Unu el la amikoj reage al miaj difinoj de identeco diras ke por la nacio pli gravas ol eduko la historio, kulturo, tradicioj. Sed kiel unuopulo akiras scion pri kulturo, historio kaj tradicio? Per eduko! Unue oni edukas vin pri tradicioj kaj moralo de via grupo, per eduko oni transdonas al vi scion pri historio kaj kulturo. Sen eduko vi povas akiri nek kulturon nek historion. Krome ne idealigu iun ajn emocion! Ankaŭ ne patriotismon. Ĉiu identecsento servas nur por unu afero: kapabli senracie (ĉar homo en racia stato ne kapablas sin oferi) defendi anojn de sia grupo.Tial ankaŭ patriotismo ne rilatas al pozitiva respekto de aliaj nacioj sed nur al respekto de ilia forto. Ankaŭ la tezo ke oni tendencas al unuiĝo kaj iam ĉiuj estos membroj de la homaro ne ĝustas. Ĉiuj ni estas multidentecaj kaj ni ĉiam bezonos aparteni al etaj, mezaj kaj pli grandaj grupoj kaj ĉiam tiuj grupoj dependos de cirkonstancoj en kiuj ili vivas kaj de ideologioj al kiuj ili rilatas. La homaro teknologie tendencas al globaliĝo, sed homa naturo ne povus funcii se ni ĉiuj estus nur unu grupo - homaro. Neniu el ni povas samforte ami ĉiujn en la mondo kaj esti preta samforte solidari kun ĉiuj. Alikaze mi ne pretus min oferi por mia infano, se ĝi ne signifus por mi multe pli ol iu alia homo, mi ne povus helpi mian samvilaĝanon kiam li havas problemon, ĉar li por mi egalus kun kiu ajn aliulo. Cetere, se ni ĉiuj estus nur la homaro, ne ekzistus alia homgrupo de kiu ni devus distingiĝi kaj tiam la senco de identeco malaperas. La homoj samkiel bestoj funkcias kiel multkompleksa fizika sistemo. Oni estas unuopulo (organismo) kiu kiel atomo havas certan strukturon kaj funkcias defendante sian strukturon kaj funkcion. Samtempe oni estas membro de grupo (kiel atomo estas parto de molekulo) kaj kiam la grupo (la tuta molekulo) estas en danĝero, homo ne plu funkcias kiel atomo, sed kiel parto de la molekulo, ĉesas esti racia defendanto de si mem, sed iracia defendanto de la grupo. La direfenco inter simpla fiziko kaj la vivaj strukturoj estas ke tiu sistemo estas kompleksa, ke ĉiu organismo ne estas membro nur de unu supera strukturo sed de multaj. Kaj ĝi daŭre forlasas iujn grupojn kaj eniras aliajn. Pro tio la vivo estas tre malsimpla, sed ankaŭ tre interesa kaj neantaŭvidebla. Kredi, ke nun ni vivas en iu neperfekta stato, sed ke ni evoluas kaj strebas al iu ideala, en kiu ĉiuj sin reciproke amos, estas absoluta utopio, samkiel ĉiuj historiaj utopioj (ekz la komunisma). La problemo de la homaro ne estas ĝia kompleksa ondado de amaso da sociaj strukturoj en sia reciproka am-malam-rilatado, sed ĝia denaturiĝo. La bestoj kaj naturaj homoj antaŭ la moderna erao ne povis kolekti enormajn rezervojn kaj ne povis strebi al senmorta vivo. Ili sukcesis kolekti tiom da rezervoj kiom ili bezonis por travivi la vintron. La kapablo de produktado kaj aparte la nova ekonomio kiu postulas ke ĉiu persono kaj ĉiu grupo ĉiujare devas produkti pli ol antaŭan jaron kaŭzas ke ni ne plu kreas rezervojn por travivi la vintron sed amasigas produktojn pro ili mem kaj en tiu spiralo de sensenca produkatdo daaŭre rapidigas la eluzon de la energio pro kiu ni detruas la naturajn ciklojn kaj la bazon de nia pluekzisto. La homaron neniam endanĝerigis la reciproka batalado de homgrupoj, la batalado utilis al naturo de la ekvilibro. La homaron detruas la ekonomia sistemo de avareco kaj sensenca amasiĝo de varoj. Ankaŭ la esperantisma idealisma utopio ke ni plibonigos la mondon kaj per komuna lingvo pacigos la gropojn estas unu el la belaj idealoj kiu ne havas realan bazon. En Jugoslavio ni havis komunan lingvon kaj tio tute ne malebligis teruran murdadon kaj malamegon. Tamen Esperanto havas alian bonan econ ideologian. Ĝi helpas teknoligian integriĝon kaj per faciligo de interkompreniĝo pli efikan konsciigadon de la homaro pri la veraj problemoj de medioprotektado. Ankaŭ per eventuala transpreno de la rolo de eŭropa lingvo, ĝi kontribuos al tio ene de Eŭropo kaj per Eŭropo la aliajn mondopartojn.