĵoj. Do li eble finfariĝos “malsovaĝigita”, kiel la vulpo (en la hindia « लोमड़ी ») - छोटे राजकुमार को लोमड़ी ने कहा- „la vulpo al la Eta Princo diris“; Eble iam "li" (la « » ne ĉar li estas kato, sed ĉar li estas eksvirigita !) estos tiel korinklina kiel estis „Poupounette“, mia kompatinda maljuna estulino. Kiu estis tiom amema, dum restante tamen, kompreneble, egale memstarema, obsede, nepre, viscere liberema, kiel estas tiom ece katoj. Jes, dezirindas ke la homoj estus tiel, kiel la katoj, ili endus preni modelon laŭ ili ; estus bone por la civilizo, ĉu ne ? La nuna totalisma, Pruseca, « politically-correct »-eca diktaturo de nunaj modernaj sufokaj, « Orwellaj », Aldous-Hŭxley-aj, socioj disfalintus, kaj estus ankoraŭ esper’ pri savi la Civilizecon kaj la homajn valorojn. Jes, endus, ke ĉiuj la homoj en niaj socioj ekfaradus ian « pasivan rezistadon », malsubmetiĝon, ne frontan kontraŭstaradon, jam tio ne plu havus ŝancon, sed perkulise, surdumadante, stultŝajnumante, per ĉiaj forkuroj, neobeon, senvalidigon de tiu aroganta memkontenta malvarmega diktaturo. Sed ne estas.
Tiomlonge, ke Brigitte Bardot ne estos ministro, oni ankoraŭ havos, iom, la rajton havi katojn ! Jam nun oni faras al ili tion, kion oni baldaŭ faros ankaŭ al la homoj. Poste, ne plu estos iu ajn espero.
Tiomlonge, ke estos katoj, estos espero ; poste estos finita, la homaro povos morti.
Send a message
Search for members
Sulko says:
Mi provis iom studi sanskriton, sed mi sukcesis nek sukcese lerni devanagari literojn. Ĉu vi povus iom skribi pri tiu afero?
Roland Platteau replies:
Hindî estas (relative) facila (kommpare aliajn naciajn lingvojn kompreneble, ne kompare kun Esperanto !) ne estas malregulajj verboj (krom "esti" ) deklinacio estas nur du kazoj "rekta", kaj "oblikva".
Devanagari ne estas tro malfacile lernebla mi opinias, vidu tien, kie ĝi estas bone klarigata esperante : http://eo.wikipedia.org/wiki/Devanagari
iom da gramatiko de la hindia lingvo ĉi-tie :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hindia
Hindia lingvo - Vikipedio
Sulko replies: