Antaŭ kelkaj tagoj mi prelegis en E-societo "Tibor Sekelj" en Zagrebo okaze de 5 jaroj de la morto de Roger Imbert pri li kaj lia signifo por zagreba kaj kroatia E-movado. Mi legis ankaŭ kelkajn nekonatajn tekstojn liajn kiujn mi trovis inter miaj paperoj. La plej interesa estis lia amrakonteto kreita kiel eksperimento kaj en kiu li ne uzis radikojn substantiv-, verb-, adjektivdevenajn sed nur afiksojn, tabelvortojn, prepoziciojn, memstarajn vortojn adverbecajn (kiel hodiaŭ, morgaŭ, ankoraŭ) kaj gramatikajn finaĵojn. La rezulto estas fascina. Ĝi montras ke Esperanto havas potencialon vere nekutiman: eblas skribi en ĝi sen uzi klasikajn radikojn, do komuniki nur per gramatikaj elementoj. Jen la rakonteto:
El »SENUJA O-A-E-I-ARO«
Etino mia, via foreco malebligas ege nian geon, ĉu vi baldaŭe apudos min?
Sen vi, mia indulino, kiel aĉas la hodiaŭo!
For de vi, njo ineto mia, kial antaŭeni ĝis la morgaŭo? Ni ne plu duopiĝas, duono mia, kaj eĉ niaj hieraŭaj kuniĝoj forigas de mi veojn miajn.
Nune seniĝinte je vi, vi la plej de mi supera, la plej al mi subigita, vi por mi ĉiama, nun mi ne plu estras mian mion kiu diseriĝads ĉien.
Mi jesas ke pro via foriĝado vi transigas er-arojn miajn. Eble, pli kaj pli, mi emas al vi, al ĉeado ĉi-kontraŭ mi; endas ke plej baldaŭe ni ree geiĝu.
Kiaj he-oj al vi, mi veas!
Sed ekas jam via reenado, morgaŭ vi ankoraŭ ĉirkaŭos min; ja poste, neniam vi elenos! Ĉiam ni ne plu malunuiĝos!
Jenas vi! Indulino mia! Duope neniam ni neniiĝos, mia ĉia-ec-ulino, nesuperebla mia emo al vi!
Pro vi mi ĉion super is,
Por vi mi traĉien as,
Pri vi mi ĉiam os.
Ek, alenu al mi, mia iniĝonto, mia idigonto. Mi senaĵigas vin, nenio plu sur vi, via ekstero superindas ĉion!
Roger Imbert