Estas la 4a horo. La tramo estas plenplena de homoj, kiuj iom pri frue el kutime rajtas forlasi la laboron pro la baldaŭa Kristnaska Nokto. Subite la tramŝoforo devas fortege bremsi, ĉar du personoj, juna viro kaj juna virino, kuras tra la ruĝa lumo, precize antaŭ la tramo. Post kiam la tramo haltis, la viro frapas la fenestron de la tramo, kaj montras, ke li volas eniri. Li estas altstatura, tute nigra, bela homo, eble Tutsio. La ŝoforo ne malfermas la pordon, sed per gestoj signalas, ke tie ne estas haltejo, kaj montrante al la semaforo, li probable volas klarigi, ke estis tre danĝere kuri tra la ruĝa lumo, precipe kiam alvenas tramo, kiu ja ne tuj povas halti. Sed la viro ŝajnigas ne kompreni, kaj daŭre frapas la fenestron.



La ŝoforo tamen malfermas la pordon. La Tutsio kaj lia edzino tuj eniras la tramon. La ŝoforo denove klarigas, ne per gestoj, sed nun per vortoj pri la loko de la tramhaltejo kaj pri la danĝero neglekti la ruĝan lumon. "Vi ne estas policisto," laŭte diras la ĵus enirinto, "vi ne rajtas diri tion al mi. Vi flandroj ĉiuj estas rasistoj!" La ŝoforo nekomprenante silentas, fermas la pordon, kaj pluveturas. Dume la viro de la paro plu laŭte protestas pro la maljusto, kiun li devis subiri.



Malantaŭ mi ekstaras iu viro, kiun mi antaŭe ne estis rimarkinta. Ankaŭ li estas nigra, sed ne tiel profunde nigra kiel la paro. Li iras al la protestanto kaj diras: "Sinjoro, bonvolu sidi kaj silenti. La ŝoforo estis tre bonvola al vi. Bonvolu do trankviliĝi." La tre nigra viro kolere alrigardas la iom malpli nigran nigrulon, observas lin sedube ĝis supre, kaj tiam diras: "Vi nord-afrikanoj, vi ĉiuj estas rasistoj!"



"Feliĉan Kristnaskon," mi murmuris. Kaj la tutsia virino, ŝi kviete rigardas la kristnaske lumigitajn butikojn ekstere.



Kial la bona dio faris blankulojn kaj nigrulojn kaj ruĝulojn? Ĉu ne estintus pli simple, se ĉiuj estus purpuraj?



Iom triste, kristnaske kaj blankule salutas kaj bondeziras al vi ĉiuj

Paul