Okaze de aresto de generalo Mladić mi decidis verki artikolon pri tio kiel influas la ŝtataj propagandoj al siaj popoloj kaj ke esperantismo ne ŝirmas nin de tio ke ankaŭ ni en ekstremismaj diktaturoj iĝu ŝovinistoj. Mi verkis la artikolon kaj sendis ĝin al la ĉefredaktoro de Monato. Li respondis ke li pretas aperigi ĝin, sed sen la lasta parto en kiu mi parolas pri esperantismo kaj havas miajn konkludojn. Mi tuj retiris la artikolon kaj decidis ne permesi aperigon ghuste pro tio ke la redaktoro grave cenzuras la tekston.

Jen la tuta teksto de la artikolo kun titolo kiun mi donis al ĝi kaj grasa teksto kiun Monato ne volas aperigi.



ĈU NI ESTAS ŜIRMITAJ?

Mi pasis nun (en majo 2011) meze de mia kroatia urbeto Velika Gorica kaj vidis sur fasado de domo limanta al centra parko grandan muralon sur kiu estis desegnitaj generaloj Norac kaj Gotovina kaj super ili troviĝis grandega surskribo »HEROOJ«. Tiuj du generaloj partoprenis en ofensivoj gvidante regulan kroatian armeon forpelante armeojn de memformita Serba Krajina kaj repreninta teritoriojn kiuj apartenis de jarcentoj al Kroatio. Tamen dum tiuj internacie agnoskitaj armeaj manovroj sur la propra teritorio okazis krimoj. Oni konstatis ke de 1993-1995 estis mortigitaj proksimume 800 civilaj personoj. Pro tio la internacia haga tribunalo postulis inter aliaj ankaŭ tiujn du generalojn por juĝi ilin, konstati kulpon kaj kondamni. Norac estis kondamnita antaŭ kelkaj jaroj jam de la kroata tribunalo kaj Gotovina ĉi-jare de la Haga tribunalo. Tamen ankoraŭ en Kroatio estas amaso da »patriotoj« kiuj konsideras ilin herooj kiuj liberigis grandan kroatan teritorion kaj - aŭ ne volas agnoski ke ili kulpas pri la mortigoj de nesoldatoj aŭ ke tio estis »bezonata kroma domaĝo«. La ŝtato toleras tiajn grandajn surskribojn kaj desegnojn, do toleras aŭ eĉ subtenas ke la kondamitaj personoj pro militkrimo estu glorigataj kaj publike festataj.

Intertempe fine oni arestis la plej grandan militkrimulon de la jugoslaviaj militoj, la serban generalon Mladić en Serbio. Centmiloj da serboj protestas en urboj pro la »aresto kaj perfido« de la granda serba heroo. En la vilaĝo Lazerevo (vilaĝo de Lazar) oni postulas renomi la vilaĝon al Mladićevo (vilaĝo de Mladić). Malgraŭ la fakto klare konata de ĉiuj (ĉar li komandis la armeon kiu tion faris) ke ne nur kelkdekmil sarajevanoj mortis pro la pafoj de lia armeo, ankaŭ kelkcent kroatoj en regiono de Zadar kaj Šibenik sed ankaŭ 8000 kaptitaj civitanoj de urbo Srebrenica, kie temis pri klasika genocido (mortigo de civiluloj de la tuta urbo dum kelkaj tagoj), la serbaj patriotoj amase, nun 16 jarojn post la militfino, adoras la plej malhomecan personon de la jugoslaviaj militoj. Ili ankaŭ aŭ ne agnoskas ke li tion faris aŭ ke tio estis necesa pro defendo de la serba popolo, kiu estis endanĝerigita de muzulmanoj kaj kroatoj.

Siatempe en 1993 mi skribis en mia taglibro ke mi hontas ke nun ankaŭ kroatoj egaliĝis kun serboj, ekestinte konkerantoj kiuj faras militkrimojn. Kaj kvankam ne estas plene komparebla la grandeco de krimoj faritaj de la armeoj de Mladić-Karadžić kaj tiuj faritaj de militaj kaj duonmilitaj fortoj de Kroatio (la unuaj kauzis pli ol 100.000 viktimojn kaj forpelon de pli ol miliono da bosniaj civitanoj, dum la duaj kaŭzis chirkau 2000 mortigitojn kaj forpelon de chirkau 200.000 homoj), neniu neserba armea unuo agis en Serbio, sum serbaj armeoj agis 4 jarojn kaj en Kroatio kaj en Bosnio kaj Hercegovino…), tamen kiel dirite ambauflanke agis armegvidantoj kiuj krimegis kaj kiujn siaflanke kroatoj kaj aliflanke serboj konsideras herooj. Krome samkiel Kroatio, tiel ankau Serbio ne nur toleras sed ankoraŭ ofte subtenas tiuspecajn primitivulojn kaj esprimojn de adorado de krimfarantoj.

Kaj mi denove hontas.

En 1992 mi verkis poemon »Eŭropo, en Bosnio vi homon perfidis« kaj aperigis ĝin unue en Etnismo kaj poste en Sennaciulo. Baldaŭ iu serba esperantisto sendis kontraŭpoemon kiu proklamis min krimulo ĉar mi verkas kontraŭ la granda serba gvidanto. Sennaciulo ne volis aperigi tiun kontraŭpoemon, sed mi havas ĝin en mia arkivo.

Ĉi-jare okazis kongreso de Kroatiaj esperantistoj en kroatia urbo Bjelovar. Inter aliaj partoprenantoj tie ĉeestis ankaŭ la menciita esperantisto el Serbio, kiu arde subtenis Milošević en 1993 kaj kondamnis min (se li tiam havus potencon super mi, mi vershajne suferus pro blinda malamo) kaj li pace parolis kun mi menciante min kiel siatempan oponanton.

Mi diris nenion.

Mi nur pensis ke kiam okazas malraciigo de popolo en militaj cirkonstancoj aŭ antaŭ ĝi ankaŭ esperantistoj transformiĝas al blindaj naciŝovinistoj kaj homoj pretaj je krimoj. Bedaŭrinde esperantismo ne ŝirmas nin kaj ankaŭ ni ne povas eviti la sorton de naciisme primanipulitaj malrespondeculoj.

Zlatko Tiŝljar