Sociologio, socilingvistiko, politikologio evoluis post la ekesto de burĝa (kapitalista) ŝtato (socio) kaj ili celis konfirmi la interesojn de la gvida klaso en tiu socio. Ĉar estas efektive maleble iel ajn mezuri fenomenojn en la socio, oni povas manipuli per kvazaŭsciencaj statistikoj kaj ŝajnigi sciencojn, kiuj efektive klopodas „pruvi“ celojn kaj ideologiojn de la burĝoj. Kaj kiuj estas tiuj celoj. La ĉefa motoro de la kapitalisma socio estas profito. Por havi laŭeble grandan profiton, oni devas produkti laŭeble multe kaj por tio necesas havi laŭeble grandan merkaton sen baroj (kiaj diversaj limoj kaj doganoj). Tial la burĝa novkreita sociologio unue proklamis ke ŝtato estas nacio, ĉar ja la kapitalistoj bezonis kiel eble plej grandan ŝtaton kaj por konvinki la popolon ke ili pretu militi por tiu ŝtato, oni devis krei religion al kiu tiu popolo kredos, do religisimilan idearon kiu diras ke nacio estas di-donita kaj aparteni al ĝi estas pli grava ol iu ajn alia aparteno kaj ke pro ĝi oni pretu ankaŭ morti.
Tio estis necesega, ĉar oni volis plivastigi la ŝtaton – do merkaton pro la profito. La unua kiu komencis apliki tion grandskale estis Napoleono kaj la francoj ankoraŭ nuntempe ne distingas inter ŝtato kaj nacio. Tio pli malpli validas en ĉiuj pli grandaj ŝtatoj kiel Germanio, Usono, Britio, mi supozas ke ankaŭ Ĉinio, Japanio, kompreneble ankaŭ Rusio… Tiu filozofio pro la sama logiko kaŭzis ankaŭ la unuan kaj duan mondmiliton (ankaŭ Hitler rezonis same kiel Napoleono kaj kredis ke germana nacio estas di-donita (kaj supera) nacio, kiu – se ĝi plivastigos sian terenon aŭtomate iĝos pli granda, ĉar ja ŝtato estas nacio. Malgraŭ la fakto ke Usono ekestis baze de tute alia maniero ol aliaj ŝtatoj, kiuj povas aserti ke ilia komenco ne estas konata en iu historia malproksimo, ĝi tamen tre rapide kreis la saman idearon ke Usono estas nacio pri kio kredis kaj kredas ĉiuj usonanoj. Pro tiu kredfilozofio usonanoj servas al la reganta burĝa elito cele al plivastigo de la „nacio“. La samon kredis japanoj, rusoj ktp.
Nu la tri kvazaŭsciencoj fakte ne trovis kaj eĉ ne klopodas trovi verajn sociologiajn leĝojn sed adaptas la leĝojn al la postulo ke la nacio estas sanktaĵo. Pro tio estas eble ke ankoraŭ nun evidentan fakton ke funkcias lingvoj kreitaj plane kiel Esperanto, ne volas agnoski kiel normalan esplorobjekton kaj ne volas adapti siajn sciencojn al tio, ĉar tio ŝanĝus ilian difinon ke la nacio estas sanktajho kaj do ankaŭ nacia lingvo. Aliaj (nenaciaj) lingvoj ne estas agnoskataj, almenaŭ ne en la sama rango. Ĉar la ekzisto de minoritatoj kaj okupitaj popoloj kontraŭis al la „scienca aksiomo“, la ĉefnacioj daŭre klopodis forigi iliajn lingvojn kaj dialektojn, se ne per negado kaj primoko, tiam per ekstermo de tiuj homgrupoj.
La scienca vero estas ke la grupidenteco ne kreiĝas pro iu historia evoluo de iu de Dio decidita nacio, sed simple per ŝtata edukado, samkiel la religia identeco estas kreata per edukado parte en religiaj, parte en ŝtataj edukinstitucioj. Se oni agnoskus tion, la sociologio kiu inkluzivus ĉiujn specojn de homgrupoj kaj iliaj lingvaĵoj (lingvoj, dialektoj, slangoj…), devus komplete ŝanĝi siajn bazajn aksiomojn kaj ne plu servi al la burĝa elito, sed al la vero, pro kio la ŝtatoj ne plu financus ilin.
Sekve, nur kiam homoj ribelemaj ĉiam pli decide insistos pri tio ke homo samtempe apartenas al multaj grupoj, etaj kaj grandaj kaj ke li ĉiujn akiras dum sia vivo per eduko en sia socia ĉirkaŭaĵo, kaj ke ĉiuj tiuj apartenoj estas egale gravaj (inter kiuj nacia aparteno estas nur unu), tiam oni povos reale esplori la sociojn kaj ties esprimilojn kaj rekonsignojn – la komunikajn kodojn (por ampleksi ne nur lingvojn sed ĉiujn signomanierojn per kiuj grupoj komunikas kaj distingiĝas inter si).