Ekde mia infanaĝo mi konis la belegan melodion, sed mi sciis nenion pli, ne memoris la tekston, ne konis la nomon, sed mi volegis trovi ĝin, lerni ĝin... Antaŭ kelkaj tagoj, tute hazarde, en youtube, serĉante ion alian, aperis, finfine. Multaj rekonos ĝin, ĉefe argentinanoj, kaj certe rekonos la voĉon de Jorge Cafrune.

Mi klopodis traduki la tekston, eble ĝi eĉ kanteblas, vi mem taksu. Ĉiaokaze, tiu belega, belega kanto, meritas esti konata de ĉiuj esperantistoj



http://www.youtube.com/watch?v=eP1kaJexkgI&feature=related



Zamba, de mia espero

kiu mateniĝis kiel am'

sonĝo, anima sonĝo,

kiu foje velkas antaŭ l' florad'

sonĝo, anima sonĝo,

kiu foje velkas antaŭ l' florad'



Zamba, al vi mi kantas

ĉar el via kanto elverŝiĝas am'

Kareso, de via tuko,

kiu ekvolvadas mian kor'

Kareso, de via tuko

kiu ekvolvadas mian kor'



Stelo, vi, kiu rigardis

vi, kiu aŭskultis mian sufer'

stelo, lasu min kanti,

lasu min ami kiel scias mi

stelo, lasu min kanti,

lasu min ami kiel scias mi



La tempo, kiu preterpasas,

kiel la viv' ne revenas plu

La tempo, kiu min velkigas

sed via amo restos, restos



Dronita, en la horizontoj,

kiel polvonubo kiu iras al vent'

Zamba, ne plu min lasu

Mi sen via kanto ne vivas plu