Iuj homoj asertas, ke por instrui fremdajn lingvojn, oni deva sesti operfekta konanto de la lingvo (je la nivelo de denaskulo) kaj tio estas ege malfacile atingebla dum por instrui Esperanton, chiu povas tion facile, char ja Esperanton eblas rapide perfekte lerni.

Ambaŭ tezoj estas malĝustaj: nek instruisto de fremda lingvo devas scii la instruatan lingvon samnivele kiel denaskulo, nek Esperanton oni povas korekte instrui sen relative longa praktiko. Sennombraj miloj da homoj lernis fremdlingvojn de instruistoj malbone konantaj la lingvon kaj tamen poste en praktiko ili povis sendomaĝe korekti siajn erarojn, samkiel multegaj esperantistoj kiuj ne ankoraŭ kapablas korekte uzi la akuzativon instruis E-on kaj inter la lernintoj multaj iĝis pli bonaj ol la instruistoj.

Feliĉe tiuj perfektecoj ne gravas. Cetere, kio estas la kono de lingvo kiel denaskulo? Multegaj homoj konas tre malbone sian "gepatran" lingvon, aparte homoj malmulte edukitaj kaj vivantaj en vilaĝoj kaj uzantaj dialektojn. Ankaŭ denaskaj esperantistoj, kiuj ne multe legis literaturon kaj ne cheestis internaciajn aranĝojn kutime posedas relative malbonan Esperanton (depende de la scio de tiu el la gepatroj, kiu instruis. Krome ili nemiam frekventis lernejon en Esperanto. Tio tamen ne signifas ke ili ne apartenas al siaj nacioj aŭ al Esperantio. Neniu el esperantistoj (krom  kelkaj tre raraj esceptoj apartenantaj al la Akademio aŭ verkistaro) parolas Esperanton senerare. Mi ekz, pro la influo de mia gepatra slava lingvo neniam precize konceptis la ĝustan uzon de la artikolo kaj ankaŭ nun faras tiusence erarojn. Tamen tio ne ĝenas la komunikadon kaj ech multajn miajn aliajn kampojn de la uzo de Esperanto. Sed verkistoj devus strebi al laŭebla perfekteco kaj la nura afero estas peti minimume du bonajn konantojn el du diversaj lingvofamilioj kontroli ĉiun tekston antaŭ la aperigo.

Feliĉe la lingvoinstruado ne dependas de tio ĉu oni havas aŭ ne havas perfektajn instruistojn. Neniu instruisto el neniu studobjekto, samkile neniu el gepatroj estas perfekta edukanto.

Necesas ankaŭ kompreni ke Esperanto estas normala lingvo sed nur pli regula ol aliaj, do pli rapide lernebla en baza grado, sed tute ne en perfekta grado. Tiam ĝi estas same malfacila kiel aliaj – ĉar perfektan, kompletan konon de iu ajn lingvo neniu povas atingi – nek de la gepatra, nek de Esperanto.

Krome, ankaŭ la kredo pri »natureco« de la gepatra lingvo estas nur mito. Ĉiuj lingvoj estas artefaritaĵoj kiujn oni pene lernas. Se infano lernis la gepatran en kelkaj unuaj vivojaroj kaj poste oni forportis ĝin al alia lingva ĉirkaŭaĵo sen gepatroj, ĝi tre baldaŭ forgesos komplete la tiel nomatan gepatran kaj regos gepatranivele  la novan lingvon de la ĉirkaŭaĵo. Mi vivas jam 16 jarojn en nova ĉirkaŭaĵo kaj ne plu uzas multajn vortojn de la gepatra (ekzemple iujn pli maloftajn literaturajn vortojn, vortojn rilatajn al negoca vivo…) kaj tiujn vortojn mi aŭ tute forgesis aŭ havas malfacilaĵojn por rememori ilin. Ankaŭ pri multaj vortoj kiuj en la du lingvoj similas mi ne plu certas kiu apartenas al kiu el la du lingvoj. En tiaj cirkonstancoj mi ege sentas la afrtifaritecon de mia t.n. gepatra lingvo.