Hodiaŭ mi ree ekkoleris vidinte titolon en iu gazeto "Lingvo artefarita...".

Nekredeble sur kiom da mensogoj oni daŭre konstruas sociajn vivojn en la nunaj ŝtatoj. Oni daŭre asertas ke la naciaj lingvoj estas naturaj disde iuj kiuj estas artefaritaj, oni daŭre asertas ke la nacioj estas naturaj disde iuj internaciaj movadoj kiuj estas nenaturaj, nuntempe aktualas eĉ tia absurdaĵo ke la germana marko estus natura (ĉar ja germana - nacia, kaj eŭro estas nenatura kiel Esperanto...). Plu aktualas la asertoj ke la religioj estas naturaj (kaj tiuj kiuj kredas ne rajtas dubi ke ĝuste ilia religio estas absolute natura kaj la nura de Dio, ne kapablante kompreni ke se estus tiel ne eblus aliaj religioj, kaj ili estas sennombraj... ktp, ktp.

Kaj la vero? Estas ja tre simpla. Ĉio, kion kreas socio (socio jam estas minimume du personoj) estas kreaĵo de homoj, ne de naturo kaj ne de Dio. Kaj ĉio kion kreas homoj estas artefarita. La nacioj ne ekzistis antau 3 jarcentoj, kreis ilin filozofoj kaj socioj de la 17-a jarcento, sekve estas artefaritaj, ĉiuj naciaj lingvoj estas kreaĵoj de socioj, de tute konkretaj verkistoj kaj gramatikistoj kiuj decidis kiujn elementojn oni uzos en la normaj lingvoj kaj ankau ĉio alia lingva kio venas el la neklara historio estas simpla kreaĵo de homoj, ĉar ja lingvojn ne kreis naturo sed socio. La natura estas homa potencialo krei komunikilojn, estas la homa potencialo krei kaj lerni kaj ĉio kion ni konas kaj scias estas rezulto de socia, do homa, kreado kaj lernado kaj edukado. La natura estas homa potencialo kredi pri senco de la vivo, char ja ne ekzistas racia respondo al tiu demando. Oni povas diri ke la natura estas nia bezono kredi - sed konkreta kredaĵo estas kreaĵo de socio, de homoj. Tio kion oni komprenas kiel nerefutebla vero, do tio kio estas science pruvebla, tion la socio pluinstruas al siaj posteuloj kaj ili lernas. Tio kion ne eblas pruvi, pri tio la socio kreas artajn kreaĵojn pri kiuj ĝi edukas la posteulojn. Artaj (do artefaritaj) estas fabeloj (literaturaĵoj) baze de kiuj estas kreitaj religioj, artaj estas fabeloj pri la heroeco de la prapopolo baze de kiu (denove lietaruro) oni kreas kredojn pri la ekesto de nacioj kaj al tio kontribuas denove pentroarto, filmrakontoj kaj amaso da kreaĵoj baze de homa fantazio, sed ne de scio. Ĉio kreita de homo estas artefaritaĵo.

Oni daŭre edukas gejunulojn pri la fantaziaĵoj kaj rektaj mensogoj ĝuste pri tio ke la nacioj kaj naciaj lingvoj estas naturaj. Edukas, mi diras, ĉar ja edukado estas nenio alia ol konvinkado pri sociaj valoroj. Ju pli frue oni kaptas infanon por eduki ĝin pri iu el elpensitaj valoroj, ideologioj kaj kredoj, des pli simple oni povos en certa teritorio regi tiujn homojn kiuj estas konvinkitaj ke nur tiuj valoroj estas gravaj kaj ke ili tiom gravas ke eĉ valoras doni la propran vivon por defendi tiujn mensogojn de la eduko.