Mi aŭskultis elsendon de Kroatia Radio pri problemo de elmigrado de kroataj junaj medicinistoj, ĉefe kuracistoj kaj ĉiam pli granda manko de tiuj fakuloj en kroatia sansistemo.
Montriĝis ke oni antaŭvidas foriron de 5.000 tiufakaj personoj dum la sekvaj 10 jaroj kaj la universitatoj sukcesos produkti iom mapli da novaj kuracistoj ol foriros (ĉirkau 4500). Tio estas tre alarmiga stato por la estonto de kuracistaro, des pli ke ankaŭ dum tiuj 10 jaroj pluraj miloj de pli maljunaj nun aktivaj kuracistoj emeritiĝos. La esploroj montris ke la junaj ĵus diplomitaj kuracistoj ne foriras nur pro multe malpli altaj salajroj en Kroatio, sed ĉefe pro multe pli malbonaj laborkondiĉoj kaj ekipaĵo en saninstitucioj kaj pro malpli alta reputacio kiun ili havas en Kroatio. Ankoraŭ la universitato havas tre kvalitajn prelegantojn kaj kreas altkvalitajn junajn kuracistojn, sed tiuj ne restas en la lando grandprocente.
Tiu problemo estas simila en plimulto de pli etaj kaj malpli riĉaj landoj en EU.
Oni devas konsideri ankaŭ alian tendencon, pri kiu la fakuloj ne ankoraŭ pensas. Nome la tendenco ke universitatoj en plimulto, aparte en novaliĝintaj EU-landoj, volas daŭre ŝanĝi la bazan preleglingvon al la angla. Feliĉe en la kroataj universitatoj oni ankoraŭ esence instruas en la kroata kaj tio iom bremsas ke la elmigrado estu ankoraŭ pli granda. La junaj kuracistoj konas la anglan kaj legas ankaŭ multan fakliteraturon en la angla, tamen plimulton da scioj kiujn ili akiras estas en la kroata kaj sekve ilia angla fake ne estas sufiĉa. Se ilia studo estus okazinta preskaŭ nur en la angla, kion nuntepe volas multaj universitatoj, preskaŭ ĉiuj ekde sia diplomiĝo tuj forirus al pli evoluintaj landoj, kio kaŭzus katastrofon por tiuj landoj kaj ties loĝantaro kiu esence maplijuniĝadas kaj havas ĉiam pli da bezonoj por sanservoj, ĉar la procento de pli ol 65-jaraj personoj de 17% en 2015 kreskis en 2017 al 19%.