Poste



Mi jam sentas vian sonĝon apud la mia,

dum via hararo, malordigita,

silkece karesas mian vizaĝon.

Mi vin brakumas kaj sentas vian dorson,

ankoraŭ humida, trema,

dum per via mano vi premas

la mian kontraŭ via brusto.

Mi sentas la rapidan batadon de via koro,

mi sentas vian, ankoraŭ anhelan, spiradon,

post horoj da batalo, da pasio,

da ekstazo, da plezuro...

La malhelo delonge volvas nin,

kaj minuto post minuto,

kreskanta trankvileco superas nin,

kaj miksas nin kun la nokto.

Alvenos la mateno,

kiam la unuaj lumradioj

ludos per viaj haroj,

kaj vi regalos min denove per via rideto...

Kaj alvenas la mateno.

Kaj malferminte la okulojn,

mia lito plu malplenas.

Apud mi, mi nur trovas,

flankon de mia lito, senmakulan, netuŝitan

plenan nur per deziro kaj tristo,

per esperoj kaj frustriĝoj,

per demandoj sen respondo...

Kie estas tiu rideto, je mateniĝo,

kiu donos sencon al mia tago?

Mian tutan vivon mi ĝin serĉis,

sed neniam mi ĝin trovis...

(originale kastilie, esperantigita de mi mem)