En Blogo Esperanto Language Blog: blogs.transparent.com/esperanto/chinese-learns-esperanto-in-just-5-months/comment-page-1/#comment-74111 aperis skribaĵo de juna ĉino kiu entuziasme lernis E-on kaj bone ĝin ellernis dum 5 monatoj, kio estas sendube ege bona rezulto por iu ĉino.
Mi reagis jene:
E-movadanoj estas homoj kiuj estas idealistoj kaj ili trovis E-on ilo kiu ŝanĝis iliajn vivojn kaj kiu donis al ili la vivosencon. Sed la fakto estas ke 99,99% de la homaro tute ne rimarkis ke Esperanto estas io grava kaj io kio povus doni al ili viovsencon.
Esperantistoj rezonas kutime: Tiuj 99,99% estas needukitaj stultuloj. Sed estu realismaj: Ĉiuj el ili trovis sian vivosencon en io kaj do ĉiuj ili opinias nin (terure etan grupeton similan al sekto): idiotoj.
Alia afero estas lingva lernfacileco. Kiu ajn lernis la lingvon scias sendube ke ĝi estas multoble pli simpla kaj do ankaŭ lernebla ol iu ajn lingvo alia. Kvankam ĝi estas multe pli malfacila por nehindeŭropanoj ol por hindeŭropanoj, tamen ankaŭ por ili ĝi estas klare pli facile lernebla. Tion montras ankaŭ la supra ĉina ekzemplo.
Sed oni neniam konsideras la fakton ke por sukceso en lingva akiro, do por atingi kapablon flue paroli la lingvon kaj bone ĝin kompreni ne gravas la lernfacileco sed iu el aliaj realaj motivoj kaj ankaŭ aro da antaŭkondiĉoj ĉe ĉiu individuo. Mi instruis al ĉiuspecaj homoj kaj grupoj. Tre motivitaj gejunuloj (tiuj kiuj iel mem trovis E-on kaj ekinteresiĝis kiel tiu ĉino pri ĝi ĉar ili longe en si portis la sopiron pri internacia komunikado, povas lerni E-on ĝis ekparola grado vere dum nur kelkaj tagoj, sed inverse, tre malmotivitaj gejunuloj el la sama ĉirkaŭaĵo bezonas por la samo kelkajn jarojn. (Mi havis ankaŭ tiajn gelernantojn.) Aliaj faktoroj pri sukceso estas la aĝo, la antaŭa kono de fremdlingvoj, la gepatra lingvo kaj fine ankau la lernfacileco kiu povas iĝi motivilo post kiam oni jam komencis ĝin lerni.
Se lernas ĝin infanoj en lernejo pro tio ke oni devigis ilin, ili tute ne havas motivon kaj apenaŭ sukcesas. Kaj fine ankaŭ la instruiloj (lernolibroj) grave influas - bedaŭrinde nuntempe grandega plimulto de lernolibroj ne uzas didaktikon adaptitan al E-mem, sed kopias la fremdlingvajn lernolibrojn de naciasj lingvoj, kio malfaciligas la lernadon kaj malmotivigas la komencantojn.
Tial ja malgraŭ la fakto ke jare eklernas E-on en la mondo minimume 100.000 novuloj, la kapablon flue paroli atingas malpli ol 1%.