Karaj geamikoj,
pli kaj pli da amikoj skribas al mi pri siaj problemoj kaj demandoj pri ipernity. Mi estas kompreneble tre flatita pri tio, sed petas vin kompreni, ke mi tute ne estas stabano de ipernity. Do mi ne havas iun ajn povon ŝanĝi aŭ enkonduki ion. Mi povas proponi aferojn, sed miaj proponoj estos konsiderataj same kiel tiuj de ĉiuj aliaj membroj.
Se vi havas teknikan demandon pri ipernity, prefere vi afiŝu vian demandon en la tiucela grupo: Ipernity: demandoj kaj respondoj.
Se vi havas proponon al ipernity, prefere vi afiŝu vian demandon en la grupo, kiu kolektas ĉiujn proponojn: Neoficiale pri ideoj kaj deziroj por ipernity .
Kaj, laste sed tute ne balaste: legu la esperantlingvan helpejon
(Se post alklako de la ligilo vi ne atingas la esperantlingvan helpejon, sed alilingvan, tiam tute sube meze de la paĝo bv. alklaki la vorton "Esperanto").
Mi deziras al la pli ol 1500 Esperanto-parolantoj tie ĉi multe da plezuro kaj kontentiĝo!
Send a message
Search for members
Manfredo says:
Mi ŝatus vidi liston de ili.
Flandra Esperanto-Ligopro replies:
Manfredo replies:
Multan dankon.
Roland Platteau replies:
Certe oni ne povas mane ekzameni 1500 profilojn, sed eble pere de informadika programeto ?
Roland Platteau replies:
Brazilo 20
Ĉinio 16
Hungario, Francio 15
Hispanio 10
Rusio, Belgio 9
Usono, Pollando 8
Paŭl Peeraertspro replies:
Cindy Mckeepro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Lodchjo says:
Fernando Maia Jr. says:
Kaj do mi trovis la respondon ĝuste tie ĉi. Tamen ĉu tiu nombro estis trovita per tiu metodo forapartigi apenaŭ-uzantojn?
PS: vi povas esti nestabano de Ipernity, sed estas nia stabano pri esperantaj aferoj en Ipernity! ;-)
Ario says:
Ĉu eblas havi spacon de fikcia membro de Ipernity nomata "Zamenhof" (zamenhof.ipernity.com)?
La ideo estas la jenas:
En la Zamenhofa blogaro ni trovos liajn "Lingvaj Respondoj" (speco de imaga fidela versio de liaj respondoj). En liaj fotaro liajn fotaĵojn kvazaŭ ipernity ekzistus liaepoke kaj li estas membro. En la dokumentaro trovos PDF-dosierojn (kiel Fundamento de Esperanto, Esperanta Krestomatio, ktp.).
Tiel, ĉion pri Zamenhof ni trovos tie, en lia kvazaŭa ipernity-spaco.
Do ĉiuj esperantistoj partoprenu la Zamenhofan reton, kaj kiom da ligitoj estas al lia reto do estas kiom ni estas". Ĉu tio ne bonas?
La problemo estas kiu(j) kompetente diligentas fari tion.
Fernando Maia Jr. replies:
// www.ipernity.com/group/zamenhof.amikaro
Zamenhof Amikaro