Vi diris al mi...



Vi diris al mi, neniam plu,

neniam plu mi skribu al Vi,

nek alparolu, nek sendu ion ajn.

Kaj mi plenumis, kion Vi diris, mia amo

Vi klopodis detrui ĉiujn rimedojn

por kontakti Vin.

Kaj mi plenumis, mia kara, mi plenumis

Kaj neniam plu skribis al Vi,

nek sendis ion ajn,

nek strebis scii ion pri Vi,

kaj klopodis, dolore, triste

ne demandi pri Vi tiujn, kiuj konas Vin.

Kaj mi plenumis kion Vi diris, mia amo,

Sed tamen, ene de mi

Tiom restas por diri al Vi, por doni,

tiom por rakonti, por dediĉi al Vi,

ke mia koro, mia animo doloras

pro ne rajti eksigi tion,

kio kreskas kaj ekspansias ene de mi.

Sed, neeviteble, eksplodas kaj elfluas,

kaj elverŝiĝas sur la paperon,

dezirante iri pluen,

trans la inkon kaj la paperon,

dezirante flugi kun la vento,

trans la riverojn, trans la montojn,

ĝis la rando de la Danubo,

kaj tie, flustri en Vian orelon,

ĉion, kion Vi malpermesas ke mi diru al Vi

kaj kion mi ne kapablas reteni ene de mi.


(originale kastilie, esperantigita de mi mem)



(Inspirita sur la poemo de Cathal Ó Searcaigh, "D'ainm" http://www.ipernity.com/blog/pedroesperanto/32279 )