En fotografio la vorto "diagonalo" havas iom alian signifon ol en matematiko. Ĝi ne estas linio, kiu iras de unu angulo al alia, sed temas pri ĉiu klare rekonebla (kvankan ofte imagata) linio, kiu ne estas paralela al rando de la foto, alivorte ĉiu linio, kiu ne estas horizontala nek vertikala. Preskaŭ ĉiuj fotoj, kiujn ni konas, havas 2 horizontalajn kaj 2 vertikalajn randojn. Se la plimulto de la klare rekoneblaj linioj en iu foto estas paralela al tiuj randoj, la bildo estas plej ofte konsiderata teda. Aldono de aliaj linioj havas la malan efikon. Tiajn bildojn oni plej ofte konsideras viglaj, vivaj. Kiel ekzemplojn mi prenos du tute ordinarajn fotojn el mia propra kolekto. La malgranda foteto dekste montras flagrantajn kandeletojn, kiuj kune kreas horizontalan linion, do linion, kiu estas paralela al la supra rando de la foto. La pli granda foto montras la samajn kandeletojn, en sama loko, sub samaj lumaj cirkonstancoj, sed en ĝi la linioj ne estas paralelaj al la rando, sed estas diagonaloj. Ĉiu, eĉ nespertulo pri fotografio, diros, ke la dua bildo estas la pli bela.

Do, ni evitu havi okulfrapajn horizontalajn liniojn en nia foto. Sed kiel fari, se ni volas foti la horizonton? Ja nenio estas pli horizontala ol la horizonto! Por ke foto kun horizonto ne aspektu teda ekzistas "trukoj". Vi povas ekzemple provi aldoni pliajn liniojn, kiuj ne estas paralelaj al la randoj de la foto, por vigligi ĝin. Ekzemplo estas la ĉi-apuda bildo dekstre, kie la linioj, kiujn formas la fostaro, donas fortecon al la foto. Cetere, parolante pri horizontoj: horizonto estu aŭ nepre tute precize horizontala, aŭ tute ne horizontala, sed ne ie meze. Horizonto, kiu estas iomete oblikva, donas tre amatorecan impreson. Prefere vi rektigu la foton, ekzemple per iu simpla programo kiel Picasa, antaŭ ol publikigi ĝin.

Pri tiu regulo, ke horizontoj nepre estu horizontalaj, ekzistas do escepto. Se ĝi estas tute oblikva, la rigardanto ne sentas tion kiel eraron, sed kiel deziratan bildan elementon. Vidu kiel ekzemplon maldekstre foton, kiun faris mia filino en la strando de Cadzand (Nederlando). La fotmaniero de tiu speco de fotoj eĉ havas specialan nomon: "nederlanda oblikveco" aŭ "nederlanda angulo" (1).

Se ni atente rigardas la liniojn en la supra bildo pri la maro, ni konstatos, ke tiuj linioj ie en la senfina foro (en la tiel nomata "fuĝpunkto") tuŝos unu la alian. Ili estas la radioj de iu imagata grandega ciklo. La sama fenomeno, nomata perspektivo, ankaŭ videblas en la foto pri la kandeletoj, kvankam ĝi tie estas malpli okulfrapa. Akcenti tiun perspektivon tre ofte rezultas en tre interesaj fotoj. Jen dekstre vi vidas alian foton kun fortaj perspektivaj linioj. La bildo estis farita en la nederlanda urbeto Domburg.

Certe ne ĉiu foto nepre devas havi videblajn diagonalojn, sed plej ofte ili donas tre interesan spicon al la bildo.

1. Nederlanda angulo: Ekzistas tre interesa etimologia sciindaĵo pri tiu termino. La oblikvigo de la bildo estis tre populara en Germanio de la jaroj 1930 ĝis 1940, kaj tie ricevis la nomon Deutscher Winkel (germana angulo). La britoj kaj usonanoj miskomprenis tion, kaj supozis, ke Deutsch estas sinonimo de la angla vorto Dutch (nederlanda) kaj do nomis tiun teknikon Dutch tilt (nederlanda oblikvigo). Poste la angla termino iĝis pli populara ol la origina germana, kaj nun do "nederlanda oblikvigo" iĝis fiksa, kvankam origine erara, esprimo.