Baza karakterizo de grupo estas ke ĝi kreas per edukado en individuo baze de ideologio pri la propra valoro la senton de aparteno (identeco).
La grupojn ni povas dividi je du specoj: teritoriaj, tiuj kiuj ekestis pro komuna vivo sur la sama teritorio (familioj, triboj, vilaĝoj, urboj, ŝtatoj) kaj neteritoriaj (religioj, sektoj, movadoj…)
La grupoj diferenciĝas unu de la alia kaj la membroj devas kapabli rekoni kiu estas ilia samgrupano kaj kiu fremdulo. Tial ekzistas diversaj signoj kaj simboloj. La ĉefa rekonsigno de teritoriaj grupoj estas lingvaj diferencoj. Povas temi pri diversaj lingvoj aŭ diversaj lingvaj variaĵoj. La ĉefaj rekonsignoj de neteritoriaj grupoj estas religiaj insignoj kiel kruco, duonlumo, specifaj vestoelementoj ktp) Helpaj rekonsignoj estas simboloj. Simboloj de teritoriaj grupoj estas flagoj, blazonoj, himnoj, soldataj paradoj, naciaj festoj dum simboloj de neteritoriaj grupoj estas ceremonioj (ritualoj, mesoj, ideologiaj kantoj…)
Neteritoriaj grupoj povas esti rekonataj ankaŭ per lingvoj. La hebrea signas judaismon, la kono de arablingvaj tekstoj el Korano signas islamon, esperanto signas esperantistojn…
Esperantistoj kiel specifa grupo montras ĉiujn karakterizojn de neteritoria grupo (movado). Ĝi estas regata de klara ideologio (interna ideo). Ĝi distingiĝas de aliaj grupoj per sia lingvo (eĉ per kelkaj tre diferencaj literoj). La Movado havas siajn simbolojn: himnon, flagon, blazonon (verda stelo). Ekzistas pluraj ceremonioj dum renkontiĝoj kaj kongresoj. (kantado de himno, solenaj ideologiaj paroladoj, festado de Zamenhof-tago, flagportado dum publikaj manifestacioj…).
La preĝejoj de esperantistoj estas kongresejoj kaj kunvenejoj kie ili konfirmas sian fidelecon al la grupo.
Responde al la titola demando mi diru: E-movado estas normala grupo kiel unu el sennombraj grupoj en la mondo kun ĉiuj sociaj karakterizoj de neteritoriaj grupoj. Do, ĝi ne estas sekto, kvankam partoj de ĝi kaj en iuj apartaj cirkonstancoj ĝi montras ankaŭ karakterizojn de sekto.
Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
PRISOCIAJ SCIENCOJ TUTE NE ESTAS SCIENCOJ
-
Sociologio, socilingvistiko, politikologio evoluis post la ekesto de burĝa (kapitalista) ŝtato (soci…
-
16 Dec 2016
KRIZO MALFERMAS NOVAJN PERSPEKTIVOJN
-
Mi ĵus tralegis informon ke "Der Spiegel" skribas ke NATO-generaloj ellaboras planon necesan kaze ke…
-
13 Nov 2016
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
428 visits
ĈU ESPERANTO-MOVADO ESTAS SEKTO?
HORVÁTH János András, MIKELO (Michel Dereyger), Dr. Molnár Lajos and 2 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/631761
www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/631769
Sign-in to write a comment.