(Artikolo, kiun mi verkis por la revuo "Kontakto", en decembro de 2004, dum la "Oranĝa Revolucio")

En la plejmulto de la teritorioj kie ekzistas naciismaj movadoj, temas pri ideoj kiu rilatas la tutan landon, kiel ekzemple en Usono, aŭ temas pri regionaj movadoj kiuj rilatas nur parton de ekzistanta lando, kies celo estas defendi la interesojn de konkreta komunumo kaj ties teritorion, kaj eĉ sendependiĝi el la cetera lando, kiel ekzemple okazas en Eŭskio, Norda Irlando, Katalunio, Korsikio...
Tamen, en Ukrainio okazas io verŝajne unika en la mondo: la naciisma movado koncentriĝas en unu konkreta regiono, sed ĝia celo estas defendi la interesojn de la tuta lando, kies loĝantaro plejmulte ne subtenas la naciismajn ideojn, almenaŭ en la maniero subtenata far la “oficialaj” naciistoj.
Tian strangan politikan situacion oni povas kompreni nur konsiderante la historion de la lando.
Ukrainio estas unuiĝinta teritorio nur ekde la Dua Mondmilito. Ĝis tiu momento, la historio de la diversaj ukrainiaj teritorioj estas sufiĉe malsimila por disvolvigi tutan malsimilan sociopolitikan idearon. Se la plejmulto de la lando (orienta, suda kaj centra Ukrainio) estis parto de la Rusia Imperio, la occidenta parto estis ĉiam sub la povo de la poloj, ĉu rekte, kiel parto de la pola ŝtato, ĉu kadre de la Aŭstra-Hungara Imperio. Unuavide, la situacio de la ukrainia popolo ne devus esti tre malsimila, se oni ne konsideras la socio-politikan bazon de ambaŭ potencoj.
Pollando estis unue la “lando de la poloj”, t. e., lando kiu ekzistas nur per kaj por la poloj, kaj tio signifas ke la tuta kontrolo de la lando devas esti en la manoj de la poloj kaj ili estas ĉie favorigitaj tie, kie loĝas nepoloj. La bazo de la ŝtato estis la nacia aparteno. Kiel reago, tio okazigis kreskantan memkonscion far la nepolaj loĝantoj de la lando (plejmulte ukrainoj), situacio kiu daŭris kiam la antaŭa pola teritorio estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio. La kontraŭstaro estis poloj kontraŭ ukrainoj kaj male. Kaj ju pli la ukrainoj estis premataj de la poloj, des pli radikaliĝis la naciisma reago de la ukrainoj kontraŭ la poloj.
En Rusio la situacio malsimilis, ne laŭ la vivkvalito de la loĝantaro, sed laŭ la sociopolitika bazo de la lando. La Rusia Imperio estis lando kun fortega klasa socia strukturo. Ni ne forgesu ke ĝis 1861 la plejmulto de la Rusia loĝantaro estis servutuloj, kaj tio sendepende de la nacia aparteno. Kutime, kiam la Rusia Imperio konkeris iun novan teritorion, egaligis la tiean aristokration al la sia propra aristokratio kaj servituligis la kamparanojn. La situacio de ukraina kaj rusaj servutuloj estis la sama. Do, la atendota reago ne estis kontraŭ la “rusoj”, sed kontraŭ la reprezentantoj de la Imperio. Ekzemple, en la ukraina lingvo ekzistas la vorto “moskal”, ulo malamata en la tuta popola literaturo de la deknaŭa jarcento: “Enamiĝu, nigrbrovulinoj, sed ne al la moskaloj” (T. Ŝevĉenko). Multaj nun, erare aŭ intence, kompren(ig)as tiun vorton kiel “moskal = moskvano = ruso”, kvankam ne temis pri “nura ruso” sed pri soldat(aĉ)o de la Rusa Imperio, t. e., la ilo de la Imperio por submeti la servutulojn, sendepende de ilia nacieco. Pro tio, kvankam disvolviĝis ankaŭ la ukraina memkonscio en ĉi tiu teritorio, ne aperis tia radikala naciisma movado kie en Okcidenta Ukrainio, sed pli facile disvolviĝis alia memkonscio: klasa.
Ni preterpasu la epokon de la sendependa Ukrainia ŝtato tuj post la Oktobra Revolucio, tro komplika por ĝin analizi ĉi-tie, kaj ni alvenas al la Dua Mondmilito. Kiam Sovetio aneksas la orientan parton de la tiama Pollando, interalie la okcidenta Ukrainio, ĉi tiu unuflanke unuiĝis kun la cetera Ukrainio, sed aliflanke la okcidentukrainiaj naciistoj konsideris ke Sovetio nur anstataŭas Pollandon kiel okupanton, kaj tial, kiam la nazioj eniris Ukrainio en Okcidenta Ukrainio fervore apogis ilin, ĉar krome laŭ idearo estis pli proksimaj al la nazioj ol al la komunistoj.
Ni analizu iomete la situacion en tiu epoko. Ĝuste antaŭ la milito preskaŭ ĉiuj landoj (krom Ĉeĥoslovakio) ĉirkaŭ Sovietio havis faŝismajn registarojn (Horthy en Hungario, la Fera Gvardio en Rumanio, ktp). Ankaŭ la faŝismaj ideoj estis la bazo de la naciisma idearo en Ukrainio, kies estroj, kiel Stepan Bandera, revis krei sendependan ŝtaton surbaze de tiu idearo. Cetere, la nazioj kreis faŝismajn ŝtatojn en Kroatio (Ante Paveliĉ), Slovakio (Tiso), kaj verŝajne ankaŭ kreontus en Ukrainio se la nazioj ne volus kontroli Ukrainion mem. Pro tio ne strangas ke la okcidentukrainiaj naciistoj apogis kaj helpis la naziojn, kreis la divizion “Haliĉina” kadre de la germanaj “SS”, ktp. Konsekvenco: la ceteraj ukrainoj konsideris la okcidentajn kiel faŝismaj perfiduloj kiuj apogas la malamikon, detruantan Ukrainion kaj buĉantan amase la loĝantaron. Siaflanke, la okcidentaj ukrainoj konsideris la ceterajn kiel rusigitaj perfiduloj al la ukrainia patrujo... Ĝis nun, la okcidentaj ukrainoj konsideras sin la “veraj” ukrainoj, kaj konsideras la ceterajn rusigitaj ukrainoj kiuj malhelpas la interesojn de Ukrainio favore al Rusio.
Tia reciproka misfido daŭras ĝis nun, kaj eĉ kreskas. Post la sendependiĝo de Ukrainio, en multaj lokoj en okcidenta Ukrainio okazis omaĝoj al la divizio Haliĉina, al Stepan Bandera (kies nomon portas placoj kaj ŝtratoj), oni metis monumentojn al Bandera, ktp, kio forte kreskigis la misfidon de la ceteraj ukrainoj. Fakte, en la plejmulto de la balotadoj, la konduto de la ukrainoj de suda kaj orienta Ukrainio estis voĉdoni por iu ajn kontraŭ la kandidato naciisma. Aliflanke, la okcidentanoj neniam klopodis ŝanĝi la bildon kiun havas pri ili la ceteraj ukrainoj, kaj tio ŝajnas al mi erarego, eĉ danĝera erarego, kvazaŭ la okcidentanoj pensus “ni tute pravas kaj la orientanoj iam komprenos tion”.
La sola “interna” kialo por la nuna situacio, en kiu amaso da nenaciistoj apogis Juŝĉenkon estas la espero batali kontraŭ korupto kiu regas en Ukrainio apud la ŝtata strukturo de Kuĉma kaj Janukoviĉ (miaopinie iom naiveca, se oni rigardas la historion de Juŝĉenko, kiu, estante prezidanto de la Nacia Banko “malaperigis” por siaj kunuloj 630 milionojn da dolaroj pruntitajn el la Internacia Mona Funduso, aŭ Julia Timoŝenko, kies riĉiĝo dank’al kontrabando de gazo estas sufiĉe konata, aŭ se oni demandas ĉu ne ekzistas korupto en la urboj, kies urbestroj estas naciismaj).
Estas multaj aliaj aferoj pri kiuj ni povas rakonti, ekzemple pri la maniero en kiu Usono kontrolas la okazintaĵojn en Ukrainio dum la lastaj semajnoj, pli aŭ malpli kaŝe financiante kaj organizante grupojn kiel “pora” por gvidi la situacion favore al la usonaj interesoj (kiel antaŭe en Jugoslavio “otpor”, en Kartvelio, ktp.) aŭ rekte financiante la elektadan kampanjon de Juŝĉenko (oni kalkulas ke proksimume 60% el la fondusoj devenas de usonaj institucioj, la fonduso Soros, la Monda Banko...). aŭ pri la ekonomia strukturo de Ukrainio, kies riĉeco kreiĝas preskaŭ nur en orienta kaj suda Ukrainio, kies industrio kaj minado, kiuj nun okazigas la kreskadon de la ukrainia ekonomiko (la plej alta kreskado en Eŭropo) estus endanĝerita se oni aplikas la ekstremliberigajn proponojn de la grupo de Juŝĉenko. Ni pripensu pri Leĥ Vaŭensa, kiu elpaŝis apud Juŝĉenko en Kievo. Post la venko de lia kontraŭkomunisma movado Solidarnosc, kies nesto estis la fama Gdanska Ŝipkonstruejo, “dank’” al la novaj reguloj de la libera merkato ĉi-tiu grandega ŝipkonstruejo bankrotis kaj la laboristoj, kiuj tiel batalis por atingi la kapitalismon, perdis siajn laborojn. Ironio de la destino? Ne. Tute antaŭvidebla konsekvenco.
La orientanoj timas ke venko de la naciistoj okazigos ankaŭ fermiĝon de la orienta landlimo kun Rusio, kio malhelpos la kontaktojn kun parencoj vivantaj en Rusio (ni ne forgesu ke tiu parto estis teritorio de Rusio dum jarcentoj), perdigos la rusan merkaton por la ukrainiaj varoj, kio ruinigus la ekonomion, kaj ekaperigos diskriminaciajn regulojn kontraŭ la rusparolantoj (ekzemple, plejmulto de la loĝantaro en Krimeo). Ne strangas ke multaj en orienta kaj suda Ukrainio preferus sendependiĝi. Ŝajne, en Ukrainio oni konsideras la patrujon kiel teritorio, sed aspektas kvazaŭ ekzistas sento, ke la patrujo ne bezonas parton de la loĝantaro.
Ukrainio povas funkcii nur se la prezidanto de la lando, la registaro, ktp, strebas regi por ĉiuj ukrainoj, ne submetante parton de la landon per la ideoj de la alia parto. Ĉu tio eblas en Ukrainio? Mi ne scias.
Sed la artikolo iĝus tro longa se ni klopodas analizi ĉiujn aspektojn de la Ukrainia situacio. Do, eble venontfoje.

Pedro Hernández
Fakulo pri Ukrainiaj Lingvo kaj Kulturo
Oficiala Tradukisto de Slavaj Lingvoj.
Madrido, Hispanio.